Kiu minacis la ruslingvanojn en Krimio?
de robbkvasnak, 2014-marto-25
Mesaĝoj: 63
Lingvo: Esperanto
Lakiro (Montri la profilon) 2014-marto-31 18:00:10
klmn:klmn, bedaŭrinde mi ne konas vin, sed mi sentas, ke vi estas sincera kaj bona homo. Certe,la moderna mondo devas esti tia, kiun vi pripentris. Tamen tiel okazas nur en bonaj fabeloj. Reale nia mondo estas tre ruza kaj kruela.
Sed kredu min - mi havas neniun planon sur papero. Fakte ni kune promenis en la samaj ŝuoj dum jardekoj, kaj mi povas nun kompari ambaŭ sistemojn. Laŭ nivelo de informad-kulturo vi daŭre troviĝas en Sovetio. Vi daŭre vidas malamikojn en okcidento, sed kredu, ili tute prifajfas pri disigi Rusion. Oni kutime opinias en Eŭropo - des pli bonfarta ŝtato ju pli stabila kiel najbaro ĝi estas. La Eŭropaj ŝtatoj ĉiam amike traktis Rusion. Foje Rusio similas malgrandan urseton tremanta en angulo de zoologia kaĝo, kiu pensas ke tuta mondo estas kontraŭ ĝi.
La milito jam ne plu ĉeestas, vi ne estas solaj kontraŭ ĉiuj. Simple preni la manon de amikeco kaj iri kune - estas ĉio kion vi bezonis fari.
Rigardu. Kiom da militbazoj havas Rusio apud Ameriko aŭ apud Azio? Kaj komparu kun kvanto de NATO-aj bazoj ĉirkaŭ Rusio. Ni kune povas rideti kaj diri belajn frazojn. Sed en realeco ĉiu inter ni kreas kaj realigas sian insidan planon. Ĉu vi kredas, ke malgranda Irako minacis al Usono? Ĉu povas esti Vietnamio minacis? Kie nun estas Jugoslavio? Kie estas Ĉeĥoslovakio? Mi konversaciis kun unu polo. Li nomas sian landon ne alie, kiel Granda Polio. Kio okazas? Jes, nun nian landon oni ofte nomas Rusia Imperio. Efektive tiu nomo signifas, ke en nia lando loĝas multe da popoloj. En mia urbo loĝas proksimume 130 diversaj naciecoj.
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 00:33:57
https://www.youtube.com/watch?v=pqFQARAgH8s
robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 09:25:10
Por la plej multaj homoj ĉi tie, kio okazas en Rusio ne tre interesas. Ni scias ke estas konservema lando kie la potenculoj estas Putin, Putin kaj Putin kaj ke li uzas supermsĉismon kiel varban trukon. La eklezio tie estas la sama eklezio kiu instigis la pogromojn kontraŭ la judoj kaj nun fajras abomenon kvazaŭ nazieskan kontraŭ gejuloj (pro la sama kialo de plifortigi la potencon inter pokinformataj kredantoj).
Ĉar temas ori ĉiama ripeto de la sama lacaj uloj kun la samaj argumentoj, mi ne plu ofte rigards lernu kiam temas pri Rusio. Mi bedaŭras vin tie. Iam ajn vi lernos la plezuron de pli malstriktan vivstilon en libera, malferma socio.