Til indholdet

ĉu oni povas izoligi rusion?

af baibaibibi, 1. apr. 2014

Meddelelser: 448

Sprog: Esperanto

Lakiro (Vise profilen) 3. apr. 2014 09.19.15

Nin oni jam izoligis!

De nun usonanoj ne plu partoprenos en rusa kosma programo. Dio mia! Kion ni faros sen usonanoj sur nia kosma stacio?

NATO stopis interrilatojn kun ni. Dio mia! Kion ni faros sen NATO? Ni devas uzi nur niajn armilojn kaj pafilojn (inkluzive nukleajn).

NATO sendis siajn trupojn al niaj limoj en Eŭropo. Interese, kion estos, kiam nia raketo atingos eŭropan teritorion? Mi ne ĝustigas konkretan landon, kiu donis sian teritorion al usona tekniko. Ĉiuj estas herooj. Nur multaj ne memoras pri militistaj kaj civitanaj perdoj en tiaj "ludoj".

Evidente Obama komparas Rusion kun Libio aŭ Panamio. Li, verŝajne, forgesis pri niaj nukleaj submarinoj apud usona marbordo. Ĉiu povas provi militi kun Rusio. Tio estas tre interesa infana ludo. Nomiĝas tria tutmonda...

Se en eŭropaj landoj estas sobraj kapoj, ili devas pensi pri propraj paŝoj kaj antaŭvidi eblan rezulton. Rusio ne timas NATO-n. Ĝi timas, ke suferos nekulpaj eŭropanoj.

klmn (Vise profilen) 3. apr. 2014 11.59.12

Lakiro:Nin oni jam izoligis!

De nun usonanoj ne plu partoprenos en rusa kosma programo. Dio mia! Kion ni faros sen usonanoj sur nia kosma stacio?
Sur via stacio?! Mi pensis ke ĝi jam 10 jarojn kuŝas ie ĉe Fiĝi insuloj ridulo.gif Iomete tro malseka por ke usonanoj partoprenu ĝin.

Lakiro: NATO stopis interrilatojn kun ni. Dio mia! Kion ni faros sen NATO? Ni devas uzi nur niajn armilojn kaj pafilojn (inkluzive nukleajn).

NATO sendis siajn trupojn al niaj limoj en Eŭropo.
Ne forgesu ke nur "viaj limoj" por aliaj estas iliaj patrujoj.
Kaj kion diris Rusio kiam oni ĝin demandis pri kial ĝi arigas militfortojn ĉe orienta landlimo de Ukrajnio? Ĝuste,
en nia teritorio ni povas fari ion ajn ni volas. Strange, pasis nur 5 tagoj, kaj oni jam priforgesas tion.

Lakiro:Interese, kion estos, kiam nia raketo atingos eŭropan teritorion?
Pli bone (por vi mem) ke tio ne okazu.

vincas (Vise profilen) 3. apr. 2014 12.01.27

Lakiro:NATO stopis interrilatojn kun ni. Dio mia! Kion ni faros sen NATO? Ni devas uzi nur niajn armilojn kaj pafilojn (inkluzive nukleajn).
Nu, al rusoj ne vendos Mistral ŝipojn, ne vendos aliajn aĵoj por tankoj kaj por ĉasaviadilojn. Mi legis artikolon pri tio. Eble mi povos trovi.
NATO sendis siajn trupojn al niaj limoj en Eŭropo. Interese, kion estos, kiam nia raketo atingos eŭropan teritorion?
Interese, kio estos kiam raketoj de NATO atingos Rusion?

Sed nenio nova rusaj raketoj jam delonge estas en Kaliningrado.
Evidente Obama komparas Rusion kun Libio aŭ Panamio. Li, verŝajne, forgesis pri niaj nukleaj submarinoj apud usona marbordo. Ĉiu povas provi militi kun Rusio. Tio estas tre interesa infana ludo. Nomiĝas tria tutmonda...

Se en eŭropaj landoj estas sobraj kapoj, ili devas pensi pri propraj paŝoj kaj antaŭvidi eblan rezulton. Rusio ne timas NATO-n. Ĝi timas, ke suferos nekulpaj eŭropanoj.
Haha, eble vi tro multe spektas televidilon, kie rusaj ĵurnalistoj minacas al Usono. Ho ni estas la unua ŝtato kiu povas dronigi Usonon en nukleaj cindroj. Ne gravas, ke ni estas malriĉaj, gravas ke ni povas minaci al Usono. Kaj tio por simplaj rusoj, mi supozas, plaĉas :]

Lakiro (Vise profilen) 3. apr. 2014 19.22.16

Kiel mi vidas multaj okcidentanoj estas grandaj herooj. Nia fama verkisto Krilov skribis bonan fablon kiel hundineto Mosjka bojas kontraŭ elefanto. Verŝajne vi pensas, ke la rusoj tuj ektimis. Vane!

vincas (Vise profilen) 3. apr. 2014 19.28.24

Lakiro:NATO sendis siajn trupojn al niaj limoj en Eŭropo.
klmn:Ne forgesu ke nur "viaj limoj" por aliaj estas iliaj patrujoj.
Kaj kion diris Rusio kiam oni ĝin demandis pri kial ĝi arigas militfortojn ĉe orienta landlimo de Ukrajnio? Ĝuste,
en nia teritorio ni povas fari ion ajn ni volas. Strange, pasis nur 5 tagoj, kaj oni jam priforgesas tion.
Bonaj argumentoj :]

Rusio kriaĉas, ke NATO havas bazojn en Baltaj ŝtatoj, sed mem Rusio bazigas grandan armeon ĉe limoj de Ukrainio.

klmn (Vise profilen) 3. apr. 2014 19.56.17

Terurĉjo:propagando de putin mensogas, ke esperanto estas lingvo de paco, amikeco kaj interkonsento
De interkompreno pli, mi opinias. Sed kiu diris ke tio facilas.

Lakiro (Vise profilen) 4. apr. 2014 03.13.39

vincas:
Lakiro:NATO sendis siajn trupojn al niaj limoj en Eŭropo.
klmn:Ne forgesu ke nur "viaj limoj" por aliaj estas iliaj patrujoj.
Kaj kion diris Rusio kiam oni ĝin demandis pri kial ĝi arigas militfortojn ĉe orienta landlimo de Ukrajnio? Ĝuste,
en nia teritorio ni povas fari ion ajn ni volas. Strange, pasis nur 5 tagoj, kaj oni jam priforgesas tion.
Bonaj argumentoj :]

Rusio kriaĉas, ke NATO havas bazojn en Baltaj ŝtatoj, sed mem Rusio bazigas grandan armeon ĉe limoj de Ukrainio.
Rusio ne uzas fremdajn teritoriojn. Mi volas kompreni por kio eŭropanoj danĝerigas sin pro usonaj militfortoj. Vin ili ne defendos. Sed tio estas via afero.

klmn (Vise profilen) 4. apr. 2014 06.26.48

Lakiro:

NATO armeo estas NIA armeo. Ne de Britio, Usono, Germanio. De ni ĉiuj. Nu kial vi ne volas tion akcepti?

Kompreneble, Sebastopolo por Nigramara floto estis via propra teritorio. Kaj prov-poligonoj en Kazaĥio.

klmn (Vise profilen) 4. apr. 2014 06.26.49

--

vincas (Vise profilen) 4. apr. 2014 09.03.17

Lakiro:Rusio ne uzas fremdajn teritoriojn. Mi volas kompreni por kio eŭropanoj danĝerigas sin pro usonaj militfortoj. Vin ili ne defendos. Sed tio estas via afero.
Litova teritorio ne estas fremda teritorio por NATO, ĉar Litovio estas membro de NATO :] Kaj en Litovio baziĝas ne nur usonanoj, ilin rotarias norvegoj, poloj, britoj, francoj, danoj, germanoj... :] Sed se vi plu ne komprenas ke NATO havas bazojn en sia propa teritorio, mi volas demandi ĉu rusaj bazoj, ekzemple, en Bjelorusio estas propaj aŭ fremdaj? :]

Kaj NATO same defendus Litovion, Latvion, Estonion, kiel Norvegion, Danion.... Aŭ ĉu vi pensas, ke en Litovio, Latvio kaj Estonio loĝas malpli valoraj homoj kaj ilin defendi ne indas :]

Hodiaŭ mi legis, ke NATO havos bazon en Estonio. Tio estas bone.

Ankaŭ hodiaŭ estas datreveno de NATO kaj mi deziras al NATO feliĉan naskiĝtagon :]]

Tilbage til start