Amuzaj nomoj por la naciaj lingvoj
de baibaibibi, 2014-marto-26
Mesaĝoj: 24
Lingvo: Esperanto
baibaibibi (Montri la profilon) 2014-marto-26 14:47:05
Ekzemploj:
Japana: suna
Ĉina: draka
Rusa: ursa
Araba: luna
Hispana: taŭra
Lapona: glacia
...
Bv averti se iu el la ekzemploj estas ofenda
antoniomoya (Montri la profilon) 2014-marto-26 17:58:09
Ne malbone, mi konsentas.
Kiun nomon vi uzus por Esperanto?
Amike.
dobri (Montri la profilon) 2014-marto-26 18:23:23
antoniomoya:Artefarita, programita aŭ planita. Sed la nomoj tute ne estas amuzaj!
Kiun nomon vi uzus por Esperanto?
robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-marto-26 19:40:29
dobri (Montri la profilon) 2014-marto-26 19:49:43
robbkvasnak:Esperanto: Amika!Jes, vi pravas!
baibaibibi (Montri la profilon) 2014-marto-26 21:34:09
Mi ankaŭ proponas:
Hindia: tigra
Angla: agla
Por esperanto ankaŭ plaĉas al mi"eksperimento"
robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-marto-26 21:50:11
baibaibibi (Montri la profilon) 2014-marto-26 22:13:00
robbkvasnak:Eble por iu kiu estas je baza nivelo kaj ne uzas ĝin ĉiutage hejme Esperanto estas eksperimento sed por mi kun mia edzo ĝi estas reala, ĉiutaga lingvo - lingvo de amikoj ĉar estas la lingvo de tiuj kiuj elektas lerni ĝinKaj kion vi opinias pri "agla" por la angla? Kompreneble, devus esti senhare agla!
efilzeo (Montri la profilon) 2014-marto-26 22:13:55
Eltwish (Montri la profilon) 2014-marto-26 23:13:46
robbkvasnak:Eble por iu kiu estas je baza nivelo kaj ne uzas ĝin ĉiutage hejme Esperanto estas eksperimento sed por mi kun mia edzo ĝi estas reala, ĉiutaga lingvo - lingvo de amikoj ĉar estas la lingvo de tiuj kiuj elektas lerni ĝinDo ĝi estas sukcesa eksperimento, ĉu ne? Mi plene konsentas, ke Esperanto estas reala lingvo, kaj mi uzas ĝin tiamaniere, sed mi ankaŭ iel sentas min kiel partoprenanto en granda eksperimento, nome: parolata homa lingvo, kiu ne evoluis kune kun iu popolo aŭ kulturo jam pratempa, tamen kies erojn homa menso elpensis kaj aranĝis, kaj kies aretfaritan korpon ni, kvazaŭ dioj aŭ doktoro Frankenstein, spirigis viva. Kiel ĝi estos? Kiel ĝi similas, malsimilas al naturaj lingvoj? Kion ni lernos de ĝi, kaj kion ĝi nove ebligos, tiu ankoraŭ tre juna lingvo? Jen la eksperimento.
Rilate al la temo de la fadeno, la anglan eble mi nomus la kuniganta, kaj pro ĝia internacia uzo kaj pro ĝia vortprovizo de multegaj devenoj. Samkiale eblas la milvizaĝa.
Aŭ alie, ni povus nomi la lingvojn per iliaj plej konataj, parolante pri la ŝekspira, la servantesa, la dantea... ho, sed la nomo Goethe tute ne bone Esperantiĝas!