ข้อความ 29
ภาษา: Esperanto
HaleBopp (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤษภาคม 2014, 07:21:59
Terurĉjo:vi gajnisNe estu ironia. Mi certas ke Pomego ne estas tiel sterkaĵo kiel vi pensas.
mi komencas lerni ek-de ana pana
m_v (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤษภาคม 2014, 16:04:08
"Bonvolu klaki sur la butono." estus iom stranga, ĉar tio signifus, ke iu estas sur butono kaj klakas sur aliajn objektojn en sia ĉirkaŭo, sed ne sur la butonon mem.
Alia argumento por la N-finaĵo estus, ke sinonimo por "klaki sur ion" estas "alklaki ion". La prefikso "al-" ĉiam montras direkton, kio signifas, ke "klaki sur ion" ankaŭ devas havi direktan signifon kaj do N-finaĵon.
Urho (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤษภาคม 2014, 18:46:20
m_v:"Bonvolu klaki sur la butono." estus iom stranga, ĉar tio signifus, ke iu estas sur butono kaj klakas sur aliajn objektojn en sia ĉirkaŭo, sed ne sur la butonon mem.Miakomprene, sur la butono estas kursoro.
m_v (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤษภาคม 2014, 19:06:32
Urho:Jes, certe, sed ĉu vi komprenis, kion mi volis montri?m_v:"Bonvolu klaki sur la butono." estus iom stranga, ĉar tio signifus, ke iu estas sur butono kaj klakas sur aliajn objektojn en sia ĉirkaŭo, sed ne sur la butonon mem.Miakomprene, sur la butono estas kursoro.
La nuanco estas tia:
"Mi klakas sur la retpaĝo sur la butonon."
Do, dum mia kursoro troviĝas sur la retpaĝo, mi klakas per ĝi sur la butonon, kiu ankaŭ troviĝas sur la retpaĝo.
HaleBopp (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤษภาคม 2014, 21:56:40
Ĉiumaniere tiaj demandoj estas senfinaj kaj iom stultaj miaopinie. Ekzakte kiel "skribi sur parero" kiu povus efektive signifi ke iu sidas sur papero kaj skribas aliloke. Sed praktike la ekzemploj kun "skribi sur parero" estas multaj kaj tute ne konfuziĝemaj.
Do faru kiel vi volas ! Plej grava afero estas ke vi sentu vin komforta, kaj ke oni bone komprenu vin.
m_v (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤษภาคม 2014, 06:01:36
Dankon denove por respondi. Mi estis konfuzita, ĉar en la germana kaj en la greka (miaj denaskaj lingvoj) "klaki" estas transitiva. La ekspliko de Terurĉjo ŝajnas nun logika al mi.
Mi simple uzados "alklaki ion" anstataŭ "klaki sur io", por ke ne konfuziĝi.
m_v (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤษภาคม 2014, 13:23:49
Ekz. "iri" estas ankaŭ netransitiva, sed ĉe "iri" la akuzativo kun prepozicio eblas.
Mi iras sur la tegmenton.
Urho (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤษภาคม 2014, 14:44:08
- Rekta objekto; Li skribas leteroN.
- Movo al direkto; Ŝi metis krajonon sur la tabloN. Li iras en la ĉambroN.
- Tempo; Mi venos dimanĉoN.
- Mezuro; La rivero estas 50 kilometrojN longa.
m_v (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤษภาคม 2014, 15:06:29
Mova al direkto; Kien vi klakas? - Mi klakas sur la butonon.
?
Rejsi (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤษภาคม 2014, 15:33:45
m_v:Hm, do kial ne:Ĉar la verbo "klaki" ne montras la movadon. Por klaki per la muso, oni ne devas movi ĝin. La du estas malsamaj agoj.
Mova al direkto; Kien vi klakas? - Mi klakas sur la butonon.
?