Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

Ĉu iu volas ŝakludi?

de BoriQa, 28 de maig de 2014

Missatges: 926

Llengua: Esperanto

m_v (Mostra el perfil) 22 de desembre de 2014 19.41.24

Frano:Estas ankaŭ la dua solvo kun la sama ideo.
Mi pensas, ke mi nun fine trovis la duan:

1.Ĉc6 Te5 2.Ĉb4 Kf6 3.Ĉa2 Te1#

BoriQa (Mostra el perfil) 22 de desembre de 2014 21.18.31

m_v:Mi trovis unu solvon:

1.Ĉf3 Ka5 2.Ĉd2 Ta7 3.Ĉb1 Kc3#
m_v:Mi pensas, ke mi nun fine trovis la duan:

1.Ĉc6 Te5 2.Ĉb4 Kf6 3.Ĉa2 Te1#
Interese, tre interese!

Dankon!

Frano (Mostra el perfil) 23 de desembre de 2014 12.31.18

m_v:Mi trovis unu solvon:
1.Ĉf3 Ka5 2.Ĉd2 Ta7 3.Ĉb1 Kc3#

Mi pensas, ke mi nun fine trovis la duan:
1.Ĉc6 Te5 2.Ĉb4 Kf6 3.Ĉa2 Te1#
Tute vere! Blanko konstruas du variantojn de ŝakbaterio depende de vojo de nigra ĉevalo.
Iam mi trovis en revuo ŝercan taskon pri ŝakbaterio:
externalImage.png
Rapidpasanta (!) ŝakmato je malpli ol unu (!) movo

Eta helpilo: la aŭtoro proponas konsideri la okazaĵojn en reala tempo.

m_v (Mostra el perfil) 23 de desembre de 2014 13.04.20

Frano:externalImage.png
Amuza problemo ridego.gif. Mi proponas jenan solvon:
Komencante movon, la ĉevalo saltas en la aeron, do la kuriero povus pasi sub ĝi. Nun la kuriero sekve minacas la nigran reĝon, kaj samtempe la ĉevalo, kiu ankoraŭ troviĝas en la aero super f6, minacas la solajn ceterajn kvadratojn, sur kiujn la nigra reĝo povus iri, g8 kaj h7. Do, mato en malpli ol unu movo, ĉar la ĉevalo en la aero faris ne tutan movon, nur movkomencon.

Frano (Mostra el perfil) 23 de desembre de 2014 13.20.08

m_v:Amuza problemo ridego.gif. Mi proponas jenan solvon:
Komencante movon, la ĉevalo saltas en la aeron, do la kuriero povus pasi sub ĝi. Nun la kuriero sekve minacas la nigran reĝon, kaj samtempe la ĉevalo, kiu ankoraŭ trovoĝas en la aero super f6, minacas la solajn ceterajn kvadratojn, sur kiujn la nigra reĝo povus iri, g8 kaj h7. Do, mato en malpli ol unu movo, ĉar la ĉevalo en la aero faris ne tutan movon, nur movkomencon.
Bonege! La aŭtoro diris la saman!

m_v (Mostra el perfil) 31 de desembre de 2014 15.06.09

BoriQa, vi menciis la fischeran ŝakvarianton Chess960, kaj mi ŝatus ludi ĝin kun vi. Por determini la komencpozicion estus iom maljuste, se iu proponas pozicion, ĉar li povus studi ĝin antaŭe. Ekzistas tamen metodo por determini komencpozicion sen hazardiloj:

Tiu metodo estis proponita de Edward Northam:

1. Oni prenas la kurierojn, la ĉevalojn kaj la damon.
2. La ludontoj laŭvice metas unu el tiuj figuroj sur malplenan kvadraton en la unua respektive oka vico. Kompreneble la kurieroj devas stari sur diverskoloraj kvadratoj. Tiu, kiu ludos la nigrajn, komencas tion.
3. Tion farite, tri kvadratoj restos malplenaj en la komencvico. Sur la du eksterajn oni metas la turojn kaj sur la mezan la reĝon.

Do mi, ludonte la nigrajn, metas la unuan figuron de la komencpozicio:

kurieron sur H

Se vi emas ludi, bonvolu meti la duan figuron en la komencvicon.

BoriQa (Mostra el perfil) 1 de gener de 2015 14.12.40

m_v:
1. Oni prenas la kurierojn, la ĉevalojn kaj la damon.
2. La ludontoj laŭvice metas unu el tiuj figuroj sur malplenan kvadraton en la unua respektive oka vico. Kompreneble la kurieroj devas stari sur diverskoloraj kvadratoj. Tiu, kiu ludos la nigrajn, komencas tion.
3. Tion farite, tri kvadratoj restos malplenaj en la komencvico. Sur la du eksterajn oni metas la turojn kaj sur la mezan la reĝon.
Do mi, ludonte la nigrajn, metas la unuan figuron de la komencpozicio:

kurieron sur H

Se vi emas ludi, bonvolu meti la duan figuron en la komencvicon.
Mi akordas.

Dankon! Jes, mi volas ludi!

Fischeran Komencpozicion: abcdefgh=xxKxxxxK

Estas via turno por almeti la unuan ĉevalon.

Ĝojan Novjaron!

m_v (Mostra el perfil) 2 de gener de 2015 11.16.41

BoriQa:Estas via turno por almeti la unuan ĉevalon.
abcdefgh=xxKĈxxxK

Unu rimarko: Laŭ la menciita metodo oni ne bezonas meti la figurojn en difinita sinsekvo, do vi nun povas almeti aŭ la duan ĉevalon aŭ la damon, laŭ via plaĉo.

BoriQa:Ĝojan Novjaron!
Al vi ankaŭ! ridulo.gif

BoriQa (Mostra el perfil) 5 de gener de 2015 0.27.08

m_v:Unu rimarko: Laŭ la menciita metodo oni ne bezonas meti la figurojn en difinita sinsekvo, do vi nun povas almeti aŭ la duan ĉevalon aŭ la damon, laŭ via plaĉo.
Dankon, mi komprenas.

abcdefgh=xxKĈxĈxK

m_v (Mostra el perfil) 5 de gener de 2015 15.19.27

abcdefgh=xxKĈxĈDK

kaj sekve:

abcdefgh=TRKĈTĈDK

Ĉar mi komencis almeti la figurojn, mi ludos la nigrajn. Bonvolu fari vian unuan movon do, ludante la blankajn! ridulo.gif

Tornar a dalt