K vsebini

Amuzaj nomoj por la naciaj lingvoj

od baibaibibi, 26. marec 2014

Sporočila: 24

Jezik: Esperanto

baibaibibi (Prikaži profil) 26. marec 2014 14:47:05

Ofte la lingvo estas la plej grava kaŭzo de kverelo kaj bataloj inter la homoj, parte el tio povus okazi ĉar la nomo de la lingvo aludas al la popolo kiu uzas ĝin, mi pensas ke la lingvoj estas iloj por komunikado kaj ne por sentiĝi fieraj aŭ superaj al aliaj. Kiel ludo, mi petas al vi helpon por ŝanĝi la nomon de la naciaj lingvoj, la nomoj povas esti amuzaj sed ne devus esti ofendaj, se iu proponata nomo ne estas taŭga, aliaj povas ĝin korekti.
Ekzemploj:

Japana: suna
Ĉina: draka
Rusa: ursa
Araba: luna
Hispana: taŭra
Lapona: glacia
...

Bv averti se iu el la ekzemploj estas ofenda

antoniomoya (Prikaži profil) 26. marec 2014 17:58:09

Laŭ via elpenso, mi parolas denaske la taŭran lingvon. ridulo.gif
Ne malbone, mi konsentas.

Kiun nomon vi uzus por Esperanto?

Amike.

dobri (Prikaži profil) 26. marec 2014 18:23:23

antoniomoya:
Kiun nomon vi uzus por Esperanto?
Artefarita, programita aŭ planita. Sed la nomoj tute ne estas amuzaj!

robbkvasnak (Prikaži profil) 26. marec 2014 19:40:29

Esperanto: Amika!

dobri (Prikaži profil) 26. marec 2014 19:49:43

robbkvasnak:Esperanto: Amika!
Jes, vi pravas!

baibaibibi (Prikaži profil) 26. marec 2014 21:34:09

Esperanto: amika

Mi ankaŭ proponas:
Hindia: tigra
Angla: agla

Por esperanto ankaŭ plaĉas al mi"eksperimento"

robbkvasnak (Prikaži profil) 26. marec 2014 21:50:11

Eble por iu kiu estas je baza nivelo kaj ne uzas ĝin ĉiutage hejme Esperanto estas eksperimento sed por mi kun mia edzo ĝi estas reala, ĉiutaga lingvo - lingvo de amikoj ĉar estas la lingvo de tiuj kiuj elektas lerni ĝin

baibaibibi (Prikaži profil) 26. marec 2014 22:13:00

robbkvasnak:Eble por iu kiu estas je baza nivelo kaj ne uzas ĝin ĉiutage hejme Esperanto estas eksperimento sed por mi kun mia edzo ĝi estas reala, ĉiutaga lingvo - lingvo de amikoj ĉar estas la lingvo de tiuj kiuj elektas lerni ĝin
Kaj kion vi opinias pri "agla" por la angla? Kompreneble, devus esti senhare agla!

efilzeo (Prikaži profil) 26. marec 2014 22:13:55

Kial ne ofendaj? Tiu estis la plej amuza parto malgajo.gif

Eltwish (Prikaži profil) 26. marec 2014 23:13:46

robbkvasnak:Eble por iu kiu estas je baza nivelo kaj ne uzas ĝin ĉiutage hejme Esperanto estas eksperimento sed por mi kun mia edzo ĝi estas reala, ĉiutaga lingvo - lingvo de amikoj ĉar estas la lingvo de tiuj kiuj elektas lerni ĝin
Do ĝi estas sukcesa eksperimento, ĉu ne? Mi plene konsentas, ke Esperanto estas reala lingvo, kaj mi uzas ĝin tiamaniere, sed mi ankaŭ iel sentas min kiel partoprenanto en granda eksperimento, nome: parolata homa lingvo, kiu ne evoluis kune kun iu popolo aŭ kulturo jam pratempa, tamen kies erojn homa menso elpensis kaj aranĝis, kaj kies aretfaritan korpon ni, kvazaŭ dioj aŭ doktoro Frankenstein, spirigis viva. Kiel ĝi estos? Kiel ĝi similas, malsimilas al naturaj lingvoj? Kion ni lernos de ĝi, kaj kion ĝi nove ebligos, tiu ankoraŭ tre juna lingvo? Jen la eksperimento.

Rilate al la temo de la fadeno, la anglan eble mi nomus la kuniganta, kaj pro ĝia internacia uzo kaj pro ĝia vortprovizo de multegaj devenoj. Samkiale eblas la milvizaĝa.

Aŭ alie, ni povus nomi la lingvojn per iliaj plej konataj, parolante pri la ŝekspira, la servantesa, la dantea... ho, sed la nomo Goethe tute ne bone Esperantiĝas!

Nazaj na začetek