ข้อความ 8
ภาษา: Esperanto
Concorde (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2014, 22:37:15
Ekzemple, se mi volas traduki la anglan frazon "I ate a sandwich today," ĉu ĝi estas "Mi manĝis sandviĉon hodiaŭ" aŭ "Mi manĝis sandviĉon hodiaŭe"? Aŭ estas miaj du tradukoj malĝustaj?
Mi estas komencanto, tiel se mi faris erarojn aŭ mallektojn bonvolu korekti min- mi volas pliboniĝi.
erinja (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2014, 22:39:07
Concorde (แสดงโปรไฟล์) 23 เมษายน 2014, 22:56:40
erinja:"Hodiaŭ" estas ĝusta. La vorto povas esti adverbo, do neniam estas necese aldoni e-finaĵon al ĝi (aŭ al similaj vortoj - ekzemple "hieraŭ", "morgaŭ" ).Multan Dankon! Ĉu tiu regulo estas uzata por aliaj vortoj, kiu havas la saman finaĵon -aŭ (ekzemple ambaŭ, ankaŭ, ĉirkaŭ)?
michaleo (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2014, 08:32:41
Concorde:Ne ĉiuj vortoj finitaj per -aŭ estas adverboj, sed ĉiuj ne devas havi alian finaĵon.erinja:"Hodiaŭ" estas ĝusta. La vorto povas esti adverbo, do neniam estas necese aldoni e-finaĵon al ĝi (aŭ al similaj vortoj - ekzemple "hieraŭ", "morgaŭ" ).Multan Dankon! Ĉu tiu regulo estas uzata por aliaj vortoj, kiu havas la saman finaĵon -aŭ (ekzemple ambaŭ, ankaŭ, ĉirkaŭ)?
tommjames (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2014, 08:34:17
Concorde:Kiu estas la malsamo inter la vortoj hodiaŭ kaj hodiaŭe?Hodiaŭe estas iam uzata por la signifo de "nuntempe". Kompreneble por via frazo ĝi estus malĝusta, sed ĝi estas akceptebla vorto ĝenerale.
sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2014, 11:22:11
Sed kiam utilas, por esprimi certan signifon, la vortoj de la dua speco povas akcepti finaĵon.
Hodiaŭe estas malofta sed ĉirkaŭ+finaĵo estas tre kutima.
Ĉirkaŭe estis nur ĉielo kaj maro
Ŝi rigardis cirkaŭen
Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj
ĝin ĉirkaŭas unu densa barilo
Mattacchione4 (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2014, 12:56:10
Clarence666 (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2014, 13:46:56
Mattacchione4:Eble la angla traduko de la vorto "hodiaŭe" povas esti "nowadays". Ĉu mi eraras?Mi tradukus: "nowadays" -> "nuntempe"