Til indholdet

Hodiaŭ aŭ Hodiaŭe

af Concorde, 23. apr. 2014

Meddelelser: 8

Sprog: Esperanto

Concorde (Vise profilen) 23. apr. 2014 22.37.15

Kiu estas la malsamo inter la vortoj hodiaŭ kaj hodiaŭe?

Ekzemple, se mi volas traduki la anglan frazon "I ate a sandwich today," ĉu ĝi estas "Mi manĝis sandviĉon hodiaŭ" aŭ "Mi manĝis sandviĉon hodiaŭe"? Aŭ estas miaj du tradukoj malĝustaj?

Mi estas komencanto, tiel se mi faris erarojn aŭ mallektojn bonvolu korekti min- mi volas pliboniĝi.

erinja (Vise profilen) 23. apr. 2014 22.39.07

"Hodiaŭ" estas ĝusta. La vorto povas esti adverbo, do neniam estas necese aldoni e-finaĵon al ĝi (aŭ al similaj vortoj - ekzemple "hieraŭ", "morgaŭ" ).

Concorde (Vise profilen) 23. apr. 2014 22.56.40

erinja:"Hodiaŭ" estas ĝusta. La vorto povas esti adverbo, do neniam estas necese aldoni e-finaĵon al ĝi (aŭ al similaj vortoj - ekzemple "hieraŭ", "morgaŭ" ).
Multan Dankon! Ĉu tiu regulo estas uzata por aliaj vortoj, kiu havas la saman finaĵon -aŭ (ekzemple ambaŭ, ankaŭ, ĉirkaŭ)?

michaleo (Vise profilen) 24. apr. 2014 08.32.41

Concorde:
erinja:"Hodiaŭ" estas ĝusta. La vorto povas esti adverbo, do neniam estas necese aldoni e-finaĵon al ĝi (aŭ al similaj vortoj - ekzemple "hieraŭ", "morgaŭ" ).
Multan Dankon! Ĉu tiu regulo estas uzata por aliaj vortoj, kiu havas la saman finaĵon -aŭ (ekzemple ambaŭ, ankaŭ, ĉirkaŭ)?
Ne ĉiuj vortoj finitaj per -aŭ estas adverboj, sed ĉiuj ne devas havi alian finaĵon.

tommjames (Vise profilen) 24. apr. 2014 08.34.17

Concorde:Kiu estas la malsamo inter la vortoj hodiaŭ kaj hodiaŭe?
Hodiaŭe estas iam uzata por la signifo de "nuntempe". Kompreneble por via frazo ĝi estus malĝusta, sed ĝi estas akceptebla vorto ĝenerale.

sudanglo (Vise profilen) 24. apr. 2014 11.22.11

Estas du specoj de radikoj en Esperanto. Tiuj kiu devas havi gramatikan finaĵon por formi vorton kaj tiuj kiuj estas solstarivaj.

Sed kiam utilas, por esprimi certan signifon, la vortoj de la dua speco povas akcepti finaĵon.

Hodiaŭe estas malofta sed ĉirkaŭ+finaĵo estas tre kutima.

Ĉirkaŭe estis nur ĉielo kaj maro
Ŝi rigardis cirkaŭen
Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj
ĝin ĉirkaŭas unu densa barilo

Mattacchione4 (Vise profilen) 24. apr. 2014 12.56.10

Eble la angla traduko de la vorto "hodiaŭe" povas esti "nowadays". Ĉu mi eraras?

Clarence666 (Vise profilen) 24. apr. 2014 13.46.56

Mattacchione4:Eble la angla traduko de la vorto "hodiaŭe" povas esti "nowadays". Ĉu mi eraras?
Mi tradukus: "nowadays" -> "nuntempe"

Tilbage til start