Späť na obsah

Supersignoj

od akueck, 30. júna 2014

Príspevky: 110

Jazyk: Esperanto

akueck (Zobraziť profil) 30. júna 2014 14:00:03

En mesagho de alia temfadeno:

Urho:En lernu! vi povas skribi la verajn Esperantajn literojn per X-sistemo. Bonvolu uzi ĝin (aŭ iun ajn Esperanto-klavaron). Tio estus pli bona kaj utila al ni ĉiuj en lernu!.
Tiu chi aserto estas tro gheneraliga, char ghi neglektas jenon: Ne estas certe, ke en chiuj legiloj, kiel ekzemple poshtelefonoj, literoj kromsignaj estas ankau ghuste montrataj. Por minimumigi la teknikan riskon, estas saghe (ne devige!) rezigni pri ili. Aliaj spertoj: Pri SMS mi konstatis, ke, sendate kun agordita Unikodo (bezonata por kromsignaj literoj), la mesagho povas havi nur maksimume la duonan nombron da signoj, kiel mesagho sendata kun agordita GSM. Pri certaj leg-aparatoj por ciferecaj libroj mi audis, ke en ilin oni ne povas entajpi la supersignajn literojn de Esperanto (ekzemple por serchi en la libroteksto vortojn, kiuj entenas tiajn literojn). Danke al la Fundamento estas interkonsentita alternativo sen kromsignoj: la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch k. c.). Se chiuj uzus ghin chie, jam ne estus ia teknika problemo.

Urho:Mi havas plian demandon: – Ĉu la ĉapeligitaj literoj (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ) de Esperanto estas laŭ Fundamento? Al mi ŝajnas ke – ne, laŭ ĉi tiu fadeno.
Ili estas lau la Fundamento. Krome: Esperanto-tekstojn prezentas iuj homoj ankau en ekzemple morso, brajlo kaj stenografio. Ankau tio ne estas kontrau la Fundamento.

Urho:Strange!
Strangaj estas la insistado je tio, ke la supersigna skribsistemo estu uzata, kaj la ne-toleremo je aliaj skribsistemoj.

Por ke ne estighu miskompreno: Mi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon, char io tia estas kontrau-Fundamenta.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

MoutOp (Zobraziť profil) 30. júna 2014 14:22:44

Mi ankaŭ preferas legi tekstojn kun la supersignoj... kaj estas ekzakte kial kelkaj uzantoj de lernu! skribu kun la h-sistemo!

Mi eksplikas: lernu! estas lernilo kun principe multaj gelernantoj. Do, ili lernu legi tekstojn en Esperanto, kun ĉiuj siaj troveblaj skribmanieroj. Kaj pli ĝenerale, mi efektive ne komprenas kial la uloj, kiuj uzas h-sistemon estas tiele kritikataj.

Nun, mi reiras en la antaŭan fadenon ^^.

horsto (Zobraziť profil) 30. júna 2014 16:13:14

akueck:
Por ke ne estighu miskompreno: Mi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon, char io tia estas kontrau-Fundamenta.
Kompreneble vi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon. Vi nur volas ke ĉiu uzu la h-sistemon.

Via logiko estas tre stranga.
Laŭ mia kompreno Zamenhof permesis la h-sistemon kiel alternativon por tiuj kiuj ne povas tajpi ĉapelitajn literojn.

Urho (Zobraziť profil) 30. júna 2014 16:16:48

akueck:En mesaĝo de alia temfadeno:

Urho:En lernu! vi povas skribi la verajn Esperantajn literojn per X-sistemo. Bonvolu uzi ĝin (aŭ iun ajn Esperanto-klavaron). Tio estus pli bona kaj utila al ni ĉiuj en lernu!.
Tiu ĉi aserto estas tro ĝeneraliga, ĉar ĝi neglektas jenon: Ne estas certe, ke en ĉiuj legiloj, kiel ekzemple poŝtelefonoj, literoj kromsignaj estas ankaŭ ĝuste montrataj. Por minimumigi la teknikan riskon, estas saĝe (ne devige!) rezigni pri ili. Aliaj spertoj: Pri SMS mi konstatis, ke, sendate kun agordita Unikodo (bezonata por kromsignaj literoj), la mesaĝo povas havi nur maksimume la duonan nombron da signoj, kiel mesaĝo sendata kun agordita GSM. Pri certaj leg-aparatoj por ciferecaj libroj mi aŭdis, ke en ilin oni ne povas entajpi la supersignajn literojn de Esperanto (ekzemple por serĉi en la libroteksto vortojn, kiuj entenas tiajn literojn). Danke al la Fundamento estas interkonsentita alternativo sen kromsignoj: la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch k. c.). Se ĉiuj uzus ĝin ĉie, jam ne estus ia teknika problemo.

Urho:Mi havas plian demandon: – Ĉu la ĉapeligitaj literoj (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ) de Esperanto estas laŭ Fundamento? Al mi ŝajnas ke – ne, laŭ ĉi tiu fadeno.
Ili estas laŭ la Fundamento. Krome: Esperanto-tekstojn prezentas iuj homoj ankaŭ en ekzemple morso, brajlo kaj stenografio. Ankaŭ tio ne estas kontraŭ la Fundamento.

Urho:Strange!
Strangaj estas la insistado je tio, ke la supersigna skribsistemo estu uzata, kaj la ne-toleremo je aliaj skribsistemoj.

Por ke ne estiĝu miskompreno: Mi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon, ĉar io tia estas kontraŭ-Fundamenta.
Por legi kun la vortaro de lernu!. – Nu, mi vere ne komprenas viajn opiniojn ligite al lernu!. Mi bedaŭras pro tio!

P.S.
Parenteze, bv. tajpi ĉe ligil-adresoj prefere jene: http://lernu.net/…. Do sen la lingvokodo eo, de, fi ktp.

dobri (Zobraziť profil) 30. júna 2014 17:43:46

horsto:
akueck:
Por ke ne estighu miskompreno: Mi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon, char io tia estas kontrau-Fundamenta.
Kompreneble vi ne volas nuligi la supersignan skribsistemon. Vi nur volas ke ĉiu uzu la h-sistemon.

Via logiko estas tre stranga.
Laŭ mia kompreno Zamenhof permesis la h-sistemon kiel alternativon por tiuj kiuj ne povas tajpi ĉapelitajn literojn.
Ĝuste! Ankaŭ mi ne ŝatas strangan x-sistemon.

akueck (Zobraziť profil) 30. júna 2014 18:44:59

Urho:Por legi kun la vortaro de lernu!.
La solvo estas laue plivastigi la vortaron de lernu!.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

akueck (Zobraziť profil) 30. júna 2014 18:59:40

horsto:Vi nur volas ke ĉiu uzu la h-sistemon.
Nu, mi vortigas la aferon jene: Mi treege shatus, se chiu esperantisto agus kun maksimuma prudento. Unu el la bonaj konsekvencoj estus, ke tiaokaze uzighus nur la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch k. c.) kaj forestus kvazau senplie chiaj teknikaj malfacilajhoj pro kromsignoj. (Mi chi-kuntekste nun ne parolas pri morso, brajlo, stenografio kaj aliaj specialaj aplikkampoj.)

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

sergejm (Zobraziť profil) 30. júna 2014 19:40:53

Kiam estis skribita Fundamento, neniaj komputiloj ekzistis.
Fundamento proponis anstataŭan skribsistemon por kazoj kiam oni ne povas uzi ĉapelitajn literojn.
Nuntempa Vindozo ne donas al ni Esperantan klavaron, sed povas montri ĉapelitaj literojn sur ekrano uzante Unikodon. Se vi uzas Nexus, vi senprobleme enigos ĉapelitajn literojn.
Por enigi ĉapelitaj literojn ne havante Esperantan klavaron Lernu proponas al vi X-sistemon - ĝi estas nur peranto por enigi ĉapelitaj literojn. Vi neniam vidos cx sur ekrano, ĝi tuj iĝas ĉ. Fundamento nenion parolas pri tiaj perantoj, ĉar dum ĝia skribo komputiloj ne ekzistis, kaj do nek permesas, nek malpermesas X-sistemon. H-stilo ne taŭgas kiel peranto, ĉar chashundo iĝus ĉaŝundo, balau iĝus balaŭ ktp.

Se vi sendas SMS - eblas ke la ricevanto ne povos legi ĉapelitajn literojn, tiam uzu h-stilon.

Preskaŭ ĉiu legilo povas montri ĉapelitajn literojn, do mi preferas, ke libro por legilo enhavu ĉapelitajn literojn. Verŝajne mi ne povos serĉi vortojn kun ĉapelitaj literoj en legilo - sed per legilo mi legas, por serĉi mi povas uzi komputilon.

Urho (Zobraziť profil) 30. júna 2014 20:25:40

Miaopinie la tajpado de la ĉapelitaj literoj de Esperanto ne estas nuntempe tre granda problemo, ĉar la signokodo "Unikodo" (Unicode) estas vaste uzata en komputiloj (kaj retejoj), kaj ekzistas multe da Esperanto-klavaroj por la apartaj operaciumoj.

Mi ekzemple tajpas ĉi tiun tekston uzante mian propran åuiogx-klavaron por Makintoŝo (operaciumo: Mac OS X). Ĉi estas optimizita por la finna kaj Esperanto. Nu, vi nature povas tajpi Esperantajn literojn ankaŭ per la etendita klavaro (usona, finna, norvega, …) en via Makintoŝo.

La operaciumo "Android" havas klavaron por Esperanto ene de Guglo-klavaro. Guglo-klavaron vi povas elŝuti ĉe "Google Play" en vian poŝtelefonon (aŭ tabulkomputilon). En "Nexus"-telefonoj kaj -tabulkomputiloj la klavaro jam ekzistas, kiel "sergejm" jam antaŭe menciis. – Bv. legi la artikolon "Esperanto igos integra parto de Android-telefonoj" ĉe la bulteno "Libera folio"

_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-07-01

vicentesales (Zobraziť profil) 1. júla 2014 2:06:33

Mi ofte uzas la ĉapelitajn literojn sed, kiam mi ne povas, la x-sistemo estas plej taŭga.

La X ne konfuzigas nian komprenon de kunmetitaj vortoj nek malhelpas ĝian enordigadon.

Uzi la h-sitemo nur ĉar Zamehof kreis estas sensencaĵo.

Nahor