Į turinį

Uždaryta
Daugiausia 500 žinučių.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo, 2007 m. gruodis 15 d.

Žinutės: 1437

Kalba: 简体中文

manlajo (Rodyti profilį) 2009 m. liepa 29 d. 21:31:22

Ĉu socialismo konstruiĝas?
社會主義起得來?

En totalisma reĝimo oni pesas la linrikolton. Katastrofo! Mankas 200 gramoj da lino. La vilaĝestro scias, ke oni pafmortigos lin, se li ne trovos ie la 200 gramojn. Li subite memoras pri la bela blanka barbo de la maljuna Trebinto.
- Kamarado Trebinto, vi devas oferi vian barbon por la komunumo.
Vole nevole Trebinto lasas fortondi sian belan barbon, kaj la linrikolto estas savita.
Post du monatoj la vilaĝanaro kolektas kolombajn ovojn por la registaro. Katastrofo! Mankas du ovoj.
Aŭdinte tion la maljuna Trebinto decidas forkuri el la vilaĝo.

集權政體秤量亞麻產量. 災難! 缺 200 克的亞麻. 村長知道將被槍斃, 除非他另找 200 克的亞麻. 他即刻記起老者崔鬢頭的漂亮白鬍子.
- 崔鬢頭同志, 你得為公社奉獻你的鬍子.
不情不願地崔鬢頭讓人割了他漂亮的鬍子, 亞麻產量因而得救.
二個月後, 村民為政權採集鴿子蛋. 災難! 缺兩個蛋.
聞訊後, 老者崔鬢頭逃離了村子.

manlajo (Rodyti profilį) 2009 m. liepa 31 d. 00:31:31

Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, Kial tia senmoveco?
睡著了嗎? 怎麼不動?

Viro estas nekredeble mallaborema. Dum li ripozas en kuŝoseĝo, preterpasas amiko, kiu provas konvinki lin pri la boneco de diligenta vivo:
- Mi ja komprenas, ke vi mem ne ŝatas havi metion. Sed vi povus almenaŭ fondi familion. Viaj infanoj tiam perlaborus ankaŭ viajn vivrimedojn. Ĉu tio estas tiom malfacila?
- Ne, - diras la pigrulo post oscedo. - Ĉu vi scias, kie mi povus trovi gravedan virinon?

男人出奇的懶. 他在躺椅休息時, 朋友經過, 試著勸他勤勞生活的好處:
- 我了解你自己不喜歡勞動. 但你至少可以成家. 你的孩子們到時工作也可以養你. 這樣會是不幸嗎?
- 不會, - 懶骨頭打個哈欠然後說. - 你知道哪裡找得到已懷孕的女人?

manlajo (Rodyti profilį) 2009 m. liepa 31 d. 22:59:17

Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj
虔誠者不乏犯錯者

Juna orfino estas edukata de sia onklo, paroĥestro de malgranda montara vilaĝo. Malgraŭ la pia medio, en kiu ŝi vivas, ŝin altiras amo al pluraj junuloj el la ĉirkaŭo, kaj post kelkaj kaŝaj renkontiĝoj ŝi gravediĝas. Neniu volas esti la patro.
Ŝi konfidas sian zorgon al la vilaĝa kuracisto. Tiu spertoplena, bonkora homo kompatas ŝin kaj promesas, ke li ĉiel helpos.
年輕孤女由身為小山莊牧師的舅父帶大. 即使生活在這樣虔誠的環境中, 她卻愛慕著隣居的幾個青年, 多次隱密約會後, 她懷孕了. 沒人想當父親.
她向村裡醫師承認. 那經驗老到的好心人很同情她, 因而承諾, 他一定會幫忙.

La paroĥestro jam ne estas tre juna, kaj pro siaj malfortaj okuloj li ne rimarkas la rondiĝon de la ventro de sia nevino. Kelkajn tagojn antaŭ la akuŝo la kuracisto vizitas la pastron:
- Sinjoro paroĥestro, vi ne aspektas tre sana. Ĉu mi rajtas ekzameni vin?
- Volonte.
牧師已經不年輕了, 由於視力差他沒注意到甥女肚子凸起. 臨盆前幾天醫師來探訪牧師:
- 牧師先生, 你面色不好. 我替你檢查一下好嗎?
- 好的.

La kuracisto diligente esploras la virtan korpon de la verto ĝis la piedfingroj. Ĉe la diketa ventro lia frunto sulkiĝas super la stetoskopo.
- Sinjoro paroĥestro, apenaŭ tio estas kredebla, sed vi estas graveda.
- Kion vi fantazias, sinjoro doktoro?
- Jes, tio estas raregaĵo. La obstetriko mencias nur sep aŭ ok tiajn kazojn de vira gravedeco. Sed ne timu. Post anestezo mi facile akuŝigos vin, kaj vi povos edukigi la idon en malproksima regiono.
醫師勤快地由頭到腳檢查這位德高者的身體. 在微胖的腹部上, 他的額頭在聽診器上皺了一下.
- 牧師先生, 真難以相信, 你懷孕了.
- 你瘋什麼, 醫師先生?
- 是的, 真是太稀奇了. 婦科學只提過七, 八個男人懷孕的案例. 但是不用怕. 將你麻醉後, 我將可順利地替你接生, 將來你可以到邊遠地區去養育這個小孩.

La sensperta paroĥestro lasas sin konvinki. Tri tagojn poste la nevino naskas belan knabon en la domo de la kuracisto, kiu tuj rapidas al la paroĥestro. La gravedan pastron li kloroformas, kaj poste venigas la novenaskiton.
Kiam la paroĥestro rekonsciiĝas kaj vidas la infanon, li ekkrias:
- Tio estas frukto de mia peko. Sed mi ne pekis sola. La ĝendarmejestro estas la patro de tiu ido.
沒經驗的牧師聽信了. 三天後甥女在醫師家產下漂亮的男孩, 醫師隨即來到牧師家. 他為牧師消毒, 接著帶來了新生兒.
當牧師回復意識看到小孩時, 他叫道:
- 那是我犯錯的後果. 但犯錯的不只是我. 憲兵隊長是這小子的爸.

manlajo (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 1 d. 23:40:59

El la Biblio
來自聖經

Sinjoro paroĥestro, diras pedelo, post kiam mi pasigis la hieraŭan vesperon kun amikoj, mi konstatis, ke iu ŝtelis mian oran poŝhorloĝon.
Post pripenso la pastro konsilas:
- Invitu viajn amikojn kaj legu al ili la 20an ĉapitron de la Eliro. Kiam vi citos la okan ordonon de Dio: «Ne ŝtelu», certe akuzos sin vole nevole la ŝtelinto.
Post du tagoj la pedelo ĝoje diras al la paroĥestro:
- Fine mi retrovis mian horloĝon.
- Do, ĉu vi vidas, kiel efikas la legado de la Biblio?
- Jes, kiam mi venis al la sepa ordono: «Ne adultu», mi subite rememoris, ke mi forgesis mian horloĝon sur la noktotablo de la sakristianino.

牧師先生, 教堂執事說, 昨天我在朋有家過夜後, 發現有人偷了我的金手表.
牧師思索後建議說:
- 邀請你的朋友們, 然後讀出埃及記第20章給他們聽. 當你引用神的第八誡: “不可偷盜” 時, 一定要多少譴責小偷.
兩天後執事高興地告訴牧師:
- 終於我找到了我的手表.
- 嗯, 你看嗎, 讀聖經真的有用?
- 是呀, 當我讀到第七誡: “不可姦淫” 時, 我突然記起來, 是我把手表忘在事務尼的夜桌上.

manlajo (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 3 d. 01:35:02

En juneco logas, en maljuneco tedas
年輕吸引人, 年老討人嫌

60-jarulo surprizas junulon, kiu eliras el lia dormoĉambro, butonumante sian pantalonfendon. Sur la litrando sidas la samaĝa edzino kun embarasita mieno.
La 60-jarulo diras al la junulo per riproĉa voĉo:
- Mi ne komprenas, ke tion faris vi, kiu ne estas devigita.

60 歲老者嚇了從他睡房走出一面扣著褲衩的青年一跳. 床沿坐著面帶尷尬的同齡太太.
60 歲老者以指責的口吻跟青年說:
- 我不解你為何那樣做, 你沒必要那樣的.

manlajo (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 3 d. 23:59:28

Duobligo aŭ ĉionperdo
加倍或輸光

En la radio okazas la konata ludo je duobligo aŭ ĉionperdo. La demandato gajnas por ĉiu bona respondo certan monsumon. Post ĉiu demando li rajtas retiriĝi de la ludo. Se li ludas plu, li aŭ gajnas la duoblon respondante ĝuste, aŭ perdas ĉion respondante malĝuste.
收音機裡進行著加倍或輸光的知名遊戲. 受問者每答對一題可得某個金額. 每個問題後他可以選擇退出遊戲. 如果他繼續玩, 他可能回答正確而加倍贏, 或答錯而輸光.

Pastro, kiu volis gajni monon, por ripari sian preĝejon, anoncis sin al la ludo, kaj ĝis nun sukcese respondis ĉiujn demandojn. La ludestro diras al li:
- Pastra moŝto, ĝis nun vi gajnis 20 mil stelojn. Ĉu vi volas ludi plu?
牧師想贏錢修教堂而加入遊戲, 至此答對了所有問題. 遊戲主人問他:
- 牧師閣下, 現在您已贏了兩萬元. 您要繼續玩嗎?

La pastro longe hezitas kaj fine decidiĝas:
- Jes.
- Jen la sekva demando: «Kion diris sankta Jozefo, kiam eksciis, ke Maria estas graveda?»
牧師長時猶疑後, 終於作了決定:
- 是的.
- 這是下一題: “當知道瑪麗亞懷孕時, 聖約瑟夫說了什麼?”

La pastro cerbumas, ŝvitas, angoras. Li koleras kontraŭ si mem, ke li daŭrigis la ludon, kaj fine murmuras:
- Kial mi idioto antaŭe ne retiriĝis?
- Jes, pastra moŝto, jes! La respondo estas ĝusta. Vi gajnis 40 mil stelojn!
牧師思索, 冒汗, 苦熬. 他對自己繼續玩而生氣, 最後喃喃而語:
- 我怎麼那麼白癡, 之前沒有退出?
- 對, 牧師閣下, 答對了! 答案正確. 您贏了四萬元!

manlajo (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 5 d. 00:22:42

En sonĝo
夢中

Baniko konfidencas sian maltrankvilon al Kruko:
- De kelka tempo mia edzino laŭte krias ĉiunokte en sonĝoj: «Ne, Henriko, ne!»
- Tio ne estas grava.
- Mia antaŭnomo estas Filibuso.
- Mi asertas, ke tio ne estas grava tiom longe, dum ŝi ne krias: «Jes, Henriko, jes!».

巴尼克對克魯克招認他的不安:
- 好多次以來我太太每晚都在夢中叫 “不要, 享利, 不要啦!”
- 那不重要.
- 但我的名字是菲利布索.
- 我確定那不那麼重要, 只要她不是叫: “來吧, 享利, 來呀!”

manlajo (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 6 d. 00:31:58

Enirante la skriboĉambron de sia edzo, la edzino de fama akademiano trovas lin tenanta sian sekretariinon sur la genuoj. Ŝi ekkrias:
- Mi estas surprizita.
- Ne, - rebatas la puristo. - Diru pli ĝuste: «Mi miras», ĉar surprizita estas mi.

進入丈夫書房, 知名院士的太太看到他把秘書抱在大腿上. 她驚叫:
- 我嚇一跳.
- 不對, - 學究糾正說. – 要正確地說: “我驚奇”, 因為嚇一跳的是我.

manlajo (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 6 d. 22:24:11

Espero katolika
天主教的希望

Du kanonikoj babilas:
- Ĉu vi kredas, ke ni spertos antaŭ nia morto la edziĝorajton de la katolikaj pastroj?
- Se ne ni mem, do almenaŭ niaj infanoj.

兩位大神父在聊天:
- 你相信我們死前將經驗到天主教神父的婚姻權嗎?
- 如果我們自己經驗不到, 至少我們的孩子們吧!

manlajo (Rodyti profilį) 2009 m. rugpjūtis 9 d. 02:52:15

Fino bona, ĉio bona
結局好, 全都好

S-ino Baniko telefonas al kuracisto meze de nokto.
- Ĉu vi povas rapide veni, sinjoro doktoro? Nia fileto glutis tutan pakon da kondomoj.
La kuracisto ne estas kontenta, ke oni vekis lin tiom malfrue. Tamen li vestas sin kaj preparas sian stomakpumpilon. Tiam resonoras la telefono. Estas denove s-ino Baniko:
- Sinjoro doktoro, vi ne bezonas veni. Mia edzo ĵus retrovis unu kondomon en tirkesto.

巴尼克太太半夜打電話給醫師:
- 醫師先生, 你能快來嗎? 我們小孩吞食了整包的安全套.
醫師很不滿有人那麼晚了還叫醒他. 然而他還是穿衣, 並準備好洗胃器. 此時電話又響. 還是巴尼克太太:
- 醫師先生, 你不必來了. 我老公剛已在抽屜裡找到一個安全套了.

Atgal į pradžią