К содержанию

médicament générique / generic drug

от HaleBopp, 10 июля 2014 г.

Сообщений: 9

Язык: Esperanto

HaleBopp (Показать профиль) 10 июля 2014 г., 22:21:57

Saluton!

Mi sensukcese serĉas la esperantan tradukon de la franca "médicament générique" (angle "generic drug"), kiu indikas medikamenton kiu estas kopio de registrita medikamenta marko, malpli multekosta sed same efika.

Dankon pro via helpo!

nigra_rivereto (Показать профиль) 10 июля 2014 г., 23:57:48

Laŭ ĉi tiu vortareto: samspeca kuracilo

HaleBopp (Показать профиль) 11 июля 2014 г., 6:29:44

Dankon, sed mi ne ŝatas tiun tradukon. Medikamentoj povas esti samspecaj se ili devenas el la sama familio, sed ili ne devige estas tute samaj.

sergejm (Показать профиль) 11 июля 2014 г., 6:51:57

falsita medikamento/kuracilo - sed ĝi povas esti malefika
imitita kuracilo - preskaŭ la sama.
Por indiki malefikon, oni povas aldoni -aĉ-.
anstataŭa kuracilo - sed ĝi povas esti alia registrita kuracilo kun sama efiko.
senpermesa kuracilo - sed tiam povas ne esti originala medikamento.
kopiita kuracilo - ?

MoutOp (Показать профиль) 11 июля 2014 г., 7:19:54

Estis diskuto en Vikipedio pri tio http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedioridego.gifiskutejo/Arkivo_2007_17#.22Generikaj.22_kuraciloj. Eble iliaj proponoj helpos vin.

sergejm (Показать профиль) 11 июля 2014 г., 7:37:32

MoutOp:Estis diskuto en Vikipedio pri tio http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedioridego.gifiskutejo/Arkivo_2007_17#.22Generikaj.22_kuraciloj. Eble iliaj proponoj helpos vin.
simila problemo pri traduko de "generic" estas en programado.
jen estas tradukoj de komputeko.net:
generic (adj.) komuna, genera
generic driver (subst.) komuna pelilo
generic function (subst.) komuna funkcio
generic key (subst.) komuna ŝlosilo
generic unit (subst.) komuna programpeco, genera programpeco

sudanglo (Показать профиль) 11 июля 2014 г., 15:46:33

Generika medikamento estus la solvo laŭ regulo 15.

Ankaŭ, eble, ekspatenta medikamento. Sen-marka?

noelekim (Показать профиль) 12 июля 2014 г., 3:54:47

HaleBopp:
Mi sensukcese serĉas la esperantan tradukon de la franca "médicament générique" (angle "generic drug"), kiu indikas medikamenton kiu estas kopio de registrita medikamenta marko, malpli multekosta sed same efika.
En 2003, en artikolo el Le Monde Diplomatique, mi tradukis "médicaments génériques" per "senpatentaj medikamentoj". eo.mondediplo.com/imprimer.php3?id_article=830

HaleBopp (Показать профиль) 12 июля 2014 г., 7:24:48

Mi legis ĉiujn viajn proponojn kaj ligilojn. Ŝajnas al mi ke la vorto "postpatenta" estas la plej taŭga laŭ la senco. "Senpatenta" aperas ofte kaj estas sufiĉe bone (sed ne tiom). La vortoj uzante la radikon "kopi-" ŝajnas al mi danĝeraj kaj oni povus imagi ke ili estus pli malbonaj ekvivalentoj, aŭ falsaĵoj. Kaj "generika" estas la plej internacia vorto.

Mi ne multe ŝatas neologismojn, sed mi kredas ke Sudanglo pravas, kaj ke, laŭ la internacia celo de Esperanto, "generika" estas preferinda.

Dankon al ĉiuj!

Наверх