メッセージ: 15
言語: Esperanto
sudanglo (プロフィールを表示) 2014年10月3日 9:39:16
eric_vandenburg (プロフィールを表示) 2014年10月5日 10:59:17
eric_vandenburg (プロフィールを表示) 2014年10月5日 11:03:08
sudanglo:Ĉu tiu estas speco de urĝisto? Ĉu ambulanca sukuristo?En miaj landoj: Kanado kaj Nov-Zelando, la paramediko estas faka sukuristo tia, kia estas la unua respondi (tipe ambulance aŭ helikoptere) al vivminacaj sankrizoj, ŝosekatastrofoj, ktp. kaj kiu celas vivsavi kaj transporti la viktimojn urĝejen. Ĉu tio ne samas ĉiulande?
( Hontinda detemiĝo: Mi bone scias ke vi estas *multege* pli sperta esperantisto ol mi, Sudanglo, kaj sendube mi nur pruvas mian stultecon, sed bonvolu permesi la demandon: ĉu paramediko eĉ estas vorto? Ne temas pri klareco - la senco de paramediko estas klara, almenaŭ por okcidentanoj. Sed ĝin nenie trovas mi. Plue, medik ne estas radiko, kaj para signifas aŭ 'du kune'-on, aŭ '2,4,6,8...'-on. Mi ne scias... al mi la vorto aspektas multe pli 'eŭropalingveca' ol esperanteca.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
eric_vandenburg (プロフィールを表示) 2014年10月5日 11:36:29
eric_vandenburg (プロフィールを表示) 2014年10月5日 11:58:37
Terurĉjo:plejverŝajne vi celis tion, kio en mia lando nomiĝas "rapida kaj urĝa (fakte - neprokrastebla) medicina helpo".Jes! Urĝa medicina helpo. La bildo kaj la priskribo de T'ĉjo fakte montras elegante ĉion pri la koncepto.
sed la vorto "paramedik" ne uziĝas. oni diras aŭ ekzemple "la rapida" aŭ "la neprokrastebla" aŭ "kuracisto de la rapida".
eric_vandenburg (プロフィールを表示) 2014年10月5日 12:11:59
Sunjo (プロフィールを表示) 2014年10月5日 12:39:01
En la germana mi serĉus la vorton "Paramedizin" kaj vikipedio prezentus al mi artikolon pri "Alternativmedizin", do pri alternativa ((ankoraŭ) ne de scienco akceptata) medicino. Evidente tute malsama signifo al sukuro.
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2014年10月5日 13:48:52
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
laŭ ruslingva vikipedio paramedic estas ambulanca sukuristo (la vorto, uzata precipe en Usono), kies taskoj estas ĝishospitala medicina helpo plejofte post akcidentoj kaj transportado de malsanuloj kaj vunditoj en hospitalon.
en rusujo la teamo de ambulanco konsistas el doktoro, unu-du sukuristoj (feldŝer) kaj ŝoforo.
Rugxdoma (プロフィールを表示) 2014年10月5日 15:28:29
Sunjo:Se mi ignorus la diskuton en la angla subforumo pri tiu vorto kaj vi ne aldonus "ambulanca sukuristo" mi kun certeco miskomprenus la demandon.Ankaŭ mi, svedo, miskomprenus la vorton "paramediko", se mi ne jam legis pri ĝi en la anglalingva subforumo. Mia lingvo certe havas iujn para-vortojn, sed ili ne helpis min kompreni ĉi tiun novan vorton. Ili estas tro disaj. Kelkaj indikas kontraŭecon: paraply = ombrelo, parasol = sunombrelo, parabellum, paradox, paraffin. La aliaj por mi klarigas nenion: paradis = paradizo, parallell = paralela, parabel = parabolo, parasit = parazito, paragraf = paragrafo, paralys = paralizo, parameter = parametro, paranoid = paranojo. Ankaŭ ekzistas en la kemia nomenklaturo la prefikso para-, transa loko en certa molekula ringo.
En la germana mi serĉus la vorton "Paramedizin" kaj vikipedio prezentus al mi artikolon pri "Alternativmedizin", do pri alternativa ((ankoraŭ) ne de scienco akceptata) medicino. Evidente tute malsama signifo al sukuro.
La solaj du, kiuj ŝajnis helpi min estis "parapsykologi" kaj "paranormal". Sed vere ili mishelpis min.