Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-julio-28 03:46:15

Gradoj de febro kaj vino
8-jara infano eltrinkis botelon da vino kaj la patro diris kolere:
"Vi ne devas tion fari, mia filo. La vino estas tro forta por vi, ĝi entenas alkoholon je 11 gradoj."
"Ne gravas, paĉjo, nur 11 gradoj. Mi foje febris je 39 gradoj, kaj mi eltenis."

發燒和酒的度數
8 歲孩子喝完一瓶酒, 爸爸生氣地說:
“你不該這樣, 兒子. 那酒對你太強了, 它含有 11 度的酒精.”
“沒關係, 爸, 只有 11 度. 我曾經發燒到 39 度, 也受得了.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-julio-29 03:47:45

Filo de advokato
Filo de advokato malfruiĝis hejmen kaj najbaro demandis lin:
"Ĉu via patro batos vin?"
"Ne. Mia patro estas advokato. Se li batos min, mia patrino petos prokraston kaj mia avino faros apelacion, kaj mi estos senkulpigita."

律師之子
律師之子回家晚了, 鄰居問他:
“你爸會打你嗎?”
“不會. 我爸是律師. 如果他打我, 我媽將請求拖延, 我奶奶將聲請上訴, 而我將會無罪.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-julio-30 04:40:17

Dialogo de patro kaj filo
Patro: Kiel malĝentila vi estis hieraŭ kiel gasto, ke vi zorgis nur manĝadon.
Filo: Sed kiam mi trovis vin ebria, mi nur volis manĝi pli multe.
Patro: Kial?
Filo: Por havigi al mi sufiĉan forton por porti vin hejmen.

父子對話
父: 昨天作客, 你太失禮, 只顧吃.
子: 當我發現你醉了, 我只想多吃.
父: 為什麼?
子: 以便取得足夠的力氣, 好揹你回家.

manlajo (Montri la profilon) 2011-julio-31 03:45:46

Obeema filino
Patro: Miaj filinoj, vi tedis min babilante nur pri vestoj tra la tuta tago. Ĉu vi ne havas ion altan por priparoli?
Filinoj: Jes, paĉjo, ni tuj parolu pri ĉapoj.

乖女兒
父: 女兒啊, 妳好煩, 整天只談論著衣服. 難道妳沒什麼更高一點的東西好談?
女: 有的, 爸, 我們就來談帽子吧.

manlajo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-01 07:28:50

Ĝentilaj domluanto kaj domluiganto
Domluiganto diris al la luanto, kiu ŝuldis pagon dum pluraj monatoj: "Por montri mian malavarecon, mi duonigu vian ŝuldon."
Kaj la luanto tuj diris: "Bone. Por esprimi mian dankemon, mi mem nuligos la duan duonon."

斯文的房客與房東
房東對欠租多月的房客說: “為了表示我並不吝嗇, 我減半你的欠款.”
房客立即說: “很好. 為了表示我的謝意, 我自動免除另一半.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-02 03:18:13

Komparo
Kliento diris al la mastro de butiko de ĉapoj: "Tiu ĉapo kostas 70 dolarojn? Ĉu vi freneziĝis? Tiu sumo estas sufiĉa por aĉeti paron da luksaj botoj."
"Jes, vi diris prave, sinjoro. Sed mi ne komprenas, kiel vi portu luksajn botojn sur la kapo," diris la butikisto.

比較
顧客對帽店主人說: “這帽子要 70 元? 你瘋了嗎? 那個價錢可以買一雙豪華皮靴了.”
“沒錯, 你說得對, 先生. 但是我不理解, 你要怎麼把豪華皮靴戴在頭上,” 店主說.

manlajo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-03 03:22:36

Interparolo
Ŝtelisto etendis sian manon en alies poŝon kaj estis rimarkita.
"Hej, kion vi serĉas en mia poŝo?"
"Alumeton." "Kial vi ne diris tion al mi?"
"Mi hontas peti de vi nur unu alumeton."

對話
小偷把手伸進他人口袋, 被看到了.
“嘿, 你在我口袋裡找什麼東西?”
“火柴.”
“你怎不先問我?”
“我不好意思為了一根火柴而求你.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-04 03:13:59

Interparolo de juĝisto kaj krimulo
Ripetema ŝtelisto estis refoje kaptita, kaj la juĝisto riproĉis lin: "Kion vi faraĉis? Pro vi ni perdis multe da tempo por ripozo."
"Jes, vi diris prave, sinjoro. Sen mi viaj detektivoj perdus laboron."

法官與犯人的對話
慣竊再次被捕, 法官責罵他: “你怎麼搞的? 為了你, 我們損失許多休息的時間.”
“沒錯, 你說得對, 大人. 沒有我的話, 你的警探們都會失業的.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 03:29:47

Vana televidado
Maljuna zeloto estis televidanta futbalon kaj la edzino estis preparanta manĝon en kuirejo. Post fino de la matĉo ŝi demandis la edzon, kiom da goloj oni faris.
“Nulo kontraŭ nulo.”
“Vi vane televidis.”

白看電視
老球迷看足球賽, 老婆在廚房煮飯. 比賽結束後, 她問老公, 進了幾個球.
“零比零”
“你白看了電視.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 03:14:37

50 pocentoj
Malsanulo en maltrankvilego demandis doktoron: “Kiom da operaciitoj de tiu malsano postvivos?”
“50 pocentoj,” respondis la doktoro.
Kaj la operacioto demandis refoje en timo: “Ĉu vi estas certa?”
“Jes, certe ĉi-foje mi sukcesos ĉar antaŭ tio jam mortis 49 operaciitoj!”

百分之五十
焦慮的病人問醫師: “這種病術後存活率多少?”
“百分之五十,” 醫師回答.
待手術者再次怯怯地問: “你確定嗎?”
“我確定, 這次我一定會成功, 因為之前已經死了 49 名受術者了!”

Reen al la supro