Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo :lta, 15. joulukuuta 2007

Viestejä: 1438

Kieli: 简体中文

manlajo (Näytä profiilli) 25. marraskuuta 2011 3.39.16

Bedaŭro de geedzoj
Edzino: Mi tre bedaŭras, ke mi edziniĝis al vi pro viaj mielajvortoj.
Edzo: Ankaŭ mi bedaŭras, ke mi diris al vi mielajn vortojn.

夫妻的遺憾
妻: 我真遺憾, 因你的甜言蜜語而嫁給你.
夫: 我也很遺憾, 我當初說了那甜言蜜語.

manlajo (Näytä profiilli) 26. marraskuuta 2011 4.07.32

Sveltigo
Maldika vermo estis trovita de bela pasero kaj petis: “Ne manĝu min. Mi donos al vi la adreson de miaj kamaradoj, kiuj estas multe pli dikaj ol mi.”
La pasero respondis: “Tion mi ne bezonas. Mi nun estas sveltiganta min mem.” Tion dirinte ĝi englutis la vermon.

減肥
細瘦的蟲被美麗的麻雀找到, 懇求說: “不要吃我. 我把死黨們的地址給你, 牠們比我肥多了.”
麻雀答: “我不需要. 我現在正在減肥.” 說著, 牠吞下了那條蟲.

manlajo (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2011 7.44.44

Embarasita aŭtoro
Librobutikon vizitotan de fama verkisto plenigis libroj de tiu verkisto.
Vidinte, ke la librobutiko estas plena de liaj libroj, la verkisto montris grandan ĝojon kaj demandis: “Ĉu vi ne havas alies verkojn?”
La mastro respondis senpripense: “La libroj de aliaj verkistoj elvendiĝis, kaj restas nur la viaj.”

冏作家
有名作家將來訪的書店中擺滿了他的書.
看到書店中滿是他的書, 作家顯得很高興, 問道: “你們沒有其他作家的書嗎?”
主人不假思索即回答: “其他作家的書賣光了, 只剩下您的?”

manlajo (Näytä profiilli) 28. marraskuuta 2011 5.49.24

En biciklovendejo
- Sinjoro, kial la biciklo, kiun mi aĉetis, ne havas lampon? En la reklamo ĝi ja surhavas lampon.
- Kio mirinda: en la reklamo belulino sidas sur biciklo!

自行車店
- 先生, 我上次買的自行車怎麼沒燈? 廣告明明說它有燈.
- 注意: 廣告中乘車的是美女!

manlajo (Näytä profiilli) 29. marraskuuta 2011 10.04.13

Sekvi spurojn de la patro
En la unua tago de sia ofico policisto A renkontis sian amikon B :
- Mi gratulas vin, ke vi fariĝis policisto.
- Jam en la infaneco mi decidis sekvi la spurojn de la patro, kaj finfine mi plenumis mian deziron.
- Ĉu ankaŭ via patro estis policisto?
- Ne, li estis ŝtelisto.

跟隨老爸的足跡
警察甲第一天上班, 遇見老友乙 :
- 恭喜, 你當警察了.
- 還是小孩時, 我就決定要跟隨老爸的足跡, 終於我實現了願望.
- 你老爸也是警察?
- 不, 他是小偷.

manlajo (Näytä profiilli) 30. marraskuuta 2011 4.22.06

Efika recepto
Kuracisto: Ĉu efikas mia recepto sur vin?
Paciento:Tre bone. Mia onklo prenis ĝin por la sia kaj mortis post nelonge. Nun mi heredis lian grandan proprietaĵon.

有效的藥方
醫師: 我開的藥方有效嗎?
患者: 我伯父吃了它, 結果不久他死了. 現在我繼承了他的大筆遺產.

manlajo (Näytä profiilli) 1. joulukuuta 2011 4.18.54

Konfuzita infano
Filolango.gifanjo, en aŭtobuso paĉjo diris ke mi cedu sidlokon al sinjorino.
Panjo: Via patro estas prava.
Filo:Sed tiam mi sidis en la sino de la patro.

困惑的孩子
子: 在巴士上, 爸叫我讓座給女士.
母: 你爸說得對.
子: 但, 原本爸抱著我的.

manlajo (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2011 3.51.54

Justa azeno
Afanti estis serĉanta sian perditan azenon, kaj lia amiko ŝercis al li:
- Afanti, mi aŭdis, ke via azeno nun estas alta oficisto.
- Dankon al Alaho! Mia azeno estas justama kaj certe revenos al mi, ĉar ĝi estos certe degradita en la venontaj tagoj.

正義的驢子
阿凡提在找他走失的驢子, 他朋友跟他開玩笑說 :
- 阿凡提, 我聽說, 你的驢子現在是高官.
- 感謝老天 ! 我的驢子有義氣, 一定會回到我身邊來, 因為來日它必然會遭到降級.

manlajo (Näytä profiilli) 3. joulukuuta 2011 13.38.23

Avido kaj prudento
Avidema homo demandis Afanti: “Afanti, vi estas tre saĝa kaj bonvolu respondi al mi, kiam oni perdos la prudenton.”
Kaj Afanti respondis: “Kiam lia avido rajdas sur lia prudento.”

貪念與先見
貪心的人問阿凡提: “阿凡提, 你很聰明, 請回答我, 人是怎麼失去先見的. ”
阿凡提答: “當貪念騎上先見時.”

manlajo (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2011 13.20.19

Promociiĝo
A: Mi promociiĝis de malsupre ĝis la kulmino.
B: Enviinde! Pri kio vi vin okupas?
A: Antaŭe mi ciris ledŝuojn, kaj nun mi tondas kapharojn?

升陞
甲: 我從底層升到頂層.
乙: 令人羨慕! 你從事什麼行業?
甲: 以前我擦鞋, 現在我理髮.

Takaisin ylös