ورود به محتوا

Prefikso 'ek'

از parxium, 9 اوت 2014

پست‌ها: 10

زبان: Esperanto

parxium (نمایش مشخصات) 9 اوت 2014،‏ 21:16:25

Saluton!

Mi havas demandon pri prefikso 'ek', ĉu povas uzi nur kun verboj aŭ ankaŭ kun substantivoj? Ekzemple: 'Ekjulio', aŭ dovu paroli 'komenco de julio'?

Dankon!

fcovitor (نمایش مشخصات) 9 اوت 2014،‏ 22:05:22

Laŭ la PMEG, "ek" signifas 'komenco de ago' (I) aŭ 'subita ago' (II). Tial, tiu prefikso estu uzata nur ĉe agaj vortoj, ĉar ĝi ĉiam montras manieron de la ago. Ekzemple:

I
1) labori → eklabori = komenci labori;
2) kuri → ekkuri = komenci kuri;
3) sidi → eksidi = komenci sidi, ktp.

II
1) fulmi → ekfulmi = momente kaj subite fulmi;
2) brili → ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon;
3) bati → ekbati = fari unu subitan baton, ktp.

Ĝis revido!

tommjames (نمایش مشخصات) 9 اوت 2014،‏ 23:26:13

Eble estas pli bone diri ke ek- staras antaŭ agaj radikoj, ol vortoj. 'Ekbrilo' ekzemple estas tute bona.

fcovitor (نمایش مشخصات) 10 اوت 2014،‏ 0:06:07

Probable la derivado de la vortoj klarigos la kazon. Jen:

brilo> brili> ekbrili> ekbrilo

Iel, "ekbrilo" ne signifas 'subita brilo', sed 'la ago de ekbrili'.

hilex (نمایش مشخصات) 10 اوت 2014،‏ 0:13:31

parxium:Saluton!

Mi havas demandon pri prefikso 'ek', ĉu povas uzi nur kun verboj aŭ ankaŭ kun substantivoj? Ekzemple: 'Ekjulio', aŭ dovu paroli 'komenco de julio'?

Dankon!
Reguloj de nia lingvo ne baras la uzadon de substantivoj en rolo de ago konvertinte ilin en agecajn vortojn. Ekzemple, "julias" povas signifi ke estas daŭra procezo de fenomenoj kiuj ĉiam okazas en tiu tempo de la jaro. Tial kaj "ekjulio" kaj "ekjuliis" plenrajteblas, miaopinie.

Xitsa (نمایش مشخصات) 15 اوت 2014،‏ 8:54:35

Ankaŭ, ek- eblas kuniĝi kun alia prepozicio, por ekzemple, «ekde».

nornen (نمایش مشخصات) 18 اوت 2014،‏ 3:51:47

fcovitor:Probable la derivado de la vortoj klarigos la kazon. Jen:

brilo> brili> ekbrili> ekbrilo

Iel, "ekbrilo" ne signifas 'subita brilo', sed 'la ago de ekbrili'.
Almenaŭ laŭ la Akademio de Esperanto la ordo estus: bril'i > ek'bril'i > ek'bril'o.
BRIL/ ja baze estas i-vorteca radiko.
Tiel ankaŭ estas klare ka "ekbrilo" signifas "ago de ekbrili".

yugary (نمایش مشخصات) 7 سپتامبر 2014،‏ 12:12:31

fcovitor:Laŭ la PMEG, "ek" signifas 'komenco de ago' (I) aŭ 'subita ago' (II). Tial, tiu prefikso estu uzata nur ĉe agaj vortoj, ĉar ĝi ĉiam montras manieron de la ago. Ekzemple:

I
1) labori → eklabori = komenci labori;
2) kuri → ekkuri = komenci kuri;
3) sidi → eksidi = komenci sidi, ktp.

II
1) fulmi → ekfulmi = momente kaj subite fulmi;
2) brili → ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon;
3) bati → ekbati = fari unu subitan baton, ktp.

Ĝis revido!
"Komenci labori" kaj "eklabori", "komenci kuri" kaj "ekkuri", kaj tiel plu ne estas tute samsignifaj. Se vi scipovas la anglan, la diferenco similas al "begin to work" vs. "start a job," "begin to run," vs. "take off running," ktp. La nuancaj diferencoj estas gravaj. Ekzemple, se mi dirus "Ni iru", sen iu kunteksto oni ne povas scii kiam ni iru. Sed se mi dirus "Ni ekiru", estas klare ke ni iru jam nun.

amigueo (نمایش مشخصات) 20 اکتبر 2014،‏ 13:53:37

ekjulio ridulo.gif

ĉu MALEK?
malekjulio?
julifino?
finjulio?
eljulio?
plenjulio?

ĉu EKO DE JULIO? ĈESO DE JULIO?
ĉu JULIEKO?
ĉu JULIMALEKO?

julimezo? mezjulio? duonjulio? juliduono?

antaŭdankon

amigueo (نمایش مشخصات) 22 اکتبر 2014،‏ 16:13:19

"ek-sidi" estas praktika vorto,
preskaŭ same praktika ol "malek-sidi".
"ekdormi" vi devas ĉiutage, ankaŭ "malekdormi"

tamen, mia dubo estas:

dormiĝi =/= ekdormi

ĉu?

بازگشت به بالا