Ĉu meza H en Esperanto?
від m_v, 13 жовтня 2014 р.
Повідомлення: 33
Мова: Esperanto
m_v (Переглянути профіль) 13 жовтня 2014 р. 16:34:40
mi estas iom scivola pri tio, ĉu ekzistas en iuj esperantaj vortoj la litero H meze de radikoj. Mi nur trovas vortojn, en kiuj la H troviĝas komence de radikoj, aŭ vortojn, kiuj estas estas kunmetitaj kaj nur tial havas H-on meze (kiel “poŝhorloĝo”, sed ĝi devenas de l’ radikoj “poŝ-horloĝ-”, kie la H estas radikkomenca).
Ĉu vi konas esperantajn radikojn kun H aliloke ol komence?
Bernadox (Переглянути профіль) 13 жовтня 2014 р. 16:45:30
m_v:mi estas iom scivola pri tio, ĉu ekzistas en iuj esperantaj vortoj la litero H meze de radikoj. Mi nur trovas vortojn, en kiuj la H troviĝas komence de radikoj, aŭ vortojn, kiuj estas estas kunmetitaj kaj nur tial havas H-on meze (kiel “poŝhorloĝo”, sed ĝi devenas de l’ radikoj “poŝ-horloĝ-”, kie la H estas radikkomenca).Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK I) havas ĉe R 9:
Ĉu vi konas esperantajn radikojn kun H aliloke ol komence?
"407 En UV troveblas mirh-o, evidente por distingo de mir-o. La neoficiala vorto budhismo estas uzata en la difino de lotuso (OA 8), vd. la ĉapitron „Kaŝitaj Vortoj en la Vortaro Oficiala“. Ĉar ankaŭ en tiu okazo –d kaj h- troviĝas en du silaboj (bud-his-m’o) lezo de R 9 ne ekzistas. Samo validas por la iom ofta liter-kombino „kh“ kiel en sik-h’o (ano de monoteisma religio en Hindio)."
akueck (Переглянути профіль) 13 жовтня 2014 р. 16:50:15
m_v:Saluton al ĉiuj,kahel'o
mi estas iom scivola pri tio, ĉu ekzistas en iuj esperantaj vortoj la litero H meze de radikoj.
m_v (Переглянути профіль) 13 жовтня 2014 р. 17:01:55
Bernadox:Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK I) havas ĉe R 9:
"407 En UV troveblas mirh-o, evidente por distingo de mir-o. La neoficiala vorto budhismo estas uzata en la difino de lotuso (OA 8), vd. la ĉapitron „Kaŝitaj Vortoj en la Vortaro Oficiala“. Ĉar ankaŭ en tiu okazo –d kaj h- troviĝas en du silaboj (bud-his-m’o) lezo de R 9 ne ekzistas. Samo validas por la iom ofta liter-kombino „kh“ kiel en sik-h’o (ano de monoteisma religio en Hindio)."
akueck:kahel'oTre bone, dankon.
Simon_Gauvain (Переглянути профіль) 14 жовтня 2014 р. 12:18:13
maharaĝo
bohemo
vehiklo
Saharo, Tehrano, Tahitio...
Bernadox (Переглянути профіль) 14 жовтня 2014 р. 12:50:00
Simon_Gauvain:TehranoLaŭ mi tiu formo lezas R 9 de la Fundamenta Gramatiko kaj ne estas prononcebla. Prefere Te-he-ran/o (Ĉefurbo de Irano) aŭ eĉ Te-ra-n/o (sed homonimo de ter-an-o).
Simon_Gauvain (Переглянути профіль) 14 жовтня 2014 р. 13:34:55
Krome, la reta PIV indikas :
Teh(e)ran/o. Ĉefurbo de Irano
Tion dirite, Tehrano kaj Teherano ambaŭ taŭgas al la demando de m_v.
Kirilo81 (Переглянути профіль) 14 жовтня 2014 р. 14:23:09
Bernadox (Переглянути профіль) 14 жовтня 2014 р. 14:42:55
Kirilo81:menhiroLa diferenco al men-hir-o kaj la aliaj h-vortoj estas, ke mankas vokalo en Te-h-ran-o. R 9 tekstas:
Mi povas senprobleme prononci Tehrano kun aŭdebla h.
9. Chaque mot se prononce absolument comme il est écrit.
9. Every word is to be read exactly as written, there are no silent letters.
9. Jedes Wort wird gelesen so wie es geschrieben steht.
9. Каждое слово читается такъ, какъ оно написано.
9. Każdy wyraz tak się czyta, jak się pisze.
Zamenhofa traduko de la Gramatikoj 1903 (eksterfundamenta interpret-helpo)
9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.
Tre dube, ĉu izolita -h- plenumas la kondiĉon de "ne estas neelparolataj literoj". La Ak. malkonsilis pro tio vortojn kiel Br-no (ĉeĥa urbo, germane Brünn). Laŭ mi prave. Nur-konsonantaj silaboj ekzistas nek en la Vortaro Oficiala, nek ĉe Z. Kriterio estas la averaĝa parolanto. Te-he-ra-no certe estas pli proksima al "ideala" Esperanto en la senco de la F-to. PIV 2005 (= ePIV 2012) bedaŭrinde tro ofte neglektas la demandojn pri Fundamenteco.
Pliajn detalojn vd. en BK I ĉe R 9.
Simon_Gauvain (Переглянути профіль) 14 жовтня 2014 р. 15:34:04
Tre dube, ĉu izolita -h- plenumas la kondiĉon de "ne estas neelparolataj literoj".Tiu aserto estas tre diskutebla. Oni ne povas ŝanĝi la regulojn ekde kiam kelkaj personoj havas malfacilaĵojn pri unu litero, precipe kiam tiuj malfacilaĵoj varias laŭ la gepatra lingvo de la parolanto.
Krome, bonvolu konsideri la jenajn kunmetaĵojn :
malhelpi
ekhavi
ĉefhejtilo
fiŝ/pord/vest - hoko
Ĉu ili konsekvence iĝus malĝustaj ?