ไปยังสารบัญ

ĉu oni povas izoligi rusion?

จาก baibaibibi, 1 เมษายน 2014

ข้อความ 448

ภาษา: Esperanto

baibaibibi (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2014, 16:59:19

ĉu vi pensas ke estas eble izoligi ekonomie kaj politike rusion por ke la rusoj agu laŭ la volo de la okcidentanoj? kiu perdos pli en ĉi tiu ekonomia milito kontraŭ rusio?
ĉu uzo de la milita forto estas ekskluziva rajto de usono kaj europo?

Fenris_kcf (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2014, 17:59:17

baibaibibi:… por ke la rusoj agu laŭ la volo de la okcidentanoj …
Stultega celo…

Ĉu vi konas la rakonton de Ĉina imperiestro, kiu venkis la malamikojn de la reĝejo per amikiĝi kun ili? Laŭ mi "la okcidento" devas prezenti amikan manon al Rusio. Se ĝi estus farinta tiun antaŭe (post 1990), la Krimea krizo ne estus okazinta.

Terurĉjo:… Rusujo plu ne toleros okcidentan samseksemon …
Jen, alia latenta samseksemulo.

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2014, 18:04:10

Rusio estas parto de okcidento. Ni ne estas plu en la 1960.

Lakiro (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2014, 19:02:42

Por kio oni devas murdi la kokinon, kiu or-ovumas?

alimales (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2014, 19:39:42

Terurĉjo:...Rusujo plu ne toleros okcidentan samseksemon
Ĉu homofobio aŭ ksenofobio? Verŝajne ambaŭ, bedaŭrinde malgajo.gif

Andreo Jankovskij (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2014, 20:49:40

Ŝajne Putin kaj iom de ruslandanoj perdis la kapon pro ideo de ebleco forpreni teritorion de aliaj landoj.

klmn (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2014, 21:02:17

Terurĉjo:
alimales:Ĉu homofobio aŭ ksenofobio? Verŝajne ambaŭ, bedaŭrinde malgajo.gif
Rusujo ne timas homojn.

kaj aliplanedanoj plej ofte atakas Vaŝingtonon aŭ Nov-Jorkon, sed ne Moskvon.
Dum Ĉeljabinska meteorit-falo tuta mondo eksciis ke internacia vorto "meteorito" en la rusa estas "nuniĥujasibie"

baibaibibi (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2014, 21:13:11

Andreo Jankovskij:Ŝajne Putin kaj iom de ruslandanoj perdis la kapon pro ideo de ebleco forpreni teritorion de aliaj landoj.
Andreo, kial la okcidentukrainoj ne lasas la orientukrainojn decidi sian vojon? Mi pensas ke kievo devus doni autonomecon al la orientaj regionoj.

Lakiro (แสดงโปรไฟล์) 2 เมษายน 2014, 08:21:39

Ne! Okcidentukrainoj perdis kapojn kaj minacis al orientukrainanoj. La rezulto estas evidenta!

vincas (แสดงโปรไฟล์) 2 เมษายน 2014, 08:37:32

Rusio mem sin punas kaj izoligas. 1938 Hitlero 'protektis' germanparolantojn. 2014 Putino 'protektas' rusparolantojn en aliaj ŝtatoj.

กลับไปด้านบน