ĉu ekzistas la vorto "jes kaj ne ambaŭe"?
marbuljon, 2014 m. spalis 22 d.
Žinutės: 21
Kalba: Esperanto
Rugxdoma (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 23 d. 21:53:03
marbuljon:En la sveda ekzistas vorto "nja", kiu signifas "nej och ja", aŭ "ne kaj jes".Mi komprenas, ke via poemtraduko postulas, ke vi uzas la saman esprimon en multaj situacioj. Mi konas du svedaj dialektoj - laŭ unu oni diras "jo-nej", laŭ la alia oni dira "nej-jo". Esperante: jes-ne kaj ne-jes. Eble unu el tiuj funkcios. (La dialektoj estas tiuj de Ingå kaj Snappertuna en Finnlando.)
Tiu ekzisteblas en la japana ankaŭ... eble en multaj lingvoj. Sed la angla diras nur "Well, yes and no" aŭ "Nu, jes kaj ne" kaj ne havas vorton.
Kiel diras oni ĝin en la esperanta? Estus pli bona se unuopa vorto.
Aŭ faru kiel Novatago proponas. Diru "jes kaj ne". Aŭ "jes-kaj-ne".
La portugala havas "Pois-pois".
Christa627 (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 15 d. 20:08:12
amigueo:se la problemo ĉuhavas solvon, ne maltrankviliĝu, zenu.Ha, nun mi komprenas vian perspektivon, se ne vian parolon. Vi simple zenas tro multe! Tio klarigas ĉion!
ReVo:Zeno
Ĉindevena, ekde 1192 japana budaisma skolo favoranta personan, intuan sperton pli ol tradicion kaj raciemon, konata ankaŭ pro sobrisma influo al japanaj artoj.
[emfazo aldonita de mi]
GianniGO (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 16 d. 09:31:34
"Jes kaj ne" signifas: "mi respondi al vi jes de una vidpunkto kaj ne de alia vdpunkto".
Kompreneble, poste "jes kaj ne" oni devas klarigi kial jes kaj kial ne.
Ĉu mi eraras?
kook (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 17 d. 09:59:07
La portugala havas "Pois-pois".[/quote]::::
... kaj ni ja povas uzi:"kaj jes kaj ne"
novatago (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 17 d. 10:09:51
kook:Aŭ faru kiel Novatago proponas. Diru "jes kaj ne". Aŭ "jes-kaj-ne".Tiu estas la vera zena respondo. Tamen, oni devas kompreni tion, kio estas zeni, por zene konkludi.
Ĝis, Novatago.
EldanarLambetur (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 17 d. 17:05:53
"Nu... jes-ne."
novatago (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 20 d. 14:40:27
amigueo:kaj ne kaj ne.amigueo:jesne = ĉu
analoge al "plimalpli", mi pensas ke "jes-ne" signifas alie ol " petole jes-kaj-ne"
"mi demandas jesne pluvos ĉivespere, amon ajn"
jesne?
Ĝis, Novatago.
Altebrilas (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 20 d. 16:58:03
- jes kaj ne
- Parte
- tio dependas...
- iusence...
Ĉu vi rezignis pri narkotaĵoj? (al iu, kiu neniam uzis ilin)
- vi ofendas min!
- ĉu vi primokas min!
Sed en tiaj nekunlaboraj kuntekstoj, ofte unu flanko havas la povon devigi la alian respondi per jes aŭ ne, ekskluzive... kaj elteni la konsekvencojn de lia respondo, eĉ se tio malplaĉas al li.
marbuljon (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 26 d. 00:53:56
GianniGO:...Kompreneble, poste "jes kaj ne" oni devas klarigi kial jes kaj kial ne.Ne, ne. Ne devas (aŭ necesas) ĉiam klarigi poste.
Sed mi opinias ke tiu estas nur kultura malsameco.
Terurĉjo:gejesHahahhaha, «ambaŭsekse ne!»
gene
bryku (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 26 d. 10:41:00
amigueo:jesneeamigueo:jesne = ĉu
analoge al "plimalpli", mi pensas ke "jes-ne" signifas alie ol " petole jes-kaj-ne"
"mi demandas jesne pluvos ĉivespere, amon ajn"
jesne?
nejese
sed tio signifas ion alia ol jes + ne
Pli bone estus:
jeskajnee
nekajjese