Đi đến phần nội dung

ĉu oni povas izoligi rusion?

viết bởi baibaibibi, Ngày 01 tháng 4 năm 2014

Tin nhắn: 448

Nội dung: Esperanto

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 16:27:25 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

kaŝperanto:

Pri kiun koncentrejon vi parolas? Putin(o) parolis tre aroganta ke la ukrainaj bombardoj de la rusaj separatistoj memorigis lin de la germanaj nazioj de la dua mondmilito. Ĉu estas ukrainaj soldatoj kaj armilaroj kiuj invadis alian landon?
Ĉu vi ankoraŭ ne vidis rezultojn de la bombado? Ĉu vi ne vidis kontraŭ kiu militas ukrainaj faŝistoj? Necesas bone googli en interreto por ke komprenu tutan teruron de "antiterorista operaco" en sendependa Novorusio. Ĉu vi ne scias pri donbasa referendumo? Pardonu, vi ja ne agnoskas ĝin. Mi hontas min demandi vin. Ĉu vi agnoskos sendependan Skotlandon aŭ Katalunion, aŭ vi proponos bombi ilin?

ustra (Xem thông tin cá nhân) 16:49:35 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

kaŝperanto:Pri kiun koncentrejon vi parolas? Putin(o) parolis tre aroganta ke la ukrainaj bombardoj de la rusaj separatistoj memorigis lin de la germanaj nazioj de la dua mondmilito. Ĉu estas ukrainaj soldatoj kaj armilaroj kiuj invadis alian landon? Eble mi ankaŭ havas "naivan mondkoncepton", ĉar mi ankoraŭ ne aŭdis pri ĉi tiuj gravaj aferoj. Certe se mi ne estus blinda mi vidus ke Rusio estas la heroo de ĉi tiu milito.
Ĉu vi prenas ekkuron por bagateligi Guantanamo?
Kredu min aŭ ne, sed mi ne konas politikiston kiun ne estas anusulo.
Se vi volas nun nei la tre ĉeestajn faŝismajn influojn de kieva flanko, vi baras sin kontraŭ la realeco.
Jes, la ukrainaj soldatoj invadis Novorusujon.

klmn:ĉu vi volas diri, ke neniu kredas ke tiu sistemo povas renaskiĝi, aŭ ke ĝi estus volonte akceptita se revenos?
Certe, teorie ĝi povus renaskiĝi iam... sed nuntempe sufiĉas NATO, ĉu ne?

ustra (Xem thông tin cá nhân) 17:10:09 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

robbkvasnak:Okej, mordaut, nomu al ni la fontojn por tiuj informoj. Estas facile tajpi ion ajn sed oni devas fondi tion sur pruveblaj faktoj. Mi povus skribi ke Namibio kaŭzas la deflacion en Japanio por ŝokefiko. Sed por iu kiu legas tion tio estas simpla babilaĵo sed mi ne indakas fontojn (kredeblajn) por tio. Eble Turkio subtenas IŜISon por disatentigi la kurdojn de la civilmilito aŭ Grekio por povi uzi siajn havenojn kiel konservejojn por armiloj de la okcidento orienten, aŭ aŭ aŭ - sed por esti kredebla mi devas povi citi fontojn.
1, 2, 3

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 17:36:15 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

Mi skribis "kredebelaj" - tiuj fontoj ne estas kredeblaj. Temas pri tri konspir-teoriaj fontoj - unu eĉ eksamiko de Reagan!!!!! (Eble vi ŝatas Reagan - nur ĉar vi ne devas vivi en Usono kaj ne devas suferi la dolorojn kiojn li kaŭzis.
Kaj eble mi elektis uzi elefantkapon ĉar vi estas subtenisto de la Republikana Partio.

mordaunt (Xem thông tin cá nhân) 17:44:07 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

S-ro Kvasnak, kiel oni povas scii, kiuj fontoj estas kredeblaj por vi aŭ ne? Laŭ kiuj kriterioj?

kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 18:49:57 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

mordaunt:S-ro Kvasnak, kiel oni povas scii, kiuj fontoj estas kredeblaj por vi aŭ ne? Laŭ kiuj kriterioj?
Estas tre komplika problemo, ĉu ne? Kiu vere ne profitus mensogi por unu flanko aŭ la alia? Mi dirus, ke kredebla fonto estus profisia ĵurnalisto kiu laboras por "kredebla" novaĵagentejo. "Kredebla" novaĵagentejo estas firmo kiu perlaboras monon raportante ĉiajn novaĵojn, ne nur unu specon da novaĵo. La novaĵagentejo dependas je vendado de ĝiaj novaĵoj, kaj ne estas subtenita de iu ajn. Ankaŭ, la ĵurnaliso dependas je sia ĵurnalista fidindeco por akiri kaj konservi legantojn aŭ spektantojn. Se ŝi/li raportus mensogojn aŭ malverojn, tiam ŝi/li ne plu havus laboron.

La plejmulto da interretaj fontoj ne estas kredinda laŭ mia difino. Mi povas demonstri ke la Tero estas la centro de la universo citante interretajn fontojn: 1 2

kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 20:27:47 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

Lakiro:
kaŝperanto:

Pri kiun koncentrejon vi parolas? Putin(o) parolis tre aroganta ke la ukrainaj bombardoj de la rusaj separatistoj memorigis lin de la germanaj nazioj de la dua mondmilito. Ĉu estas ukrainaj soldatoj kaj armilaroj kiuj invadis alian landon?
Ĉu vi ankoraŭ ne vidis rezultojn de la bombado? Ĉu vi ne vidis kontraŭ kiu militas ukrainaj faŝistoj? Necesas bone googli en interreto por ke komprenu tutan teruron de "antiterorista operaco" en sendependa Novorusio. Ĉu vi ne scias pri donbasa referendumo? Pardonu, vi ja ne agnoskas ĝin. Mi hontas min demandi vin. Ĉu vi agnoskos sendependan Skotlandon aŭ Katalunion, aŭ vi proponos bombi ilin?
Ĉu vi ankoraŭ ne vidis la paffaligitan malajzian aviadilon? La sendependistoj ne estas vera armeo, sed Rusio donis al ili rakedojn. Sen malraciaj komplotaj teorioj, estas evidenta ke la sendependistoj pretervole paffaligis ĝin.
Mi ja aŭdis pri donbas fireferendumo, kaj eĉ la rusa registaro mem ne agnoskas ĝin, do kial mi agnoskus ĝin?

ustra:
kaŝperanto:Pri kiun koncentrejon vi parolas? Putin(o) parolis tre aroganta ke la ukrainaj bombardoj de la rusaj separatistoj memorigis lin de la germanaj nazioj de la dua mondmilito. Ĉu estas ukrainaj soldatoj kaj armilaroj kiuj invadis alian landon? Eble mi ankaŭ havas "naivan mondkoncepton", ĉar mi ankoraŭ ne aŭdis pri ĉi tiuj gravaj aferoj. Certe se mi ne estus blinda mi vidus ke Rusio estas la heroo de ĉi tiu milito.
Ĉu vi prenas ekkuron por bagateligi Guantanamo?
Kredu min aŭ ne, sed mi ne konas politikiston kiun ne estas anusulo.
Se vi volas nun nei la tre ĉeestajn faŝismajn influojn de kieva flanko, vi baras sin kontraŭ la realeco.
Jes, la ukrainaj soldatoj invadis Novorusujon.
Hmm, la uloj de Guantanamo estis teroristoj, kaj ni ne metas ĉiujn islamanojn tie por murdi ilin. Estas tre malsama ol la veraj koncentrejoj de Nazia Germanujo kie milionoj da judoj estis murdita, aŭ la rusaj koncentrejoj kie iu ajn kiu estis minaco por Stalino estis ĵetitaj (eĉ la veraj komunistoj).

Mi neniam diris ke mi neas la faŝismajn influojn en la kieva registaro. Mi eble trovis kredinda fonto pri la afero: "Jes, estas malbonuloj en la ukraina registaro" (estas en la angla lingvo)

Novorusujo ne ekzistas.

kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 21:29:23 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

ĉevino:
kaŝperanto:Novorusujo ne ekzistas.
Novrusio aŭ Novorusio (ruse Новоро́ссия) estas historia areo, kiu entenas ĉefe sudajn partojn de la hodiaŭa Ukrainio, historian teritorion de Besarabio, parte ankaŭ orientan Ukrainion, sudan Rusion, kiuj situas apud la Azova kaj Nigra Maroj.

La nomo venas el la nomo de rusa Provinco Novorusio, kiu ekzistis inter 1765 kaj 1789.
Precize, novrusio ne plu ekzistas. Estas flamiga vorto kiu oni vane uzas por ŝajnigi ke tiu lando apartenas al Rusio. Sed dank' pro la leciono de historio.

ĉevino:
Ĉu en Usono oni HISTORION ne instruas? (kaj ili volas regi la mondon...)
Mi estas inĝeniero, ne instruisto de historio. Mi konis la terminon, sed ankaŭ ke ĝi ne ekzistas sama kiel la soveta unio ne ekzistas.
Ni ne volas regi la mondon, nur ke ĝi ne estas stultula kaj malbona.

klmn (Xem thông tin cá nhân) 21:35:00 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

ustra:
klmn:ĉu vi volas diri, ke neniu kredas ke tiu sistemo povas renaskiĝi, aŭ ke ĝi estus volonte akceptita se revenos?
Certe, teorie ĝi povus renaskiĝi iam... sed nuntempe sufiĉas NATO, ĉu ne?
Mhm, kaj do la respondo al mia demando estas?..

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 21:49:11 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

Kvankam mi ne ĉion kredas en Vikipedio, mi kredas ke tiu artikolo enhavas la bazajn punktojn de la ukrainia historio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ukrainio

Al mi ŝajnas ke interdum ekzistas miksa kulturo "surĵiko" sed laŭ mia kompreno ne temas pri prarusa popolo, sed pli komparebla kun la "angligo" de Havajo (kion mi tute malakceptas - mi parolas sufiĉe bone la havajan por konversacii), do imperiisma kulturigo de indiĝena popolo.

Krome, ĉi-tie mi ŝatus mencii Infanojn 404 (ruslingve: Дети-404). Post la legado de rusa junulo kiu eskapis Rusion por vivi en Toronto, mi feliĉas ke mi ne devas loĝi en Rusio. Laŭ raporto en "World Pride Guide" (Toronto, 29an de junio 2014) la kvanto de gejunuloj en Rusio kiuj sin mortas pro timo esti nomataj "gejaj" estas la plej alta en Eŭropo. Nun, kazoĥinoj, klarigu al mi kial tiu publikaĝo ne estas kredebla sed la paĝaro de kelkaj dekstraj ekstremuloj do ja estas ridulo.gif .

Quay lại