Přejít k obsahu

Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto

od uživatele Kirilo81 ze dne 25. června 2014

Příspěvky: 53

Jazyk: Esperanto

Bernadox (Ukázat profil) 29. června 2014 3:49:49

MoutOp:Pri la Naŭa Aldono, mi trovis nur unu ekzemplon da uzado de "JAROa":
Akademio:kampanj/o 1 Serio da militaj manovroj kun difinita celo en iu regiono: la Ruslanda kampanjo de la Granda Armeo en la jaro 1812a.
Kiel ĝi estas la ununura, ke aliaj datoj ne havas "a"-n (ekz. en la difino de skolto) kaj ke la enkonduko ne parolas pri tio, ĉu oni ne povas pensi ke ĝi estas nur eraro?
Ne, la formo "en la jaro 1812a" estas intence uzata. Tion montris diskuto pri la temo en la iama diskut-listo de la Ak.

Konata "akademiano" slava de jaroj agitas por ĝi (fakte ĝi estas la kutima formo en pluraj slavaj lingvoj, sed ne en Esperanto). Li senĉese "argumentas", ke ĝi estas "pli logika", "pli natura" k.t.p. Tiuj kriterioj tamen estas kontraŭ la Fundamento, ĉar ili ne estas rekte aplikeblaj sen pliaj interkonsentoj ("logika" en rilato al kio, "natura" nur en rilato al slavaj lingvoj, sed ne al latinidaj - kiu lingvo-grupo decidu, kial? k.t.p.).

De 1900 neniu plu diskutis pri tiu lingva detalo. Anstataŭ firmigi la unuecan uzon, la nuna "Ak." kreas tute superfluajn senĉesajn disputojn.

Z. sciis, kial li kreis la principon: "unueco pli gravas ol ĉiu ŝajna perfektiĝo" - multaj nunaj "akademianoj" nenion komprenis kaj rekte malutilas al Esperanto.

MoutOp (Ukázat profil) 29. června 2014 10:31:58

Mi tutplene konsentas, kun la principo "unueco pli gravas ol ĉiu ŝajna perfektiĝo". Mi ankaŭ pensas, ke "JAROa" estas nefundamenta.

Sed vi [[provis]] //pruvis// nenion. Kiel individuoj, la akademianoj rajtas havi ideojn, kaj paroli pri ili. Sed la individua pensado de iu akademiano ne koncernas la Akademion kiel institucio. Nenio oficiala akademia dokumento proponas uzi la "JAROa"-formon. En la Naŭa Aldono, estas nur unu tajperaro (ĉar nur unu dato havas "a"-n, kaj ne la aliaj).

La aldonoj faritaj de la Akademio ne estas la Fundamento mem. Ili ne havas la saman aŭtoritaton. Kaj fakte, tiu ŝanĝo ne ŝanĝas la uzadon, sed nur la komprenon de iu esperanta lingvofakto (la diferenca pronunco estas nur detaleton, kiu ĉiukaze estas malklara).

Se vi pensas ke Vaŝington estas plene esperanta, vi ankoraŭ ne konsentas kun la unua decido (pri "licenco" ). Licenco, laŭ la RPIV, estas "Escepta malobeo al gramatika aŭ poezia regulo" (difino 3). Se ĝi estas malobeo, ĝi ne estas plene esperanta.

akueck (Ukázat profil) 29. června 2014 10:46:31

MoutOp:Mi ankaŭ pensas, ke "JAROa" estas nefundamenta.
Eble kontestebla afero, char en la Fundamenta Ekzercaro § 12 tekstas: "Georgo Vashington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua."

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

akueck (Ukázat profil) 29. června 2014 11:04:17

MoutOp:Kiel individuoj, la akademianoj rajtas havi ideojn, kaj paroli pri ili. Sed la individua pensado de iu akademiano ne koncernas la Akademion kiel institucio.
Supoze ke la registaro de via lando ghis nun ne faris ion kontrauan al ghia konstitucio, sed registaranoj ofte diskonigas publike ideojn kontrauajn al ghi. Kia estus via fido je tia registaro, precipe koncerne ghiajn estontajn farojn?

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Bernadox (Ukázat profil) 29. června 2014 12:03:35

MoutOp:Sed vi pruvis nenion. Kiel individuoj, la akademianoj rajtas havi ideojn, kaj paroli pri ili. Sed la individua pensado de iu akademiano ne koncernas la Akademion kiel institucio.
Ili publike promesis (= kvazaŭĵuris) defendi ne iun ajn sistemon de internacia lingvo, sed tre konkretan, specifan, nome Esperanton kiel difinitan en la F-to. Tiu memdevigo ne havas "feriojn". Ankaŭ policisto ne povas esti bona en sia profesia ofico kaj en sia libertempo ŝteli. Ili je sia honoro akceptis, ke ili ne plu esprimas ĉiun ajn opinion pri lingvaj demandoj de Esperanto. Konkrete: Se tiu slava esperantisto volas esti "akademiano" li devas lojale akcepti la ĝeneralan interkonsenton pri JAROa. Se la demando estas tiel grava por li, ke li ne povas akordigi ĝin kun sia konscienco, li rezignu je sia ofico de "akademiano".

Se eble 25 de 30 aktivaj membroj konstante kaj multjare agitas kontraŭ la propra memdevigo, la institucio kiel tuto ne plu ion valoras, ĉar la malfideluloj ĉiam havos la plimulton. Tion staton ni atingis intertempe.

Bernadox (Ukázat profil) 29. června 2014 12:16:50

MoutOp:La aldonoj faritaj de la Akademio ne estas la Fundamento mem. Ili ne havas la saman aŭtoritat[ec]on.
Tio estas populara miskompreno, kiun ankaŭ disvastigas la nuna (ŝajn-) "Ak.". La Antaŭparolo diras la malon:

"Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio [iam la Ak.] enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2]."

"... ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ... [A 10.4]."

La vortoj oficialigitaj inter 1909 kaj 2007 per la 9 Oficialaj Aldonoj havas absolute la saman aŭtoritatecon kiel la vortoj oficialigitaj jam en 1905. Per la oficialigo ili fariĝis "la F-to mem".

Bernadox (Ukázat profil) 29. června 2014 12:29:10

MoutOp:Se vi pensas ke Vaŝington estas plene esperanta, vi ankoraŭ ne konsentas kun la unua decido (pri "licenco" ). Licenco, laŭ la RPIV, estas "Escepta malobeo al gramatika aŭ poezia regulo" (difino 3). Se ĝi estas malobeo, ĝi ne estas plene esperanta.
Mi konsentas, ke la vorto "licenco", uzita en 1974, estas malbona por klarigi la fenomenon. Sed tio ne tre gravas, ĉar validas la interpreta principo "falsa demonstratio non nocet". T.e. per kunteksta komparo ni devas klopodi kompreni la veran sencon de tio, kion la Ak en 1974 volis diri, kaj ne halti ĉe la mallerta esprimo, kiun ĝi uzis. La Antaŭparolo preskribas tiun metodon de interpretado jene:

"La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto [A 4.5]"

Se ni aplikas tiun (devigan) metodon, la afero laŭ mi estas klara.

akueck (Ukázat profil) 29. června 2014 12:55:25

Bernadox:La vortoj oficialigitaj inter 1909 kaj 2007 per la 9 Oficialaj Aldonoj havas absolute la saman aŭtoritatecon kiel la vortoj oficialigitaj jam en 1905. Per la oficialigo ili fariĝis "la F-to mem".
... se estis vere oficialigado fare de efektive autoritata centra institucio en la senco de la Antauparolo.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Rujo (Ukázat profil) 29. června 2014 14:43:25

akueck:
Bernadox:La vortoj oficialigitaj inter 1909 kaj 2007 per la 9 Oficialaj Aldonoj havas absolute la saman aŭtoritatecon kiel la vortoj oficialigitaj jam en 1905. Per la oficialigo ili fariĝis "la F-to mem".
... se estis vere oficialigado fare de efektive autoritata centra institucio en la senco de la Antauparolo.

Ĉiuj kiuj defendas la Fundamenton devus almenaŭ tie ĉi ĉe Lernu! redakti per la diakritaj signoj de Esperanto, ĉar laŭ la Fundamento mem, nur la tiparoj kiuj ne havas la karakterojn Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ,
povas anstataŭi ilin per "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", "u".

akueck (Ukázat profil) 29. června 2014 15:44:55

Rujo:
Ĉiuj kiuj defendas la Fundamenton devus almenaŭ tie ĉi ĉe Lernu! redakti per la diakritaj signoj de Esperanto, ĉar laŭ la Fundamento mem, nur la tiparoj kiuj ne havas la karakterojn Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ,
povas anstataŭi ilin per "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", "u".
Nu, mi estas "tiparo" kaj ne havas tiajn "karakterojn" okulumo.gif

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Zpět na začátek