メッセージ: 11
言語: Esperanto
Alkanadi (プロフィールを表示) 2014年9月18日 8:34:27
ricardoolvera94 (プロフィールを表示) 2014年9月18日 13:33:48
Ankaŭ mi tradukas kiam mi parolas kun mian familion kaj miajn amikojn (mense...)
Yakin (プロフィールを表示) 2014年9月18日 13:52:28
Ĉiutage legu, ĉiutage skribu
robbkvasnak (プロフィールを表示) 2014年9月18日 15:01:59
antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年9月18日 18:40:40
Alkanadi:Ekskludante Memrise kaj Lernu, kio estas la plej bona metodo lerni Esperanton.La plej bona metodo por lerni Esperanton estas la sama kiel (dank'al Horsto) tiu por lerni iun ajn alian lingvon, tio estas:
Aŭskulti, aŭskulti, aŭskulti senĉese la lingvon.
Ripeti, ripeti, ripeti laŭtvoĉe tion kion vi aŭskultos.
Respondi, respondi, respondi al demandoj (kiujn vi mem povos fari rilate la frazojn aŭskultatajn).
Estas, tute simple, afero de ripetado.
Forgesu lerni gramatikon aŭ regulojn. Infanoj ne bezonas ilin por paroli flue.
Amike.
horsto (プロフィールを表示) 2014年9月19日 0:52:09
antoniomoya:Forgesi lerni gramatikon ne vere estas bona rekomendo, ĉar diri "estas la sama ol" kaŭzas dolorojn al la legantoj.
La plej bona metodo por lerni Esperanton estas la sama ol tiu por lerni iun ajn alian lingvon, tio estas:
Aŭskulti, aŭskulti, aŭskulti senĉese la lingvon.
Ripeti, ripeti, ripeti laŭtvoĉe tion kion vi aŭskultos.
Respondi, respondi, respondi al demandoj (kiujn vi mem povos fari rilate la frazojn aŭskultatajn).
Estas, tute simple, afero de ripetado.
Forgesu lerni gramatikon aŭ regulojn. Infanoj ne bezonas ilin por paroli flue.
Amike.
raydpratt (プロフィールを表示) 2014年9月19日 3:24:46
antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年9月19日 11:27:16
horsto:Forgesi lerni gramatikon ne vere estas bona rekomendo, ĉar diri "estas la sama ol" kaŭzas dolorojn al la legantoj.Eble vi tute pravas, ke mia frazo estas misfarita, kaj mi pardonpetas pro la doloroj kaŭzitaj al vi. Estis tute senintence.
Eble mi devis diri: "La plej bona metodo por lerni Esperanton estas la sama kiun vi povus uzi por lerni iun ajn alian lingvon", aŭ io simila. Fakte, mi ne scias kial "estas la sama ol tiu" ne bone funkcias. Kio pruvas ankoraŭfoje ke tiu-ĉi lingvo ne estas tiel facila kiel oni volas vendi ĝin al ni.
Koncerne miajn rekomendojn, mi legis ilin ie, kaj laŭ mia propra sperto mi opinias ke ili pravas. Sed antaŭ ol koni ilin, mi ankaŭ lernis esperantajn gramatikon kaj regulojn dum jaroj. (Por nenio, ŝajne).
Amike.
horsto (プロフィールを表示) 2014年9月20日 0:49:00
antoniomoya: Fakte, mi ne scias kial "estas la sama ol tiu" ne bone funkcias. Kio pruvas ankoraŭfoje ke tiu-ĉi lingvo ne estas tiel facila kiel oni volas vendi ĝin al ni.Eble eĉ ne temas pri gramatiko. Eble sufiĉas lerni la plej bazajn vortojn:
"ol" signifas, ke io ne estas sama: pli granda ol ...
"kiel" signifas, ke io esta sama: estas la sama kiel ...
antoniomoya:Sed antaŭ ol koni ilin, mi ankaŭ lernis esperantajn gramatikon kaj regulojn dum jaroj. (Por nenio, ŝajne).Vi certe ne lernis por nenio, via lasta mesaĝo ja tion pruvas. Mi nun miras kial vi antaŭe faris tian eraron. Ĉu eble temas pri problemo por hispanlingvanoj?
antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年9月20日 17:06:17
horsto:Eble eĉ ne temas pri gramatiko. Eble sufiĉas lerni la plej bazajn vortojn:Mi bone konas tiujn du vortojn, sed neniam pensis pri la nuanca signifo kiun vi mencias. Oni neniam enlitiĝas sens scii ion novan.
"ol" signifas, ke io ne estas sama: pli granda ol ...
"kiel" signifas, ke io esta sama: estas la sama kiel ...
horsto:Vi certe ne lernis por nenio, via lasta mesaĝo ja tion pruvas. Mi nun miras kial vi antaŭe faris tian eraron. Ĉu eble temas pri problemo por hispanlingvanoj?Ne, amiko, temas pri problemo nur por antoniomoya (kiu hazarde estas krome hispanlingvano)
Amike.