Ke daftar isi

ĉu ekzistas la vorto "jes kaj ne ambaŭe"?

dari marbuljon, 22 Oktober 2014

Pesan: 21

Bahasa: Esperanto

Rugxdoma (Tunjukkan profil) 23 Oktober 2014 21.53.03

marbuljon:En la sveda ekzistas vorto "nja", kiu signifas "nej och ja", aŭ "ne kaj jes".

Tiu ekzisteblas en la japana ankaŭ... eble en multaj lingvoj. Sed la angla diras nur "Well, yes and no" aŭ "Nu, jes kaj ne" kaj ne havas vorton.

Kiel diras oni ĝin en la esperanta? Estus pli bona se unuopa vorto.
Mi komprenas, ke via poemtraduko postulas, ke vi uzas la saman esprimon en multaj situacioj. Mi konas du svedaj dialektoj - laŭ unu oni diras "jo-nej", laŭ la alia oni dira "nej-jo". Esperante: jes-ne kaj ne-jes. Eble unu el tiuj funkcios. (La dialektoj estas tiuj de Ingå kaj Snappertuna en Finnlando.)

Aŭ faru kiel Novatago proponas. Diru "jes kaj ne". Aŭ "jes-kaj-ne".

La portugala havas "Pois-pois".

Christa627 (Tunjukkan profil) 15 November 2014 20.08.12

amigueo:se la problemo ĉuhavas solvon, ne maltrankviliĝu, zenu.
Ha, nun mi komprenas vian perspektivon, se ne vian parolon. Vi simple zenas tro multe! Tio klarigas ĉion!

ReVo:Zeno
Ĉindevena, ekde 1192 japana budaisma skolo favoranta personan, intuan sperton pli ol tradicion kaj raciemon, konata ankaŭ pro sobrisma influo al japanaj artoj.

[emfazo aldonita de mi]

GianniGO (Tunjukkan profil) 16 November 2014 09.31.34

Mi ne komprenas tiun problemon.
"Jes kaj ne" signifas: "mi respondi al vi jes de una vidpunkto kaj ne de alia vdpunkto".
Kompreneble, poste "jes kaj ne" oni devas klarigi kial jes kaj kial ne.
Ĉu mi eraras?

kook (Tunjukkan profil) 17 November 2014 09.59.07

Aŭ faru kiel Novatago proponas. Diru "jes kaj ne". Aŭ "jes-kaj-ne".

La portugala havas "Pois-pois".[/quote]::::

... kaj ni ja povas uzi:"kaj jes kaj ne"

novatago (Tunjukkan profil) 17 November 2014 10.09.51

kook:Aŭ faru kiel Novatago proponas. Diru "jes kaj ne". Aŭ "jes-kaj-ne".
Tiu estas la vera zena respondo. Tamen, oni devas kompreni tion, kio estas zeni, por zene konkludi.

Ĝis, Novatago.

EldanarLambetur (Tunjukkan profil) 17 November 2014 17.05.53

ĝenerale, se vi diras "yes and no..." vi penas esti iom amuza aŭ frivola. Do, kvankam "jes kaj ne" estas taŭga, anstataŭe vi povus uzi petoleme la vortfaradon de Esperanto:

"Nu... jes-ne."

novatago (Tunjukkan profil) 20 November 2014 14.40.27

amigueo:
amigueo:
analoge al "plimalpli", mi pensas ke "jes-ne" signifas alie ol " petole jes-kaj-ne"
jesne = ĉu

"mi demandas jesne pluvos ĉivespere, amon ajn"

jesne?
kaj ne kaj ne.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 20 November 2014 16.58.03

Ĉu zebro estas blanka?
- jes kaj ne
- Parte
- tio dependas...
- iusence...


Ĉu vi rezignis pri narkotaĵoj? (al iu, kiu neniam uzis ilin)
- vi ofendas min!
- ĉu vi primokas min!


Sed en tiaj nekunlaboraj kuntekstoj, ofte unu flanko havas la povon devigi la alian respondi per jes aŭ ne, ekskluzive... kaj elteni la konsekvencojn de lia respondo, eĉ se tio malplaĉas al li.

marbuljon (Tunjukkan profil) 26 November 2014 00.53.56

GianniGO:...Kompreneble, poste "jes kaj ne" oni devas klarigi kial jes kaj kial ne.
Ne, ne. Ne devas (aŭ necesas) ĉiam klarigi poste.

Sed mi opinias ke tiu estas nur kultura malsameco.

Terurĉjo:gejes
gene
Hahahhaha, «ambaŭsekse ne!»

bryku (Tunjukkan profil) 26 November 2014 10.41.00

amigueo:
amigueo:
analoge al "plimalpli", mi pensas ke "jes-ne" signifas alie ol " petole jes-kaj-ne"
jesne = ĉu

"mi demandas jesne pluvos ĉivespere, amon ajn"

jesne?
jesnee
nejese

sed tio signifas ion alia ol jes + ne

Pli bone estus:
jeskajnee
nekajjese

Kembali ke atas