Ir ao conteúdo

Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto

de Kirilo81, 25 de junho de 2014

Mensagens: 53

Idioma: Esperanto

MoutOp (Mostrar o perfil) 28 de junho de 2014 06:16:30

Pri la Naŭa Aldono, mi trovis nur unu ekzemplon da uzado de "JAROa":
Akademio:kampanj/o 1 Serio da militaj manovroj kun difinita celo en iu regiono: la Ruslanda kampanjo de la Granda Armeo en la jaro 1812a.
Kiel ĝi estas la ununura, ke aliaj datoj ne havas "a"-n (ekz. en la difino de skolto) kaj ke la enkonduko ne parolas pri tio, ĉu oni ne povas pensi ke ĝi estas nur eraro?

Pri Zamenhof/o, laŭ mia malbona scio, la Fundamento ne parolas pri la personaj nomoj. Laŭ la t.n. Berlina komentario sendita de akueck, la Fundamento kaj la laboro de Zamenhof mem estas neregula pri la propraj nomoj. La Akademio provis nur logikigi la uzadon. Ĉu ne estas ĝia laboro? La Akademio, laŭ mia scio, neniam proponis forigi la Fundamenton. Memoru ni tion, kio estas skribita en la Fundamento mem:
[quote=Zamenhof en la i]Fundamento[/i]]2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigiŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova.[/quote]La Akademio do rajtas proponi "formon novan". La uzado de la esperantistoj, kiuj ŝatas kaj respektas la Fundamenton, elektos la formojn, kiuj taŭgas pli.

Mi ne volas defendi la Akademion. Mi ne sufiĉe bone regas la lingvon (kiel Rujo, mi ofte uzas nefundamentajn formojn pro malkapableco), mi ne sufiĉe konas la Fundamenton mem, kaj mi ne multe aŭdis paroli pri la laboro de la Akademio. Sed al mi, amike kaj respekte, ŝajnas ke vi serĉas detalajn detalojn (mi ofte eraras, ne hezitu kontraŭdiri min ^^). Ŝajnas ankaŭ al mi ke ili provas fari la plej bonan laboron, ke ili povas fari; ili ne estas fakuloj kaj ne laboras plentempe por la Akademio.

nornen (Mostrar o perfil) 28 de junho de 2014 06:54:58

@Kirilo, kia estas via batalo kontraŭ la Akademio?
Aŭ ekzistas unu speciala akademiano kiun vi celas?

akueck (Mostrar o perfil) 28 de junho de 2014 09:05:49

MoutOp:La Akademio provis nur logikigi la uzadon.
Almenau parte la Akademio faris tion jam en 1974 per sia jena oficiala komunikajho en OA8:

"Dume oni trovas en la U.V., che an/, la urbonomon Nov-Jork sen apostrofo, sed en la Ekzercaro (37, L.1) trovighas Nov-Jorko, kie ne povas temi pri preseraro. Fakte temas pri neesprimita licenco al la 16a Regulo pri apostrofado de substantivoj, licenco, lau kiu che propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finajho de l’ substantivo, sed ankau la apostrofo mem."

La Akademio de 2013 tamen en OI22 "nuligas tiun licencan interpreton de la apero de senapostrofaj Zamenhof kaj Vashington en la Fundamento kaj konstatas, ke tiuj nomformoj estas rigardendaj kiel nur parte esperantigitaj."

Do:

En 1974 la Akademio oficiale komumikas al Regulo 16 licencon. Ghi chi-pere farighis parto de la Fundamento.
En 2013 la Akademio nuligas tiun en-Fundamentan licencon.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Kirilo81 (Mostrar o perfil) 28 de junho de 2014 11:21:30

@Nornen, mi ne batalas kontraŭ la Akademio aŭ unuopaj akademianoj, kvankam mi ne kontentas kun la laboro de la aktuala akademianaro.
Ke mi enmetis ĉi tie la Manifeston por ekigi diskuton, ne signifas, ke mi en ĉiuj detaloj samopinias.
Pro tempomanko mi bedaŭrinde ne povas pli kontribui nun.

MoutOp (Mostrar o perfil) 28 de junho de 2014 15:16:42

akueck:Do:

En 1974 la Akademio oficiale komumikas al Regulo 16 licencon. Ghi chi-pere farighis parto de la Fundamento.
En 2013 la Akademio nuligas tiun en-Fundamentan licencon.
Ĉu ne estas nur vortan ŝanĝon? Se la Akademio diras ke Vaŝington-sen-apostrofo estas licenca aŭ parte esperantiĝita, ĝi ĉiukaze diras ke tiu formo ne estas plene esperanta, sed plene permesata. Nenio fakte ŝanĝas, krom la vortoj. Nur la Fundamento en sia presita eldono estas eĉ en la vortoj netuŝebla.

akueck (Mostrar o perfil) 28 de junho de 2014 15:58:33

MoutOp:
akueck:Do:

En 1974 la Akademio oficiale komumikas al Regulo 16 licencon. Ghi chi-pere farighis parto de la Fundamento.
En 2013 la Akademio nuligas tiun en-Fundamentan licencon.
Ĉu ne estas nur vortan ŝanĝon? Se la Akademio diras ke Vaŝington-sen-apostrofo estas licenca aŭ parte esperantiĝita, ĝi ĉiukaze diras ke tiu formo ne estas plene esperanta, sed plene permesata. Nenio fakte ŝanĝas, krom la vortoj.
Lau mi ja: La Akademio "nuligas" (laupropravortige) el la normo ion, kio al ghi antaue estis oficiale aldonita. Tio chi estas malobeo je la oka alineo de la Antauparolo:

"Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova."

La chi-koncerna temo (forlaso je kaj apostrofo kaj o-finajho che propraj nomoj) mem eble estas marghena. Sed la maltrankviliga afero estas, ke tiu institucio malobeas la supran instruon, agas kvazau "kontrau-konstitucie".

Kiu garantias, ke tia institucio ne nuligos ankau gravajn regulojn?

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Bernadox (Mostrar o perfil) 28 de junho de 2014 17:45:57

Estas konataj kvar Lingvaj Respondoj de Z pri la rolo kaj funkcio de la Fundamento, donitaj inter 1907 kaj 1911. Okulfrapas, kiel konstantaj kaj samformaj la respondoj estas kaj kiel konsekvence ili klarigas kaj konfirmas la regulojn de la Antaŭparolo. Jen unu:

LR 1907: La netuŝebleco de la Fundamento ne en senco de fetiĉismo, kiel malvere diras niaj kontraŭuloj, sed en senco de malpermeso de rompado ... estas la plej necesa rimedo, por ke ... novaj esperantistoj bonege komprenu la malnovajn esperantisojn kaj la malnovajn verkojn, t.e. por ke nia lingvo ĉiam konservu severan unuecon, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera perfekteco. [LR 142 A. Al la Lingva Komitato (1907-12-20), LZ II p. 113 - mia substreko, aliaj elstarigoj en la originalo].

"Unueco pli gravas ol eĉ vera perfekteco" (plej ofte temas ja nur pri ŝajna, kaprica, persona "plibonigo" ). Principo, kiun ekzemple la multaj "bonlingvistoj" inter la (ŝajn-)akademianoj konstante, insiste kaj intence lezas: "varano (en la lingvo de minimume 1908) - oni devus kontroli, kiel oni diras en la indonezia". "Mi akceptus la formon xy, se tiel dirus 99% de la esperantistoj", k.t.p. Ne! Nek gravas la indonezia, nek ĉu estas 99% (do fakte neniam). Kial semi tiajn dubojn pri ĝusta kaj bona Esperanto?

Bernadox (Mostrar o perfil) 28 de junho de 2014 18:03:36

MoutOp: Ĉu ne estas nur vorta ŝanĝo? Se la Akademio diras ke Vaŝington-sen-apostrofo estas licenca aŭ parte esperantiĝita, ĝi ĉiukaze diras ke tiu formo ne estas plene esperanta, sed plene permesata. Nenio fakte ŝanĝas, krom la vortoj.
Vaŝington (sen apostrofo) estas plene esperanta kaj tial devas esti prononcita Vaŝington (akcento sur "o" kiel en Vaŝingtono).

Se "Vaŝington" ne estus plene esperanta, oni ne scius kiel prononci ĝin ĝuste (ĉu akcento sur "a"?).

La decido ja ŝanĝas ion. Ĝi kreas neklarecon pri la ĝusta esperanta prononco, kie antaŭe estis klareco. Kiel Z, la Ak devas peni je laŭeble granda klareco, kp. "por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi" (Antaŭparolo 3.3).

"

Bernadox (Mostrar o perfil) 28 de junho de 2014 18:08:11

Lingva Respondo - LR 1911: ... Kun la Fundamento ni devas esti tre singardaj; ĉar se ni ĝin rompas sen ia tre grava bezono kaj sen komuna interkonsento, tiam la tuta lingvo ruiniĝos. [LR 143. Let. al Bourlet (1911-02-17) – elstarigo en la originalo]

Personaj, individuaj, kapricaj ŝatoj de iuj esperantistoj, eĉ se ili iel fariĝis "akademianoj" en la okuloj de la Fundamento neniam estas "tre grava bezono".

Bernadox (Mostrar o perfil) 28 de junho de 2014 18:21:08

nornen:@Kirilo, kia estas via batalo kontraŭ la Akademio?
Aŭ ekzistas unu speciala akademiano kiun vi celas?
En la Ak. normale estas 45 personoj (foje kelkaj malpli, ekz. pro mortoj). Ĉ. 15 ne aŭ apenaŭ aktivas (ekz. pro aĝo aŭ malsano). Inter la restantaj ĉ. 30 probable eĉ ne estas kvin, kiuj fidele aplikas la Fundamenton kun la Antaŭparolo. La plej aktivaj ĉ. 15 ĉiuj elmontris en lingvaj diskutoj dum la lasta kvin jaroj, ke ili rifuzas agi laŭ la Fundamento, parte eĉ deklaris, ke ili volas "alian" Esperanton.

Via ŝanco renkonti ŝajn-akademianon, kiu aktivas kontraŭ la Fundamento, estas multe pli granda ol renkonti Fundament-fidelan.

De volta à parte superior