본문으로

Terni aŭ tusi?

글쓴이: Oijos, 2014년 8월 8일

글: 7

언어: Esperanto

Oijos (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오후 7:29:46

Kio estas ilia malsamo? Aŭ ĉu (eble preskaŭ) samsencaĵoj?

morfran (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오후 7:43:09

Oijos:Kio estas ilia malsamo? Aŭ ĉu (eble preskaŭ) samsencaĵoj?
Mi ne regas la suoman, sed terni signifas aivastaa; tusi signifas yskä

Oijos (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오후 8:18:42

morfran:
Oijos:Kio estas ilia malsamo? Aŭ ĉu (eble preskaŭ) samsencaĵoj?
Mi ne regas la suoman, sed terni signifas aivastaa; tusi signifas yskä
tusi = yskiä kaj tuso = yskä

sed mi jam sciis tion kaj demandas, ĉar tio ne klarigas la aferon al mi.

Mi volas ricevi Esperanto-lingvajn eksplikojn. Per vortaro.net mi komprenetas, ke temas pri tre similaj sencoj.

morfran (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오후 8:33:46

Oijos:tusi = yskiä kaj tuso = yskä
Ah. Damnu vin, GoogleTranslate! ridego.gif

Oijos:Mi volas ricevi Esperanto-lingvajn eksplikojn. Per vortaro.net mi komprenetas, ke temas pri tre similaj sencoj.
Hmm. Oni ternas ĉefe tra la nazon, el kie oni eble samtempe elĵetas nazmukon; oni tusas nur tra la buŝon. La haroj de kato igas min terni; la fumo de cigaro igas min tusi.

Urho (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오후 9:17:29

Laŭ la rusa lingvo:
  • terni = чихать I несов (aivastella, aivastaa), чихнуть I однокр. (aivastaa)
  • tusi = кашлять I несов (yskiä, rykiä)
Al mi la distingo inter la vortoj estas klara en la rusa (kaj en la finna). Ĉu iu scipovas klarigi la vortojn en Esperanto?

Urho (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오후 9:31:32

morfran:
Oijos:tusi = yskiä kaj tuso = yskä
Ah. Damnu vin, GoogleTranslate! ridego.gif
Uzu prefere lernu!-vortaron. – Tamen, Google Translate estas utila servo, se oni rapide devas ricevi tradukon de teksto, ekz-e en la forumoj de lernu!. ridulo.gif

noelekim (프로필 보기) 2014년 8월 9일 오전 2:33:56

Oijos:Kio estas ilia malsamo? Aŭ ĉu (eble preskaŭ) samsencaĵoj?
El Plena Ilustrita Vortaro

http://vortaro.net/#terni

*tern/i (ntr) Spasme k brue elspiri aeron per la nazo k la buŝo pro subita ekscito de la nazaj nervoj

terno. Ago de tiu, kiu ternas: ne ekzistas terno sen nazo Z (➞ fumo).

terniga. Tia, ke ĝi igas terni: terniga pulvoro.

http://vortaro.net/#tusi

*tus/i (ntr)
1 Subite, spasme k brue elspiri: ftizuloj multe tusas B.
2 Intence aŭdigi similan bruon por atentigi iun (☞ hm! 3).

tus(ad)o. Tia spasma brua elspiro: plej ofte tuso estas signo pri afekcio de la spiraj vojoj

antitusa Tia, ke ĝi retenas tuson: antitusa siropo.

다시 위로