关闭的
最多显示 500 条消息。
Ĉu iu volas ŝakludi?
从 BoriQa, 2014年5月28日
讯息: 926
语言: Esperanto
m_v (显示个人资料) 2014年12月22日下午7:41:24
Frano:Estas ankaŭ la dua solvo kun la sama ideo.Mi pensas, ke mi nun fine trovis la duan:
1.Ĉc6 Te5 2.Ĉb4 Kf6 3.Ĉa2 Te1#
BoriQa (显示个人资料) 2014年12月22日下午9:18:31
m_v:Mi trovis unu solvon:
1.Ĉf3 Ka5 2.Ĉd2 Ta7 3.Ĉb1 Kc3#
m_v:Mi pensas, ke mi nun fine trovis la duan:Interese, tre interese!
1.Ĉc6 Te5 2.Ĉb4 Kf6 3.Ĉa2 Te1#
Dankon!
Frano (显示个人资料) 2014年12月23日下午12:31:18
m_v:Mi trovis unu solvon:Tute vere! Blanko konstruas du variantojn de ŝakbaterio depende de vojo de nigra ĉevalo.
1.Ĉf3 Ka5 2.Ĉd2 Ta7 3.Ĉb1 Kc3#
Mi pensas, ke mi nun fine trovis la duan:
1.Ĉc6 Te5 2.Ĉb4 Kf6 3.Ĉa2 Te1#
Iam mi trovis en revuo ŝercan taskon pri ŝakbaterio:
Rapidpasanta (!) ŝakmato je malpli ol unu (!) movo
Eta helpilo: la aŭtoro proponas konsideri la okazaĵojn en reala tempo.
m_v (显示个人资料) 2014年12月23日下午1:04:20
Frano:Amuza problemo . Mi proponas jenan solvon:
Komencante movon, la ĉevalo saltas en la aeron, do la kuriero povus pasi sub ĝi. Nun la kuriero sekve minacas la nigran reĝon, kaj samtempe la ĉevalo, kiu ankoraŭ troviĝas en la aero super f6, minacas la solajn ceterajn kvadratojn, sur kiujn la nigra reĝo povus iri, g8 kaj h7. Do, mato en malpli ol unu movo, ĉar la ĉevalo en la aero faris ne tutan movon, nur movkomencon.
Frano (显示个人资料) 2014年12月23日下午1:20:08
m_v:Amuza problemo . Mi proponas jenan solvon:Bonege! La aŭtoro diris la saman!
Komencante movon, la ĉevalo saltas en la aeron, do la kuriero povus pasi sub ĝi. Nun la kuriero sekve minacas la nigran reĝon, kaj samtempe la ĉevalo, kiu ankoraŭ trovoĝas en la aero super f6, minacas la solajn ceterajn kvadratojn, sur kiujn la nigra reĝo povus iri, g8 kaj h7. Do, mato en malpli ol unu movo, ĉar la ĉevalo en la aero faris ne tutan movon, nur movkomencon.
m_v (显示个人资料) 2014年12月31日下午3:06:09
Tiu metodo estis proponita de Edward Northam:
1. Oni prenas la kurierojn, la ĉevalojn kaj la damon.
2. La ludontoj laŭvice metas unu el tiuj figuroj sur malplenan kvadraton en la unua respektive oka vico. Kompreneble la kurieroj devas stari sur diverskoloraj kvadratoj. Tiu, kiu ludos la nigrajn, komencas tion.
3. Tion farite, tri kvadratoj restos malplenaj en la komencvico. Sur la du eksterajn oni metas la turojn kaj sur la mezan la reĝon.
Do mi, ludonte la nigrajn, metas la unuan figuron de la komencpozicio:
kurieron sur H
Se vi emas ludi, bonvolu meti la duan figuron en la komencvicon.
BoriQa (显示个人资料) 2015年1月1日下午2:12:40
m_v:Mi akordas.1. Oni prenas la kurierojn, la ĉevalojn kaj la damon.Do mi, ludonte la nigrajn, metas la unuan figuron de la komencpozicio:
2. La ludontoj laŭvice metas unu el tiuj figuroj sur malplenan kvadraton en la unua respektive oka vico. Kompreneble la kurieroj devas stari sur diverskoloraj kvadratoj. Tiu, kiu ludos la nigrajn, komencas tion.
3. Tion farite, tri kvadratoj restos malplenaj en la komencvico. Sur la du eksterajn oni metas la turojn kaj sur la mezan la reĝon.
kurieron sur H
Se vi emas ludi, bonvolu meti la duan figuron en la komencvicon.
Dankon! Jes, mi volas ludi!
Fischeran Komencpozicion: abcdefgh=xxKxxxxK
Estas via turno por almeti la unuan ĉevalon.
Ĝojan Novjaron!
m_v (显示个人资料) 2015年1月2日上午11:16:41
BoriQa:Estas via turno por almeti la unuan ĉevalon.abcdefgh=xxKĈxxxK
Unu rimarko: Laŭ la menciita metodo oni ne bezonas meti la figurojn en difinita sinsekvo, do vi nun povas almeti aŭ la duan ĉevalon aŭ la damon, laŭ via plaĉo.
BoriQa:Ĝojan Novjaron!Al vi ankaŭ!
BoriQa (显示个人资料) 2015年1月5日上午12:27:08
m_v:Unu rimarko: Laŭ la menciita metodo oni ne bezonas meti la figurojn en difinita sinsekvo, do vi nun povas almeti aŭ la duan ĉevalon aŭ la damon, laŭ via plaĉo.Dankon, mi komprenas.
abcdefgh=xxKĈxĈxK
m_v (显示个人资料) 2015年1月5日下午3:19:27
kaj sekve:
abcdefgh=TRKĈTĈDK
Ĉar mi komencis almeti la figurojn, mi ludos la nigrajn. Bonvolu fari vian unuan movon do, ludante la blankajn!