Al la enhavo

Plej bona metodo lerni Esperanton

de Alkanadi, 2014-septembro-18

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2014-septembro-18 08:34:27

Ekskludante Memrise kaj Lernu, kio estas la plej bona metodo lerni Esperanton.

ricardoolvera94 (Montri la profilon) 2014-septembro-18 13:33:48

Por mi, la plej bona metodo estas traduki kantoj el mia lingvo (hispana) al la Esperanto. (ne ĉiam sukcesas)
Ankaŭ mi tradukas kiam mi parolas kun mian familion kaj miajn amikojn (mense...)

Yakin (Montri la profilon) 2014-septembro-18 13:52:28

Mi pensas, ke unu el multaj bonaj metodoj por lerni la lingvon estas multe da skribado kaj legado esperante.
Ĉiutage legu, ĉiutage skribu ridulo.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-18 15:01:59

Mi uzis malnovan libron "Teach Yourself Esperanto". Oni uzis la ideon de tagĵurnalo kaj ĉiu gramitkero havis certan eron - aktivigis mian fantazion. Helpis ke mi loĝis en lernejo en franclingva parto de Svislando kaj mi tiam ne parolis la francan kaj mi devis komuniki pere de Esperanto kun miaj du kunĉambranoj, germano kaj italo, do mi devis tuj uzi Esperanton por ĉiutaga komunikado. Mia edzo lernis Esperanton pere de Mazi en Gondolando (en Youtube) - tre amuziga serio de desegnofilmoj por infanoj sed bonege farita.

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-septembro-18 18:40:40

Alkanadi:Ekskludante Memrise kaj Lernu, kio estas la plej bona metodo lerni Esperanton.
La plej bona metodo por lerni Esperanton estas la sama kiel (dank'al Horsto) tiu por lerni iun ajn alian lingvon, tio estas:

Aŭskulti, aŭskulti, aŭskulti senĉese la lingvon.
Ripeti, ripeti, ripeti laŭtvoĉe tion kion vi aŭskultos.
Respondi, respondi, respondi al demandoj (kiujn vi mem povos fari rilate la frazojn aŭskultatajn).
Estas, tute simple, afero de ripetado.

Forgesu lerni gramatikon aŭ regulojn. Infanoj ne bezonas ilin por paroli flue.

Amike.

horsto (Montri la profilon) 2014-septembro-19 00:52:09

antoniomoya:
La plej bona metodo por lerni Esperanton estas la sama ol tiu por lerni iun ajn alian lingvon, tio estas:

Aŭskulti, aŭskulti, aŭskulti senĉese la lingvon.
Ripeti, ripeti, ripeti laŭtvoĉe tion kion vi aŭskultos.
Respondi, respondi, respondi al demandoj (kiujn vi mem povos fari rilate la frazojn aŭskultatajn).
Estas, tute simple, afero de ripetado.

Forgesu lerni gramatikon aŭ regulojn. Infanoj ne bezonas ilin por paroli flue.

Amike.
Forgesi lerni gramatikon ne vere estas bona rekomendo, ĉar diri "estas la sama ol" kaŭzas dolorojn al la legantoj.

raydpratt (Montri la profilon) 2014-septembro-19 03:24:46

Mi ne scias. Mi estas tre nova en Esperanto, sed mi kredas, ke aŭskulti kaj repeti verajn dialogojn estas pli bona ol leganta. Pimsleur funcionas same kun otraj lingvoj.

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-septembro-19 11:27:16

horsto:Forgesi lerni gramatikon ne vere estas bona rekomendo, ĉar diri "estas la sama ol" kaŭzas dolorojn al la legantoj.
Eble vi tute pravas, ke mia frazo estas misfarita, kaj mi pardonpetas pro la doloroj kaŭzitaj al vi. Estis tute senintence.

Eble mi devis diri: "La plej bona metodo por lerni Esperanton estas la sama kiun vi povus uzi por lerni iun ajn alian lingvon", aŭ io simila. Fakte, mi ne scias kial "estas la sama ol tiu" ne bone funkcias. Kio pruvas ankoraŭfoje ke tiu-ĉi lingvo ne estas tiel facila kiel oni volas vendi ĝin al ni.

Koncerne miajn rekomendojn, mi legis ilin ie, kaj laŭ mia propra sperto mi opinias ke ili pravas. Sed antaŭ ol koni ilin, mi ankaŭ lernis esperantajn gramatikon kaj regulojn dum jaroj. (Por nenio, ŝajne).

Amike.

horsto (Montri la profilon) 2014-septembro-20 00:49:00

antoniomoya: Fakte, mi ne scias kial "estas la sama ol tiu" ne bone funkcias. Kio pruvas ankoraŭfoje ke tiu-ĉi lingvo ne estas tiel facila kiel oni volas vendi ĝin al ni.
Eble eĉ ne temas pri gramatiko. Eble sufiĉas lerni la plej bazajn vortojn:
"ol" signifas, ke io ne estas sama: pli granda ol ...
"kiel" signifas, ke io esta sama: estas la sama kiel ...
antoniomoya:Sed antaŭ ol koni ilin, mi ankaŭ lernis esperantajn gramatikon kaj regulojn dum jaroj. (Por nenio, ŝajne).
Vi certe ne lernis por nenio, via lasta mesaĝo ja tion pruvas. Mi nun miras kial vi antaŭe faris tian eraron. Ĉu eble temas pri problemo por hispanlingvanoj?

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-septembro-20 17:06:17

horsto:Eble eĉ ne temas pri gramatiko. Eble sufiĉas lerni la plej bazajn vortojn:
"ol" signifas, ke io ne estas sama: pli granda ol ...
"kiel" signifas, ke io esta sama: estas la sama kiel ...
Mi bone konas tiujn du vortojn, sed neniam pensis pri la nuanca signifo kiun vi mencias. Oni neniam enlitiĝas sens scii ion novan. ridulo.gif

horsto:Vi certe ne lernis por nenio, via lasta mesaĝo ja tion pruvas. Mi nun miras kial vi antaŭe faris tian eraron. Ĉu eble temas pri problemo por hispanlingvanoj?
Ne, amiko, temas pri problemo nur por antoniomoya (kiu hazarde estas krome hispanlingvano) ridulo.gif

Amike.

Reen al la supro