Přejít k obsahu

ĉu oni povas izoligi rusion?

od uživatele baibaibibi ze dne 1. dubna 2014

Příspěvky: 448

Jazyk: Esperanto

mordaunt (Ukázat profil) 11. září 2014 4:56:41

robbkvasnak:Aŭ eble Sirio (en la parto ankoraŭ sub Asado).
Certe, la alia parto, regata per ISIS kaj FSA, estas tute laŭ usona gusto. =)

mordaunt (Ukázat profil) 11. září 2014 6:01:57

externalImage.png

La ne-EU-aj landoj - novaj provizantoj de manĝ-produktoj post la embargo.

mordaunt (Ukázat profil) 11. září 2014 7:47:34

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Baŝar Asad, interalie. Elkorajn gratulojn!

ustra (Ukázat profil) 11. září 2014 8:43:06

robbkvasnak:4) ke Putin estas narcisisto kaj suferas je Groessenwahn (grandulfrenezo?)estas klare - eĉ se oni legas la rusajn novaĵojn
Bedaŭrinde ĉi tiu eldiro konfirmas naivan mondkoncepton, kiun oni kelkfoje diras pri usonanoj. Ankaŭ via eŭropa malantaŭo ne ŝajnas gardigi vin kontraŭ tio.
Pri kio gigantomanio de Putin vi skribas? Cetere, via referenco al Hitler (Größenwahn) malkaŝas historia miskompreniĝo.
Ĝi simple ŝajnas tre aroganta kiam iu el ŝtato kio manaĝas KONCENTREJON por brunaj homoj kaj babilas nun ion pri Größenwahn.

Rilate Ukrainujo bv. vidu ĉi tiun paroladon (kun anglaj subtitoloj) de germana opozicia politikisto.
Jen ankoraŭ bona karikaturo.

kaŝperanto (Ukázat profil) 11. září 2014 14:21:46

ustra:

Pri kiun koncentrejon vi parolas? Putin(o) parolis tre aroganta ke la ukrainaj bombardoj de la rusaj separatistoj memorigis lin de la germanaj nazioj de la dua mondmilito. Ĉu estas ukrainaj soldatoj kaj armilaroj kiuj invadis alian landon? Eble mi ankaŭ havas "naivan mondkoncepton", ĉar mi ankoraŭ ne aŭdis pri ĉi tiuj gravaj aferoj. Certe se mi ne estus blinda mi vidus ke Rusio estas la heroo de ĉi tiu milito.

kaŝperanto (Ukázat profil) 11. září 2014 14:21:47

Ve, mi iel duoble afiŝis.

klmn (Ukázat profil) 11. září 2014 14:28:17

ustra:
robbkvasnak:Kaj eble vi komprenis en lernu.net ke multaj homoj en apudaj ŝtatoj al la via timas revenon de la malnova sistemo sovjeta.
Robb, neniu klera eŭropano timas revenon de la malnova sistemo sovjeta. Tio estas simple absurda.
ĉu vi volas diri, ke neniu kredas ke tiu sistemo povas renaskiĝi, aŭ ke ĝi estus volonte akceptita se revenos?

robbkvasnak (Ukázat profil) 11. září 2014 14:54:15

ustra:
robbkvasnak:4) ke Putin estas narcisisto kaj suferas je Groessenwahn (grandulfrenezo?)estas klare - eĉ se oni legas la rusajn novaĵojn
Bedaŭrinde ĉi tiu eldiro konfirmas naivan mondkoncepton, kiun oni kelkfoje diras pri usonanoj. Ankaŭ via eŭropa malantaŭo ne ŝajnas gardigi vin kontraŭ tio.
Pri kio gigantomanio de Putin vi skribas? Cetere, via referenco al Hitler (Größenwahn) malkaŝas historia miskompreniĝo.
Ĝi simple ŝajnas tre aroganta kiam iu el ŝtato kio manaĝas KONCENTREJON por brunaj homoj kaj babilas nun ion pri Größenwahn.

Rilate Ukrainujo bv. vidu ĉi tiun paroladon (kun anglaj subtitoloj) de germana opozicia politikisto.
Jen ankoraŭ bona karikaturo.
Au ve! Mi ne estas ŝtato - ankoraŭ ne (ha!). Mi ne reprezentas Usonon kaj oni neniam elektis min oficialulon ĉi-tie kaj oni neniam dungis min por la registaro. Male, mi perdis mian poŝtenon ĉe ŝtata universitato ĉar mi estas geja kaj mi profunde malŝatas la ĉi-tiean sistemon. Nur, bedaŭrinde, mi vidas ke la afero ne estas pli bona alie.

Kaj se oni volas paroli pri racismo - jes, estas multaj racistoj en Usono - sed tio (eble bedaŭrinde) ne signifas ke ili ne estas en aliaj landoj - APARTE ne en orienta eŭropo. Ĉe kvazaŭ ĉiuj piedpilkaj ludoj iuj orienteŭropanoj insultas la teamojn el aliaj landoj uzante racistajn fivortojn. Se nur oni POVUS kunigi ĉiun racistojn en unu loko kaj tiel malplenigi ĉiujn aliajn regionojn de ili!!!

Ne, ne, ustra elefanteto, la mondo ne estas nigra-blanka, plusa-malplusa, bona-malbona. Ĉie estas tonoj de grizoj. Nur ĉar x-landanoj estas malicaj ne signifas ke z-landanoj estas malmalicaj. Se nur la vivo estus tiom simpla!!!

Kaj por tiuj kiuj subtenas la t.n. IŜISon, mi ege tristas por via manko de homeco - grupo kiu dekapigas homojn kaj stupras homojn por montri "virecan" superecon, murdas infanojn ĉar ili apartenas al alia regligio aŭ alia sekto de la sama religio. Uf! Ke ekzistas tiaj glacikoroj en Esperantio terurigas min.

mordaunt (Ukázat profil) 11. září 2014 15:41:40

Nu, estas dubeble, ke iu el Esperantujo subtenus ISIS (sed kiu scias?)
Kiu subtenas ISIS estas la estroj de Usono, Sauda Arabio kaj - surprizo! - Israelo. Ili kreis la ISIS, armigis, financis ĝin. Nun la ISIS-afero estas la preteksto por Obama & Co por deklari militon kontraŭ Sirio, kaj faligi Asad'on.

Se oni bezonas fontojn, ke trovu en la Kiberspaco. =)
Speciale por s-ro Kvasnak, unu el la fontoj: How the US Helped ISIS Grow Into a Monster

robbkvasnak (Ukázat profil) 11. září 2014 15:59:43

Okej, mordaut, nomu al ni la fontojn por tiuj informoj. Estas facile tajpi ion ajn sed oni devas fondi tion sur pruveblaj faktoj. Mi povus skribi ke Namibio kaŭzas la deflacion en Japanio por ŝokefiko. Sed por iu kiu legas tion tio estas simpla babilaĵo sed mi ne indakas fontojn (kredeblajn) por tio. Eble Turkio subtenas IŜISon por disatentigi la kurdojn de la civilmilito aŭ Grekio por povi uzi siajn havenojn kiel konservejojn por armiloj de la okcidento orienten, aŭ aŭ aŭ - sed por esti kredebla mi devas povi citi fontojn.

Zpět na začátek