Přejít k obsahu

Ĉu meza H en Esperanto?

od uživatele m_v ze dne 13. října 2014

Příspěvky: 35

Jazyk: Esperanto

m_v (Ukázat profil) 13. října 2014 16:34:40

Saluton al ĉiuj,

mi estas iom scivola pri tio, ĉu ekzistas en iuj esperantaj vortoj la litero H meze de radikoj. Mi nur trovas vortojn, en kiuj la H troviĝas komence de radikoj, aŭ vortojn, kiuj estas estas kunmetitaj kaj nur tial havas H-on meze (kiel “poŝhorloĝo”, sed ĝi devenas de l’ radikoj “poŝ-horloĝ-”, kie la H estas radikkomenca).

Ĉu vi konas esperantajn radikojn kun H aliloke ol komence?

Bernadox (Ukázat profil) 13. října 2014 16:45:30

m_v:mi estas iom scivola pri tio, ĉu ekzistas en iuj esperantaj vortoj la litero H meze de radikoj. Mi nur trovas vortojn, en kiuj la H troviĝas komence de radikoj, aŭ vortojn, kiuj estas estas kunmetitaj kaj nur tial havas H-on meze (kiel “poŝhorloĝo”, sed ĝi devenas de l’ radikoj “poŝ-horloĝ-”, kie la H estas radikkomenca).

Ĉu vi konas esperantajn radikojn kun H aliloke ol komence?
Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK I) havas ĉe R 9:

"407 En UV troveblas mirh-o, evidente por distingo de mir-o. La neoficiala vorto budhismo estas uzata en la difino de lotuso (OA 8), vd. la ĉapitron „Kaŝitaj Vortoj en la Vortaro Oficiala“. Ĉar ankaŭ en tiu okazo –d kaj h- troviĝas en du silaboj (bud-his-m’o) lezo de R 9 ne ekzistas. Samo validas por la iom ofta liter-kombino „kh“ kiel en sik-h’o (ano de monoteisma religio en Hindio)."

akueck (Ukázat profil) 13. října 2014 16:50:15

m_v:Saluton al ĉiuj,

mi estas iom scivola pri tio, ĉu ekzistas en iuj esperantaj vortoj la litero H meze de radikoj.
kahel'o

m_v (Ukázat profil) 13. října 2014 17:01:55

Bernadox:Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK I) havas ĉe R 9:

"407 En UV troveblas mirh-o, evidente por distingo de mir-o. La neoficiala vorto budhismo estas uzata en la difino de lotuso (OA 8), vd. la ĉapitron „Kaŝitaj Vortoj en la Vortaro Oficiala“. Ĉar ankaŭ en tiu okazo –d kaj h- troviĝas en du silaboj (bud-his-m’o) lezo de R 9 ne ekzistas. Samo validas por la iom ofta liter-kombino „kh“ kiel en sik-h’o (ano de monoteisma religio en Hindio)."
akueck:kahel'o
Tre bone, dankon.

Simon_Gauvain (Ukázat profil) 14. října 2014 12:18:13

kohera
maharaĝo
bohemo
vehiklo

Saharo, Tehrano, Tahitio...

Bernadox (Ukázat profil) 14. října 2014 12:50:00

Simon_Gauvain:Tehrano
Laŭ mi tiu formo lezas R 9 de la Fundamenta Gramatiko kaj ne estas prononcebla. Prefere Te-he-ran/o (Ĉefurbo de Irano) aŭ eĉ Te-ra-n/o (sed homonimo de ter-an-o).

Simon_Gauvain (Ukázat profil) 14. října 2014 13:34:55

Mi ĵus legis tiun regulon kaj ĝi diras nur "Ĉiu vorto prononciĝas absolute kiel skribite." (se mi bone tradukis). Mi povas prononci ĉiujn literojn en "Tehrano", sufiĉas lasi flui la aeron inter 'e' kaj 'r' sen vibrigi la voĉkordojn. Ĉu vi ne povas tion fari ?

Krome, la reta PIV indikas :
Teh(e)ran/o. Ĉefurbo de Irano

Tion dirite, Tehrano kaj Teherano ambaŭ taŭgas al la demando de m_v.

Kirilo81 (Ukázat profil) 14. října 2014 14:23:09

menhiro

Mi povas senprobleme prononci Tehrano kun aŭdebla h.

Bernadox (Ukázat profil) 14. října 2014 14:42:55

Kirilo81:menhiro

Mi povas senprobleme prononci Tehrano kun aŭdebla h.
La diferenco al men-hir-o kaj la aliaj h-vortoj estas, ke mankas vokalo en Te-h-ran-o. R 9 tekstas:

9. Chaque mot se prononce absolument comme il est écrit.
9. Every word is to be read exactly as written, there are no silent letters.
9. Jedes Wort wird gelesen so wie es geschrieben steht.
9. Каждое слово читается такъ, какъ оно написано.
9. Każdy wyraz tak się czyta, jak się pisze.

Zamenhofa traduko de la Gramatikoj 1903 (eksterfundamenta interpret-helpo)
9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.

Tre dube, ĉu izolita -h- plenumas la kondiĉon de "ne estas neelparolataj literoj". La Ak. malkonsilis pro tio vortojn kiel Br-no (ĉeĥa urbo, germane Brünn). Laŭ mi prave. Nur-konsonantaj silaboj ekzistas nek en la Vortaro Oficiala, nek ĉe Z. Kriterio estas la averaĝa parolanto. Te-he-ra-no certe estas pli proksima al "ideala" Esperanto en la senco de la F-to. PIV 2005 (= ePIV 2012) bedaŭrinde tro ofte neglektas la demandojn pri Fundamenteco.

Pliajn detalojn vd. en BK I ĉe R 9.

Simon_Gauvain (Ukázat profil) 14. října 2014 15:34:04

Tre dube, ĉu izolita -h- plenumas la kondiĉon de "ne estas neelparolataj literoj".
Tiu aserto estas tre diskutebla. Oni ne povas ŝanĝi la regulojn ekde kiam kelkaj personoj havas malfacilaĵojn pri unu litero, precipe kiam tiuj malfacilaĵoj varias laŭ la gepatra lingvo de la parolanto.

Krome, bonvolu konsideri la jenajn kunmetaĵojn :

malhelpi
ekhavi
ĉefhejtilo
fiŝ/pord/vest - hoko

Ĉu ili konsekvence iĝus malĝustaj ?

Zpět na začátek