Späť na obsah

Uzamknuté
Max. 500 správ.

Ĉu iu volas ŝakludi?

od BoriQa, 28. mája 2014

Príspevky: 926

Jazyk: Esperanto

Frano (Zobraziť profil) 9. mája 2015 19:58:02

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 cxd5 4.Kf4 ?
m_v: Ekde nun ankaŭ mi uzados la terminon “debuto”. ridego.gif
Mi vidas ke en la angla oni evitas tiun malfacilaĵon kun ĝenerala "opening"
Malfermaj debutoj - Open Games
Duonmalfermaj debutoj - Semi-Open Games
Duonfermaj debutoj - Semi-Closed Games
Fermaj debutoj - Closed Games

sed
Flankaj debutoj - Flank openings

m_v (Zobraziť profil) 11. mája 2015 16:04:39

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 cxd5 4.Kf4 Ĉc6 5.?

Fakte, de kiam vi ludas ŝakon? Laŭ via profilo vi ja havas jam iom da jaroj.
Mi mem ankoraŭ estas iom malsperta ŝakludanto, mi ja ekkonis la regulojn de la ludo antaŭ pluraj jaroj, sed mi komencis vere interesiĝi pri la ludo kaj lerni strategiojn nur ekde la pasinta vintro.

Frano (Zobraziť profil) 13. mája 2015 8:50:54

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 cxd5 4.Kf4 Ĉc6 5.e3 ?

m_v:Fakte, de kiam vi ludas ŝakon?
Mi ekinteresiĝis pri ŝako dum Spasskij – Fischer matĉo (1972). Lastatempe (ĉ.15 jaroj! ridulo.gif ) mi malofte ludas, tamen ŝatas solvi ŝakajn puzlojn.

m_v (Zobraziť profil) 14. mája 2015 11:25:43

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 cxd5 4.Kf4 Ĉc6 5.e3 Kf5 6.?

Frano:Mi ekinteresiĝis pri ŝako dum Spasskij – Fischer matĉo (1972).
Ho, kiel mi ŝatus esti vivinta dum tiu tempo! ridego.gif

Vinisus (Zobraziť profil) 14. mája 2015 14:32:40

Jes, mi ŝatas ludi ŝakon, sed kie mi loĝas malofte mi trovas ŝakan ludanton.

Frano (Zobraziť profil) 15. mája 2015 10:27:46

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 cxd5 4.Kf4 Ĉc6 5.e3 Kf5 6.Ĉc3 ?

m_v:
Frano:Mi ekinteresiĝis pri ŝako dum Spasskij – Fischer matĉo (1972).
Ho, kiel mi ŝatus esti vivinta dum tiu tempo! ridego.gif
Ŝajnas al mi ke la pinta punkto de la ŝakdisvolviĝo estis eĉ pli frue - en la unua duono de la pasinta jarcento.

m_v (Zobraziť profil) 16. mája 2015 9:09:42

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 cxd5 4.Kf4 Ĉc6 5.e3 Kf5 6.Ĉc3 e6 7.?

Al mi plaĉas simetrio. ridulo.gif

Frano (Zobraziť profil) 18. mája 2015 6:37:52

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 cxd5 4.Kf4 Ĉc6 5.e3 Kf5 6.Ĉc3 e6 7.Db3 ?

m_v:Al mi plaĉas simetrio. ridulo.gif
Ĉu vi konas la plej mallongajn simetriajn partiojn?
Jen unu el ili: 1.c4 c5 2.Da4 Da5 3.Dc6 Dc3 4.Dxc8# ridulo.gif

m_v (Zobraziť profil) 18. mája 2015 19:10:19

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 cxd5 4.Kf4 Ĉc6 5.e3 Kf5 6.Ĉc3 e6 7.Db3 Dd7 8.?

Frano:Ĉu vi konas la plej mallongajn simetriajn partiojn?
Jen unu el ili: 1.c4 c5 2.Da4 Da5 3.Dc6 Dc3 4.Dxc8# ridulo.gif
Kion mi ankaŭ trovas amuza, estas la plej mallonga pata partio: ridego.gif
1.e3 a5 2.Dh5 Ta6 3.Dxa5 h5 4.h4 Tah6 5.Dxc7 f6 6.Dxd7+ Rf7 7.Dxb7 Dd3 8.Dxb8 Dh7 9.Dxc8 Rg6 10.De6 ½-½ pato

Frano (Zobraziť profil) 20. mája 2015 12:09:29

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 cxd5 4.Kf4 Ĉc6 5.e3 Kf5 6.Ĉc3 e6 7.Db3 Dd7 8.Ĉf3 ?

simetrio estas tre utila!
ni povus uzi "ekonomian skribmanieron" - indiki la pozicion de ŝakpecoj nur por unu el ludantoj ridulo.gifridego.gif

Nahor