關閉的
Max. 500 messages.
Ĉu iu volas ŝakludi?
貼文者: BoriQa, 2014年5月28日
訊息: 926
語言: Esperanto
Frano (顯示個人資料) 2015年5月9日下午7:58:02
m_v: Ekde nun ankaŭ mi uzados la terminon “debuto”.Mi vidas ke en la angla oni evitas tiun malfacilaĵon kun ĝenerala "opening"
Malfermaj debutoj - Open Games
Duonmalfermaj debutoj - Semi-Open Games
Duonfermaj debutoj - Semi-Closed Games
Fermaj debutoj - Closed Games
sed
Flankaj debutoj - Flank openings
m_v (顯示個人資料) 2015年5月11日下午4:04:39
Fakte, de kiam vi ludas ŝakon? Laŭ via profilo vi ja havas jam iom da jaroj.
Mi mem ankoraŭ estas iom malsperta ŝakludanto, mi ja ekkonis la regulojn de la ludo antaŭ pluraj jaroj, sed mi komencis vere interesiĝi pri la ludo kaj lerni strategiojn nur ekde la pasinta vintro.
Frano (顯示個人資料) 2015年5月13日上午8:50:54
m_v:Fakte, de kiam vi ludas ŝakon?Mi ekinteresiĝis pri ŝako dum Spasskij – Fischer matĉo (1972). Lastatempe (ĉ.15 jaroj! ) mi malofte ludas, tamen ŝatas solvi ŝakajn puzlojn.
m_v (顯示個人資料) 2015年5月14日上午11:25:43
Frano:Mi ekinteresiĝis pri ŝako dum Spasskij – Fischer matĉo (1972).Ho, kiel mi ŝatus esti vivinta dum tiu tempo!
Vinisus (顯示個人資料) 2015年5月14日下午2:32:40
Frano (顯示個人資料) 2015年5月15日上午10:27:46
m_v:Ŝajnas al mi ke la pinta punkto de la ŝakdisvolviĝo estis eĉ pli frue - en la unua duono de la pasinta jarcento.Frano:Mi ekinteresiĝis pri ŝako dum Spasskij – Fischer matĉo (1972).Ho, kiel mi ŝatus esti vivinta dum tiu tempo!
m_v (顯示個人資料) 2015年5月16日上午9:09:42
Al mi plaĉas simetrio.
Frano (顯示個人資料) 2015年5月18日上午6:37:52
m_v:Al mi plaĉas simetrio.Ĉu vi konas la plej mallongajn simetriajn partiojn?
Jen unu el ili: 1.c4 c5 2.Da4 Da5 3.Dc6 Dc3 4.Dxc8#
m_v (顯示個人資料) 2015年5月18日下午7:10:19
Frano:Ĉu vi konas la plej mallongajn simetriajn partiojn?Kion mi ankaŭ trovas amuza, estas la plej mallonga pata partio:
Jen unu el ili: 1.c4 c5 2.Da4 Da5 3.Dc6 Dc3 4.Dxc8#
1.e3 a5 2.Dh5 Ta6 3.Dxa5 h5 4.h4 Tah6 5.Dxc7 f6 6.Dxd7+ Rf7 7.Dxb7 Dd3 8.Dxb8 Dh7 9.Dxc8 Rg6 10.De6 ½-½ pato
Frano (顯示個人資料) 2015年5月20日下午12:09:29
simetrio estas tre utila!
ni povus uzi "ekonomian skribmanieron" - indiki la pozicion de ŝakpecoj nur por unu el ludantoj