K vsebini

Plej bona metodo lerni Esperanton

od Alkanadi, 18. september 2014

Sporočila: 11

Jezik: Esperanto

Alkanadi (Prikaži profil) 18. september 2014 08:34:27

Ekskludante Memrise kaj Lernu, kio estas la plej bona metodo lerni Esperanton.

ricardoolvera94 (Prikaži profil) 18. september 2014 13:33:48

Por mi, la plej bona metodo estas traduki kantoj el mia lingvo (hispana) al la Esperanto. (ne ĉiam sukcesas)
Ankaŭ mi tradukas kiam mi parolas kun mian familion kaj miajn amikojn (mense...)

Yakin (Prikaži profil) 18. september 2014 13:52:28

Mi pensas, ke unu el multaj bonaj metodoj por lerni la lingvon estas multe da skribado kaj legado esperante.
Ĉiutage legu, ĉiutage skribu ridulo.gif

robbkvasnak (Prikaži profil) 18. september 2014 15:01:59

Mi uzis malnovan libron "Teach Yourself Esperanto". Oni uzis la ideon de tagĵurnalo kaj ĉiu gramitkero havis certan eron - aktivigis mian fantazion. Helpis ke mi loĝis en lernejo en franclingva parto de Svislando kaj mi tiam ne parolis la francan kaj mi devis komuniki pere de Esperanto kun miaj du kunĉambranoj, germano kaj italo, do mi devis tuj uzi Esperanton por ĉiutaga komunikado. Mia edzo lernis Esperanton pere de Mazi en Gondolando (en Youtube) - tre amuziga serio de desegnofilmoj por infanoj sed bonege farita.

antoniomoya (Prikaži profil) 18. september 2014 18:40:40

Alkanadi:Ekskludante Memrise kaj Lernu, kio estas la plej bona metodo lerni Esperanton.
La plej bona metodo por lerni Esperanton estas la sama kiel (dank'al Horsto) tiu por lerni iun ajn alian lingvon, tio estas:

Aŭskulti, aŭskulti, aŭskulti senĉese la lingvon.
Ripeti, ripeti, ripeti laŭtvoĉe tion kion vi aŭskultos.
Respondi, respondi, respondi al demandoj (kiujn vi mem povos fari rilate la frazojn aŭskultatajn).
Estas, tute simple, afero de ripetado.

Forgesu lerni gramatikon aŭ regulojn. Infanoj ne bezonas ilin por paroli flue.

Amike.

horsto (Prikaži profil) 19. september 2014 00:52:09

antoniomoya:
La plej bona metodo por lerni Esperanton estas la sama ol tiu por lerni iun ajn alian lingvon, tio estas:

Aŭskulti, aŭskulti, aŭskulti senĉese la lingvon.
Ripeti, ripeti, ripeti laŭtvoĉe tion kion vi aŭskultos.
Respondi, respondi, respondi al demandoj (kiujn vi mem povos fari rilate la frazojn aŭskultatajn).
Estas, tute simple, afero de ripetado.

Forgesu lerni gramatikon aŭ regulojn. Infanoj ne bezonas ilin por paroli flue.

Amike.
Forgesi lerni gramatikon ne vere estas bona rekomendo, ĉar diri "estas la sama ol" kaŭzas dolorojn al la legantoj.

raydpratt (Prikaži profil) 19. september 2014 03:24:46

Mi ne scias. Mi estas tre nova en Esperanto, sed mi kredas, ke aŭskulti kaj repeti verajn dialogojn estas pli bona ol leganta. Pimsleur funcionas same kun otraj lingvoj.

antoniomoya (Prikaži profil) 19. september 2014 11:27:16

horsto:Forgesi lerni gramatikon ne vere estas bona rekomendo, ĉar diri "estas la sama ol" kaŭzas dolorojn al la legantoj.
Eble vi tute pravas, ke mia frazo estas misfarita, kaj mi pardonpetas pro la doloroj kaŭzitaj al vi. Estis tute senintence.

Eble mi devis diri: "La plej bona metodo por lerni Esperanton estas la sama kiun vi povus uzi por lerni iun ajn alian lingvon", aŭ io simila. Fakte, mi ne scias kial "estas la sama ol tiu" ne bone funkcias. Kio pruvas ankoraŭfoje ke tiu-ĉi lingvo ne estas tiel facila kiel oni volas vendi ĝin al ni.

Koncerne miajn rekomendojn, mi legis ilin ie, kaj laŭ mia propra sperto mi opinias ke ili pravas. Sed antaŭ ol koni ilin, mi ankaŭ lernis esperantajn gramatikon kaj regulojn dum jaroj. (Por nenio, ŝajne).

Amike.

horsto (Prikaži profil) 20. september 2014 00:49:00

antoniomoya: Fakte, mi ne scias kial "estas la sama ol tiu" ne bone funkcias. Kio pruvas ankoraŭfoje ke tiu-ĉi lingvo ne estas tiel facila kiel oni volas vendi ĝin al ni.
Eble eĉ ne temas pri gramatiko. Eble sufiĉas lerni la plej bazajn vortojn:
"ol" signifas, ke io ne estas sama: pli granda ol ...
"kiel" signifas, ke io esta sama: estas la sama kiel ...
antoniomoya:Sed antaŭ ol koni ilin, mi ankaŭ lernis esperantajn gramatikon kaj regulojn dum jaroj. (Por nenio, ŝajne).
Vi certe ne lernis por nenio, via lasta mesaĝo ja tion pruvas. Mi nun miras kial vi antaŭe faris tian eraron. Ĉu eble temas pri problemo por hispanlingvanoj?

antoniomoya (Prikaži profil) 20. september 2014 17:06:17

horsto:Eble eĉ ne temas pri gramatiko. Eble sufiĉas lerni la plej bazajn vortojn:
"ol" signifas, ke io ne estas sama: pli granda ol ...
"kiel" signifas, ke io esta sama: estas la sama kiel ...
Mi bone konas tiujn du vortojn, sed neniam pensis pri la nuanca signifo kiun vi mencias. Oni neniam enlitiĝas sens scii ion novan. ridulo.gif

horsto:Vi certe ne lernis por nenio, via lasta mesaĝo ja tion pruvas. Mi nun miras kial vi antaŭe faris tian eraron. Ĉu eble temas pri problemo por hispanlingvanoj?
Ne, amiko, temas pri problemo nur por antoniomoya (kiu hazarde estas krome hispanlingvano) ridulo.gif

Amike.

Nazaj na začetek