Al la enhavo

Terni aŭ tusi?

de Oijos, 2014-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Oijos (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-08 19:29:46

Kio estas ilia malsamo? Aŭ ĉu (eble preskaŭ) samsencaĵoj?

morfran (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-08 19:43:09

Oijos:Kio estas ilia malsamo? Aŭ ĉu (eble preskaŭ) samsencaĵoj?
Mi ne regas la suoman, sed terni signifas aivastaa; tusi signifas yskä

Oijos (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-08 20:18:42

morfran:
Oijos:Kio estas ilia malsamo? Aŭ ĉu (eble preskaŭ) samsencaĵoj?
Mi ne regas la suoman, sed terni signifas aivastaa; tusi signifas yskä
tusi = yskiä kaj tuso = yskä

sed mi jam sciis tion kaj demandas, ĉar tio ne klarigas la aferon al mi.

Mi volas ricevi Esperanto-lingvajn eksplikojn. Per vortaro.net mi komprenetas, ke temas pri tre similaj sencoj.

morfran (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-08 20:33:46

Oijos:tusi = yskiä kaj tuso = yskä
Ah. Damnu vin, GoogleTranslate! ridego.gif

Oijos:Mi volas ricevi Esperanto-lingvajn eksplikojn. Per vortaro.net mi komprenetas, ke temas pri tre similaj sencoj.
Hmm. Oni ternas ĉefe tra la nazon, el kie oni eble samtempe elĵetas nazmukon; oni tusas nur tra la buŝon. La haroj de kato igas min terni; la fumo de cigaro igas min tusi.

Urho (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-08 21:17:29

Laŭ la rusa lingvo:
  • terni = чихать I несов (aivastella, aivastaa), чихнуть I однокр. (aivastaa)
  • tusi = кашлять I несов (yskiä, rykiä)
Al mi la distingo inter la vortoj estas klara en la rusa (kaj en la finna). Ĉu iu scipovas klarigi la vortojn en Esperanto?

Urho (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-08 21:31:32

morfran:
Oijos:tusi = yskiä kaj tuso = yskä
Ah. Damnu vin, GoogleTranslate! ridego.gif
Uzu prefere lernu!-vortaron. – Tamen, Google Translate estas utila servo, se oni rapide devas ricevi tradukon de teksto, ekz-e en la forumoj de lernu!. ridulo.gif

noelekim (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-09 02:33:56

Oijos:Kio estas ilia malsamo? Aŭ ĉu (eble preskaŭ) samsencaĵoj?
El Plena Ilustrita Vortaro

http://vortaro.net/#terni

*tern/i (ntr) Spasme k brue elspiri aeron per la nazo k la buŝo pro subita ekscito de la nazaj nervoj

terno. Ago de tiu, kiu ternas: ne ekzistas terno sen nazo Z (➞ fumo).

terniga. Tia, ke ĝi igas terni: terniga pulvoro.

http://vortaro.net/#tusi

*tus/i (ntr)
1 Subite, spasme k brue elspiri: ftizuloj multe tusas B.
2 Intence aŭdigi similan bruon por atentigi iun (☞ hm! 3).

tus(ad)o. Tia spasma brua elspiro: plej ofte tuso estas signo pri afekcio de la spiraj vojoj

antitusa Tia, ke ĝi retenas tuson: antitusa siropo.

Reen al la supro