Vai all’indice

Tri etaj demandoj pri iĉismo

di mbalicki, 07 agosto 2014

Messaggi: 87

Lingua: Esperanto

akueck (Mostra il profilo) 11 agosto 2014 12:09:29

novatago:
akueck:
johmue:Do kion fari?
Unue akceli, ke plej eble multaj homoj eksciu tion, ke kaj kial la nuntempa Akademio de Esperanto estas nek kompetenta nek autoritata, por respondi lingvajn demandojn.
Vi ne povus komenci vian kontraŭakademian agadon
Dankon por tio, ke vi lasas la temon esti diskutata plu.

novatago:via unua decido de via anarĥia Esperantujo estas enkonduki pronomon per misuzo de la 15-a regulo
[german]Ach nö![/german]

Bonvole ne maltrankvilighu. Fakte mi decidis nenion kaj mi ankau enkondukis nenion. Sed nun atentu:

Pri la normkonforma uzo je "hen" en Esperanto (kun signifo kiel en la sveda) devas esti plenumita almenau unu el jenaj kondichoj:

1) Se "hen" ne estas internacia, ghi, kiel formo nova en la senco de 8a alineo de la [url]Antauparolo[/url] al la Fundemento de Esperanto, postulas oficialan aprobon de autoritata centra institucio.

2) Se "hen" estas internacia, ghi estas sen ies permeso uzebla lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.

Almenau unu sub-institucio de la Akademio de Esperanto, nome ties Lingva Konsultejo, ne konscias tiajn aferojn, char en iom analoga okazo ghi komunikis kontraudirajhon:

Unuflanke la Lingva Konsultejo ne vidas kunmetajhon en "meteologi'" kaj aliflanke ghi ne rekonas, ke, se "meteologi'" estas uzata sinonime al la oficiala "meteorologi", al chi tiu la formo "meteologi'" estas formo nova kaj - manke de internacieco - postulas oficialan aprobon.

akueck (Mostra il profilo) 11 agosto 2014 12:33:32

akueck:
2) Se "hen" estas internacia
Ahh, pardonu, mi forgesis mencii, kial lau mi tiu sveda "hen" jam estas internacia: Char la plimulto de la lingvoj povas trafe redoni ghin nur per ghia svedlingva formo: "hen"; simile statas pri propraj nomoj de interalie landoj, urboj, riveroj k. s.

novatago (Mostra il profilo) 11 agosto 2014 13:06:04

akueck:
Novatago:Vi ne povus komenci vian kontraŭakademian agadon
Dankon por tio, ke vi lasas la temon esti diskutata plu.
Ne dankinde.

akueck:Unuflanke la Lingva Konsultejo ne vidas kunmetajhon en "meteologi'" kaj aliflanke ghi ne rekonas, ke, se "meteologi'" estas uzata sinonime al la oficiala "meteorologi", al chi tiu la formo "meteologi'" estas formo nova kaj - manke de internacieco - postulas oficialan aprobon.
Jen via unua sukceso: vi oscedigis min. Daŭrigu la bonegan laboron.

Dankon al ĉiuj, kiuj malpurigas la lernu-formurojn per ĉiaj proponoj kaj lingvaj diskutoj, kvazaŭ ĉi tio estus la oficiala reformejo. Dankon al vi ĉiuj pro misuzi libersprimon, pro malbeligi la publikan aspekton de Esperanto, pro ridindigi ĝin senĉese. En Hispanio estas Oficialaj Lingvolernejoj, mi parolos al instruistoj pri ĉi tiaj ideoj por disvastigi plibone lingvolernadon kaj popolan interkomprenon: Forgesu uzatan gramatikon, oni rajtas fari tion, kion oni volas gramatike kaj vortare. Neniam instruu lingvon kvazaŭ ĝi estus uzata, ĉiam sugestu ŝanĝojn, ju pli frenezajn, des pli bonajn kaj utilajn. Lasu malhelpi lernadon al ĉia persono, kiu volas diri ion, eĉ se tio estas kontraŭ ĉia logiko, permesu ke la klasoĉambroj estu plenaj per personoj, kiuj ne ĉesu aĉe kritiki la lingvon instruatan, kaj danku ilin pro tio, ke la lingvo de tiam estos pli libera kaj libersprima. Ĉiam ridetu kaj estu afabla al tiuj, kiuj tiel helpas.

Ĝis, Novatago.

novatago (Mostra il profilo) 11 agosto 2014 13:12:45

akueck:Ahh, pardonu, mi forgesis mencii, kial lau mi tiu sveda "hen" jam estas internacia: Char la plimulto de la lingvoj povas trafe redoni ghin nur per ghia svedlingva formo: "hen"; simile statas pri propraj nomoj de interalie landoj, urboj, riveroj k. s.
Mi havas pli bonan esplikon ol “internacia ĉar hipoteze ĉiu povas uzi ĝin en afrikaj vilaĝetoj”. Jen ĝi: Internacia ĉi-kuntekste signifas Svedion kaj via hejmo. Almenaŭ tio iel ĝustiĝas al vera signifo de internacia.

Bonvole, oni petis al mi esti afabla, tamen estas tre malfacile sukcesi je tio se mi vidas ke iu insultas inteligenton de la legantaro.

Ĝis, Novatago.

akueck (Mostra il profilo) 11 agosto 2014 15:22:26

novatago:
akueck:Ahh, pardonu, mi forgesis mencii, kial lau mi tiu sveda "hen" jam estas internacia: Char la plimulto de la lingvoj povas trafe redoni ghin nur per ghia svedlingva formo: "hen"; simile statas pri propraj nomoj de interalie landoj, urboj, riveroj k. s.
Mi havas pli bonan esplikon ol “internacia ĉar hipoteze ĉiu povas uzi ĝin en afrikaj vilaĝetoj”. Jen ĝi: Internacia ĉi-kuntekste signifas Svedion kaj via hejmo. Almenaŭ tio iel ĝustiĝas al vera signifo de internacia.
Supoze ke oni devas traduki en diversajn etnlingvojn (anglan, francan, germanan, hispanan, polan, indonezian, japanan, korean, vjetnaman, araban, turkan, chinan k. t. p.) kaj ankau en Esperanton - plej eble lauvorte - svedlingvan tekston, en kiu "hen" (sen citiloj) estas uzata kiel persona pronomo por transgenrulo; la traduko estu farata sendepende de tio, chu la respektiva tradukisto "kredas" en la ekzisto de transgenruloj au ne. Kiel la tradukisto traduku tian "hen"?

Sunjo (Mostra il profilo) 11 agosto 2014 15:54:14

akueck:
Supoze ke oni devas traduki en diversajn etnlingvojn (anglan, francan, germanan, hispanan, polan, indonezian, japanan, korean, vjetnaman, araban, turkan, chinan k. t. p.) kaj ankau en Esperanton - plej eble lauvorte - svedlingvan tekston, en kiu "hen" (sen citiloj) estas uzata kiel persona pronomo por transgenrulo; la traduko estu farata sendepende de tio, chu la respektiva tradukisto "kredas" en la ekzisto de transgenruloj au ne. Kiel la tradukisto traduku tian "hen"?
Eble per "ri" ? okulumo.gif
(kiel formo nova)
Kiu volas diskuti eterne povas fari tion kaj pri "hen" kaj pri "ri" kaj pri ĉiuj aliaj proponoj. Sed laŭ mia impreso "ri" estas tiurilate jam la plej ofte uzata vorto.

akueck (Mostra il profilo) 11 agosto 2014 18:35:08

Sunjo:

Chu ankau en lingvoj aliaj, ol Esperanto? Se jes, mi maltrafis tion chi.

En Esperanto "ri", kiel formo nova, postulas por normkonforma uzo internaciecon au oficialan aprobon. Ambau ne trafas.

Elturnigho kaj por Esperanto kaj por aliaj lingvoj povas esti tio, uzi "hen" kursive au en citiloj kaj klarigi ghian signifon per piednoto.

robbkvasnak (Mostra il profilo) 11 agosto 2014 18:59:15

Ĉu estis tie iu geiĉulo? Aŭ eble iĉulino? Aŭ iniĉulo? Aŭ iĉinulo?

Sunjo (Mostra il profilo) 11 agosto 2014 20:30:30

akueck:
Sunjo:
Eble per "ri" ? okulumo.gif
(kiel formo nova)
Kiu volas diskuti eterne povas fari tion kaj pri "hen" kaj pri "ri" kaj pri ĉiuj aliaj proponoj. Sed laŭ mia impreso "ri" estas tiurilate jam la plej ofte uzata vorto.
Chu ankau en lingvoj aliaj, ol Esperanto? Se jes, mi maltrafis tion chi.

En Esperanto "ri", kiel formo nova, postulas por normkonforma uzo internaciecon au oficialan aprobon. Ambau ne trafas.
Se mi ĝuste komprenis la klarigojn pri la fundamenta semaforo, oficiala aprobo okazas nur post kiam iu vorto jam estis uzita. Do nuntempe klare temas pri neoficiala uzo.

Al mi ne tre gravas, ĉu "hen" aŭ "ri" aŭ io alia. La lingva diskuto interesas min malpli ol la socia, kiun mi trovas des pli necesa ju pli kelkaj personoj asertas ke ĝi estas nenecesa okulumo.gif

morfran (Mostra il profilo) 11 agosto 2014 20:36:10

Sunjo:Eble per "ri" ? okulumo.gif
(kiel formo nova)
Kiu volas diskuti eterne povas fari tion kaj pri "hen" kaj pri "ri" kaj pri ĉiuj aliaj proponoj. Sed laŭ mia impreso "ri" estas tiurilate jam la plej ofte uzata vorto.
Mi ne scias, ĉu oni vere uzas ri, sed certe oni ĝin ofte proponas. Tamen ĝi ja havas grandan problemon: ĝi ne facile distingiĝas de la pseŭdo-sufikso ri-, do ri gardas ŝajnas parole rigardas.

Sed se oni volas eksperimenti pri hen, ri, aŭ io ajn alia, oni tion nur faru; demandi, kion opinias retforumo estas sugesti, ke Esperantio ne estas Kameloto, kio nur igas Lian Koleran Moŝton, Reĝo Novatago la 1-a, fariĝi sankt-afekta ŝprucigilo de galo.

Kaj memoru: multaj forumanoj — eĉ tiuj, kiuj malinstigas eksperimentadon pri neologismoj — mem iam eksperimentadis. Ĝi preskaŭ estas la rumspringa de Esperantio.

Torna all’inizio