Kwa maudhui

Kion faras en via lando paramediko?

ya sudanglo, 3 Oktoba 2014

Ujumbe: 15

Lugha: Esperanto

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Oktoba 2014 9:39:16 asubuhi

Ĉu tiu estas speco de urĝisto? Ĉu ambulanca sukuristo?

eric_vandenburg (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2014 10:59:17 asubuhi

...

eric_vandenburg (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2014 11:03:08 asubuhi

sudanglo:Ĉu tiu estas speco de urĝisto? Ĉu ambulanca sukuristo?
En miaj landoj: Kanado kaj Nov-Zelando, la paramediko estas faka sukuristo tia, kia estas la unua respondi (tipe ambulance aŭ helikoptere) al vivminacaj sankrizoj, ŝosekatastrofoj, ktp. kaj kiu celas vivsavi kaj transporti la viktimojn urĝejen. Ĉu tio ne samas ĉiulande?

( Hontinda detemiĝo: Mi bone scias ke vi estas *multege* pli sperta esperantisto ol mi, Sudanglo, kaj sendube mi nur pruvas mian stultecon, sed bonvolu permesi la demandon: ĉu paramediko eĉ estas vorto? Ne temas pri klareco - la senco de paramediko estas klara, almenaŭ por okcidentanoj. Sed ĝin nenie trovas mi. Plue, medik ne estas radiko, kaj para signifas aŭ 'du kune'-on, aŭ '2,4,6,8...'-on. Mi ne scias... al mi la vorto aspektas multe pli 'eŭropalingveca' ol esperanteca. ridulo.gif )

eric_vandenburg (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2014 11:36:29 asubuhi

Dank' al Dio por la 'redakti' butono! Post ĉio, mi tajpis 'sukeristo' anstataŭ 'sukuristo'. Ne samas!

Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2014 11:39:24 asubuhi

plejverŝajne vi celis tion, kio en mia lando nomiĝas "rapida kaj urĝa (fakte - neprokrastebla) medicina helpo".
externalImage.png

sed la vorto "paramedik" ne uziĝas. oni diras aŭ ekzemple "la rapida" aŭ "la neprokrastebla" aŭ "kuracisto de la rapida".

eric_vandenburg (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2014 11:58:37 asubuhi

Terurĉjo:plejverŝajne vi celis tion, kio en mia lando nomiĝas "rapida kaj urĝa (fakte - neprokrastebla) medicina helpo".

sed la vorto "paramedik" ne uziĝas. oni diras aŭ ekzemple "la rapida" aŭ "la neprokrastebla" aŭ "kuracisto de la rapida".
Jes! Urĝa medicina helpo. La bildo kaj la priskribo de T'ĉjo fakte montras elegante ĉion pri la koncepto.

eric_vandenburg (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2014 12:11:59 alasiri

Sed kiel mi diras, kial vi demandas? Ĉu ambulancaj kuraculoj ne pli-malpli la samaj tutmonde?

Sunjo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2014 12:39:01 alasiri

Se mi ignorus la diskuton en la angla subforumo pri tiu vorto kaj vi ne aldonus "ambulanca sukuristo" mi kun certeco miskomprenus la demandon.
En la germana mi serĉus la vorton "Paramedizin" kaj vikipedio prezentus al mi artikolon pri "Alternativmedizin", do pri alternativa ((ankoraŭ) ne de scienco akceptata) medicino. Evidente tute malsama signifo al sukuro.

Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2014 1:48:52 alasiri

min ĉiam mirigis, ke ambulanco en la rusa lingvo ĝis nun nomiĝas "kaleŝo de rapida helpo"
externalImage.png

laŭ ruslingva vikipedio paramedic estas ambulanca sukuristo (la vorto, uzata precipe en Usono), kies taskoj estas ĝishospitala medicina helpo plejofte post akcidentoj kaj transportado de malsanuloj kaj vunditoj en hospitalon.

en rusujo la teamo de ambulanco konsistas el doktoro, unu-du sukuristoj (feldŝer) kaj ŝoforo.

Rugxdoma (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2014 3:28:29 alasiri

Sunjo:Se mi ignorus la diskuton en la angla subforumo pri tiu vorto kaj vi ne aldonus "ambulanca sukuristo" mi kun certeco miskomprenus la demandon.
En la germana mi serĉus la vorton "Paramedizin" kaj vikipedio prezentus al mi artikolon pri "Alternativmedizin", do pri alternativa ((ankoraŭ) ne de scienco akceptata) medicino. Evidente tute malsama signifo al sukuro.
Ankaŭ mi, svedo, miskomprenus la vorton "paramediko", se mi ne jam legis pri ĝi en la anglalingva subforumo. Mia lingvo certe havas iujn para-vortojn, sed ili ne helpis min kompreni ĉi tiun novan vorton. Ili estas tro disaj. Kelkaj indikas kontraŭecon: paraply = ombrelo, parasol = sunombrelo, parabellum, paradox, paraffin. La aliaj por mi klarigas nenion: paradis = paradizo, parallell = paralela, parabel = parabolo, parasit = parazito, paragraf = paragrafo, paralys = paralizo, parameter = parametro, paranoid = paranojo. Ankaŭ ekzistas en la kemia nomenklaturo la prefikso para-, transa loko en certa molekula ringo.
La solaj du, kiuj ŝajnis helpi min estis "parapsykologi" kaj "paranormal". Sed vere ili mishelpis min.

Kurudi juu