Hozzászólások: 109
Nyelv: Esperanto
akueck (Profil megtekintése) 2014. június 30. 14:00:03
Urho:En lernu! vi povas skribi la verajn Esperantajn literojn per X-sistemo. Bonvolu uzi ĝin (aŭ iun ajn Esperanto-klavaron). Tio estus pli bona kaj utila al ni ĉiuj en lernu!.Tiu chi aserto estas tro gheneraliga, char ghi neglektas jenon: Ne estas certe, ke en chiuj legiloj, kiel ekzemple poshtelefonoj, literoj kromsignaj estas ankau ghuste montrataj. Por minimumigi la teknikan riskon, estas saghe (ne devige!) rezigni pri ili. Aliaj spertoj: Pri SMS mi konstatis, ke, sendate kun agordita Unikodo (bezonata por kromsignaj literoj), la mesagho povas havi nur maksimume la duonan nombron da signoj, kiel mesagho sendata kun agordita GSM. Pri certaj leg-aparatoj por ciferecaj libroj mi audis, ke en ilin oni ne povas entajpi la supersignajn literojn de Esperanto (ekzemple por serchi en la libroteksto vortojn, kiuj entenas tiajn literojn). Danke al la Fundamento estas interkonsentita alternativo sen kromsignoj: la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch k. c.). Se chiuj uzus ghin chie, jam ne estus ia teknika problemo.
Urho:Mi havas plian demandon: – Ĉu la ĉapeligitaj literoj (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ) de Esperanto estas laŭ Fundamento? Al mi ŝajnas ke – ne, laŭ ĉi tiu fadeno.Ili estas lau la Fundamento. Krome: Esperanto-tekstojn prezentas iuj homoj ankau en ekzemple morso, brajlo kaj stenografio. Ankau tio ne estas kontrau la Fundamento.
Urho:Strange!Strangaj estas la insistado je tio, ke la supersigna skribsistemo estu uzata, kaj la ne-toleremo je aliaj skribsistemoj.
Por ke ne estighu miskompreno: Mi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon, char io tia estas kontrau-Fundamenta.
Amike
Andreas
--
Andreas Kueck
MoutOp (Profil megtekintése) 2014. június 30. 14:22:44
Mi eksplikas: lernu! estas lernilo kun principe multaj gelernantoj. Do, ili lernu legi tekstojn en Esperanto, kun ĉiuj siaj troveblaj skribmanieroj. Kaj pli ĝenerale, mi efektive ne komprenas kial la uloj, kiuj uzas h-sistemon estas tiele kritikataj.
Nun, mi reiras en la antaŭan fadenon ^^.
horsto (Profil megtekintése) 2014. június 30. 16:13:14
akueck:Kompreneble vi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon. Vi nur volas ke ĉiu uzu la h-sistemon.
Por ke ne estighu miskompreno: Mi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon, char io tia estas kontrau-Fundamenta.
Via logiko estas tre stranga.
Laŭ mia kompreno Zamenhof permesis la h-sistemon kiel alternativon por tiuj kiuj ne povas tajpi ĉapelitajn literojn.
Urho (Profil megtekintése) 2014. június 30. 16:16:48
akueck:En mesaĝo de alia temfadeno:Por legi kun la vortaro de lernu!. – Nu, mi vere ne komprenas viajn opiniojn ligite al lernu!. Mi bedaŭras pro tio!
Urho:En lernu! vi povas skribi la verajn Esperantajn literojn per X-sistemo. Bonvolu uzi ĝin (aŭ iun ajn Esperanto-klavaron). Tio estus pli bona kaj utila al ni ĉiuj en lernu!.Tiu ĉi aserto estas tro ĝeneraliga, ĉar ĝi neglektas jenon: Ne estas certe, ke en ĉiuj legiloj, kiel ekzemple poŝtelefonoj, literoj kromsignaj estas ankaŭ ĝuste montrataj. Por minimumigi la teknikan riskon, estas saĝe (ne devige!) rezigni pri ili. Aliaj spertoj: Pri SMS mi konstatis, ke, sendate kun agordita Unikodo (bezonata por kromsignaj literoj), la mesaĝo povas havi nur maksimume la duonan nombron da signoj, kiel mesaĝo sendata kun agordita GSM. Pri certaj leg-aparatoj por ciferecaj libroj mi aŭdis, ke en ilin oni ne povas entajpi la supersignajn literojn de Esperanto (ekzemple por serĉi en la libroteksto vortojn, kiuj entenas tiajn literojn). Danke al la Fundamento estas interkonsentita alternativo sen kromsignoj: la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch k. c.). Se ĉiuj uzus ĝin ĉie, jam ne estus ia teknika problemo.
Urho:Mi havas plian demandon: – Ĉu la ĉapeligitaj literoj (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ) de Esperanto estas laŭ Fundamento? Al mi ŝajnas ke – ne, laŭ ĉi tiu fadeno.Ili estas laŭ la Fundamento. Krome: Esperanto-tekstojn prezentas iuj homoj ankaŭ en ekzemple morso, brajlo kaj stenografio. Ankaŭ tio ne estas kontraŭ la Fundamento.
Urho:Strange!Strangaj estas la insistado je tio, ke la supersigna skribsistemo estu uzata, kaj la ne-toleremo je aliaj skribsistemoj.
Por ke ne estiĝu miskompreno: Mi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon, ĉar io tia estas kontraŭ-Fundamenta.
P.S.
Parenteze, bv. tajpi ĉe ligil-adresoj prefere jene: http://lernu.net/…. Do sen la lingvokodo eo, de, fi ktp.
dobri (Profil megtekintése) 2014. június 30. 17:43:46
horsto:Ĝuste! Ankaŭ mi ne ŝatas strangan x-sistemon.akueck:Kompreneble vi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon. Vi nur volas ke ĉiu uzu la h-sistemon.
Por ke ne estighu miskompreno: Mi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon, char io tia estas kontrau-Fundamenta.
Via logiko estas tre stranga.
Laŭ mia kompreno Zamenhof permesis la h-sistemon kiel alternativon por tiuj kiuj ne povas tajpi ĉapelitajn literojn.
akueck (Profil megtekintése) 2014. június 30. 18:44:59
Urho:Por legi kun la vortaro de lernu!.La solvo estas laue plivastigi la vortaron de lernu!.
Amike
Andreas
--
Andreas Kueck
akueck (Profil megtekintése) 2014. június 30. 18:59:40
horsto:Vi nur volas ke ĉiu uzu la h-sistemon.Nu, mi vortigas la aferon jene: Mi treege shatus, se chiu esperantisto agus kun maksimuma prudento. Unu el la bonaj konsekvencoj estus, ke tiaokaze uzighus nur la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch k. c.) kaj forestus kvazau senplie chiaj teknikaj malfacilajhoj pro kromsignoj. (Mi chi-kuntekste nun ne parolas pri morso, brajlo, stenografio kaj aliaj specialaj aplikkampoj.)
Amike
Andreas
--
Andreas Kueck
sergejm (Profil megtekintése) 2014. június 30. 19:40:53
Fundamento proponis anstataŭan skribsistemon por kazoj kiam oni ne povas uzi ĉapelitajn literojn.
Nuntempa Vindozo ne donas al ni Esperantan klavaron, sed povas montri ĉapelitaj literojn sur ekrano uzante Unikodon. Se vi uzas Nexus, vi senprobleme enigos ĉapelitajn literojn.
Por enigi ĉapelitaj literojn ne havante Esperantan klavaron Lernu proponas al vi X-sistemon - ĝi estas nur peranto por enigi ĉapelitaj literojn. Vi neniam vidos cx sur ekrano, ĝi tuj iĝas ĉ. Fundamento nenion parolas pri tiaj perantoj, ĉar dum ĝia skribo komputiloj ne ekzistis, kaj do nek permesas, nek malpermesas X-sistemon. H-stilo ne taŭgas kiel peranto, ĉar chashundo iĝus ĉaŝundo, balau iĝus balaŭ ktp.
Se vi sendas SMS - eblas ke la ricevanto ne povos legi ĉapelitajn literojn, tiam uzu h-stilon.
Preskaŭ ĉiu legilo povas montri ĉapelitajn literojn, do mi preferas, ke libro por legilo enhavu ĉapelitajn literojn. Verŝajne mi ne povos serĉi vortojn kun ĉapelitaj literoj en legilo - sed per legilo mi legas, por serĉi mi povas uzi komputilon.
Urho (Profil megtekintése) 2014. június 30. 20:25:40
Mi ekzemple tajpas ĉi tiun tekston uzante mian propran åuiogx-klavaron por Makintoŝo (operaciumo: Mac OS X). Ĉi estas optimizita por la finna kaj Esperanto. Nu, vi nature povas tajpi Esperantajn literojn ankaŭ per la etendita klavaro (usona, finna, norvega, …) en via Makintoŝo.
La operaciumo "Android" havas klavaron por Esperanto ene de Guglo-klavaro. Guglo-klavaron vi povas elŝuti ĉe "Google Play" en vian poŝtelefonon (aŭ tabulkomputilon). En "Nexus"-telefonoj kaj -tabulkomputiloj la klavaro jam ekzistas, kiel "sergejm" jam antaŭe menciis. – Bv. legi la artikolon "Esperanto igos integra parto de Android-telefonoj" ĉe la bulteno "Libera folio"
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-07-01
vicentesales (Profil megtekintése) 2014. július 1. 2:06:33
La X ne konfuzigas nian komprenon de kunmetitaj vortoj nek malhelpas ĝian enordigadon.
Uzi la h-sitemo nur ĉar Zamehof kreis estas sensencaĵo.