Til indholdet

Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto

af Kirilo81, 25. jun. 2014

Meddelelser: 53

Sprog: Esperanto

robbkvasnak (Vise profilen) 29. jun. 2014 16.56.23

Ŝajnas ke iu forigis miajn komentojn de ĉi-tiu forumo. Mi bedaŭras tion.
Mi notis ke por la usona lingvo ne ekzistas akademio kaj ke tamen ni ĉi-lande komprenas unu la alian tre bone en nia lingvo. La ĉefa ideo pri lingvo en Usono estas ke la parolantaro regulos ĉion - kaj por la kelk 3 milionoj da usonanoj tio ŝajnas funkcii. Eble Esperantio ankaŭ ne bezonas akademion, ĉar preskaŭ neniu atentas ĝin - laŭ la opinioj de ĉi-tiu forumo eĉ la akademianoj ne atentas la decidojn - aŭ intence aŭ erare.

akueck (Vise profilen) 29. jun. 2014 18.39.58

robbkvasnak:La ĉefa ideo pri lingvo en Usono estas ke la parolantaro regulos ĉion ...
Jen la iomete chi-rilata vidpunkto de Velger:

"El la dirita evidentighas, ke iusence Esperanto, same kiel modernaj shtatoj, ne plu bazas sin sur kutimojuro, sed sur leghojuro. Tamen ech iuj esperantistoj jen neglektas, jen malkonfesas tiun unikan trajton de Esperanto, kiu estas la garantio de la pludauro de ghia lingvoteknologia supereco al chiuj naciaj lingvoj. Lingvistoj ghenerale sekvas jenajn (super)regulojn: 'Ghenerala uzado neniam estas erara' kaj 'hodiau eraro, morgau regulo'. Tiuj reguloj tute konformas al la norma situacio de ordinaraj, kutimojuraj lingvoj, kiuj estas la normalaj objektoj de la lingvistiko. Sed ili ne konformas al la eksterordinara norma situacio de la leghe fiksita Fundamenta Esperanto. Por la Fundamenta Esperanto la diritaj reguloj validas nur parte, nome tie, kie ne ekzistas Fundamenta normo; alivorte: nur sub, neniel super la Fundamento. Trakti la diritajn regulojn kiel superajn al la Fundamento, tio logike implicas personan (norman) decidon; nome: malagnoski la leghan validecon, la netusheblecon eksplicite pretendatan de la Fundamento mem, kaj trakti ghin nur kiel nedevigan modelon. Tiamaniere oni anstatau[ig]as la Fundamentan Esperanton per alia, kutimojura, lingvistike pli 'normala'. Kiu vere volas fari tian decidon, tiu faru ghin kun plena konscio, sed ne pro nekonscia kaj senkritika sekvado de lingvistikaj pensokutimoj. Li konsciu, ke li ekludis alian 'lingvoludon' ol tiun, kiun priskribas la Fundamento.- Kompreneble mi chi-sekve pritraktas nur la Fundamentan Esperanton, ne ties - el la vidpunkto de la Fundamento nelegitiman - kutimojuran varianton."

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Rujo (Vise profilen) 30. jun. 2014 00.49.11

akueck:
Rujo:
Ĉiuj kiuj defendas la Fundamenton devus almenaŭ tie ĉi ĉe Lernu! redakti per la diakritaj signoj de Esperanto, ĉar laŭ la Fundamento mem, nur la tiparoj kiuj ne havas la karakterojn Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ,
povas anstataŭi ilin per "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", "u".
Nu, mi estas "tiparo" kaj ne havas tiajn "karakterojn" okulumo.gif

Vi pravas, preferinde tiel: "... nur la "tipografioj" kiuj ne havas la "tiparojn"... aŭ "prestipojn"...
Dankon

akueck (Vise profilen) 30. jun. 2014 04.46.15

Rujo:... preferinde tiel: "... nur la "tipografioj" kiuj ne havas la "tiparojn"... aŭ "prestipojn"...
Dankon
Tamen en neniu el la kvin lingvoversioj aperas limiga vorto responda al la Esperanta "nur". Kaj efektive ech Zamenhof uzis "ch" k. c. en ne presitaj tekstoj, ekzemple en telegramoj. Li klarigis en lingva respondo, ke tio, kio lau la Fundamentaj reguloj estas permesata por presado, estas permesata ankau por skribado.

Por diskriminacii homojn lau la de ili uzata skribsistemo, oni bonvole uzu alian forumon au - prefere - entute rezignu prie.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Urho (Vise profilen) 30. jun. 2014 05.59.56

akueck:Por diskriminacii homojn lau la de ili uzata skribsistemo, oni bonvole uzu alian forumon au - prefere - entute rezignu prie.
Kiu diskriminacias kiun?! – En lernu! vi povas skribi la verajn Esperantajn literojn per X-sistemo. Bonvolu uzi ĝin (aŭ iun ajn Esperanto-klavaron). Tio estus pli bona kaj utila al ni ĉiuj en lernu!.

Mi havas plian demandon: – Ĉu la ĉapeligitaj literoj (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ) de Esperanto estas laŭ Fundamento? Al mi ŝajnas ke – ne, laŭ ĉi tiu fadeno. Strange!

Rujo (Vise profilen) 30. jun. 2014 09.00.31

akueck:Por diskriminacii homojn lau la de ili uzata skribsistemo, oni bonvole uzu alian forumon au - prefere - entute rezignu prie.
Koncerne la skribsistemon, mi neniam trudis ĝin al iu ajn, unue ĉar mi ne havas tiajn povon kaj rajton; due ĉar iu ajn skribu laŭvole.
Kiam mi unuafoje venis al Lernu! mi uzis la hoan sistemon kaj estis tuj avertita uzi "x" sistemon. Tio ne ĉagrenis min, eĉ kontraŭe, helpis min trovi la solvon por obtenado de la ĉapeligitaj literoj.
Mi tre ŝatas ĉies akuratajn artikolojn tie ĉi kaj neniel volas riproĉi aŭ ironii pri ies ajn erareco en trakuko.

Bernadox (Vise profilen) 30. jun. 2014 10.41.07

La demando de la h-surogato estas iom kompleksa, tro kompleksa por la spaco-limigoj de tiu ĉi forumo. Ekzistas 5 Lingvaj Respondoj de Z (LR) pri ĝi, plus klarigo en la Aldono al la Dua Libro (DL-Ald 1888, 15a alineo), plus kompreneble reguloj en la F-to. Kiu interesiĝas pri la temo trovas enkondukon en la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK), vol. II en la artikolo pri "h".

Altebrilas (Vise profilen) 30. jun. 2014 12.45.24

Kio signifas "alfabeto" kaj "laŭfundamenta"?
Ĉu "litero" rilatas al desegno aŭ al fako? ekz. la litero "O" estas difinita kiel rondo aŭ kiel "tiu litero, kiu en la alfabeto estas inter "N" kaj "P"
Ĉu majuskla "A" kaj minuskla "a" estas unu aŭ du literoj?
Ĉu majuskla "I" kaj minuskla "l", kiuj similas en iuj litertiparoj estas la samaj literoj?
Ĉu la du formoj de minuskla "g" (Ekz. kiel en Arial aŭ Times Roman) estas la sama litero?
Kiel manskribi la literojn "laŭfundamente"? Ĉu estas specialaj formoj laŭfundamentaj, aŭ ĉu oni elturniĝe nur imitu eŭropajn lingvojn?
Ĉu vi konas samideanojn kiu manskribas Esperanton tiumaniere (proponita en Vikipedio)?
Kial oni rajtas skribi "L" kiel "I" kaj ne "J" kiel "Y", nek "Ŭ" kiel "W" ?

Iuj demandoj ŝajnas unuavide simplaj, sed kompleksiĝas kiam oni pridetalas ilin.

akueck (Vise profilen) 30. jun. 2014 14.04.52

Urho:En lernu! vi povas skribi la verajn Esperantajn literojn per X-sistemo. Bonvolu uzi ĝin (aŭ iun ajn Esperanto-klavaron). Tio estus pli bona kaj utila al ni ĉiuj en lernu!.
Mi proponas ne plu deflankighi disde la vera temo de tiu chi temfadeno kaj tial estigis tiun chi novan temfadenon. Bonvole diskutu plu tie, se temas pri supersignoj.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Clarence666 (Vise profilen) 2. jul. 2014 17.48.41

Ak-prez. Kiselman skribis la frazon

"Venonta kongreso havos plenan rajton nuligi la Fundamenton."
+1 (LMS la "Fundamento" ecx ne estas verkita esperante) ridego.gif

Tilbage til start