المشاركات: 87
لغة: Esperanto
akueck (عرض الملف الشخصي) 1 نوفمبر، 2014 2:59:47 م
sergejm:Oni povus senprobleme uzi "kiom charmajn florojn vi volas acheti?" en la signifo de "kiom da charmaj floroj vi volas acheti?", se la "tiom-kiom"-ismo ne estus tiel disvastighinta.akueck:Jen estas ekzemplo, kiam oni ne povas ne uzi 'da', tio ŝanĝas la sencon:sergejm:En la frua Esperanto oni foje ne uzis 'da' post 'kiom'Jen pria Zamenhofa lingva respondo de 1890:
"La formoj 'multe da laboro' kaj 'multa laboro' estas egale bonaj. Egale bonaj ankau estas la esprimoj 'mi konas tiom homojn' kaj 'mi konas tiom da homoj', sed ne bone estus diri 'mi konas tiom da homojn', char en la lasta esprimo la formo 'homoj' dependas ne de la vorto 'konas', sed de la prepozicio 'da', kiu ne postulas la akuzativon."
Kiom ĉarmajn florojn vi volas aĉeti?
Kiom da ĉarmaj floroj vi volas aĉeti?
Se oni nepre volas eviti "da", oni povas vortigi jene: "Kiom florojn charmajn vi volas acheti?"
sergejm (عرض الملف الشخصي) 1 نوفمبر، 2014 3:51:40 م
akueck:Oni povus senprobleme uzi "kiom charmajn florojn vi volas acheti?" en la signifo de "kiom da charmaj floroj vi volas acheti?", se la "tiom-kiom"-ismo ne estus tiel disvastighinta.Jes, pli precize estus diri 'Kiel ĉarmajn florojn vi volas aĉeti?'
Se oni nepre volas eviti "da", oni povas vortigi jene: "Kiom florojn charmajn vi volas acheti?"
Pli supre de via ligilo estas ekzemplo:
Ŝi tiom laboris, ke iĝis la ĉefo de la firmao.
Se ni ŝanĝos 'tiom' al 'tiel', la senco ŝanĝiĝos:
Ŝi tiel laboris, ke iĝis la ĉefo de la firmao.
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 3 نوفمبر، 2014 1:15:32 م
Mi flugis trans milionon da riveroj", .... miliono da ne markas lokon.Tamen miliono da riveroj havas certan spacan nuancon, dum 'multe da' estas kvanteca sen indiko de specifa distanco. Tio estas afero de opinio kaj ne estas jes/ne kontrolebla per mapo.
Sed ĉiukaze 'multen da' ne estas kutima esprimo.
Ĉu vi dirus mi flugis trans pli ol unu riveron aŭ pli ol unu rivero?
nornen (عرض الملف الشخصي) 3 نوفمبر، 2014 2:52:57 م
sudanglo:Mi kopius Z'on:Mi flugis trans milionon da riveroj", .... miliono da ne markas lokon.Tamen miliono da riveroj havas certan spacan nuancon, dum 'multe da' estas kvanteca sen indiko de specifa distanco. Tio estas afero de opinio kaj ne estas jes/ne kontrolebla per mapo.
Sed ĉiukaze 'multen da' ne estas kutima esprimo.
Ĉu vi dirus mi flugis trans pli ol unu riveron aŭ pli ol unu rivero?
Li estis ĉe mi pli ol tri horojn.(tempa akuzativo kaj ne loka, sed la afero estas la sama: post "ol" ja estas akuzativo, malsame post "da" [1])
Do: Mi flugis trans pli ol unu riveron
----
Alia Z'a ekzemplo kun objekta akuzativo:
Mi havas ne pli ol kviudek (sic!) spesmilojn----
[1] Kio estas evidenta, ĉar "da" estas prepozicio, kaj "ol" estas konjunkcio.
nornen (عرض الملف الشخصي) 3 نوفمبر، 2014 4:48:08 م
Kial ni diras "Mi iras Parizon." kaj "Mi iras domen.", kaj ne "Mi iras Parizen" kaj "Mi iras domon."?
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 4 نوفمبر، 2014 10:26:30 ص
nornen:Post ok paĝoj, almenaŭ por mi estas evidente, ke la postulata foresto de -n dependas de la vortspeco de "multe" kaj de nenio alia. Mi volus pliigi tiun konkludon, tamen antaŭe restas al mi unu demando:Mi iras Parizon = mi iras en Parizon (en kion)
Kial ni diras "Mi iras Parizon." kaj "Mi iras domen.", kaj ne "Mi iras Parizen" kaj "Mi iras domon."?
Mi iras domon = mi iras en domon (en kion)
Mi iras Parizen = mi iras al Parizo (en direkto, kien)
Mi iras domen = mi iras al domo (en direkto, kien)
nornen (عرض الملف الشخصي) 4 نوفمبر، 2014 1:42:09 م
Lakiro:Ĉu vi povus sciigi, kiuj bazoj aŭ indikoj pensigas al vi tion ĉi?nornen:Post ok paĝoj, almenaŭ por mi estas evidente, ke la postulata foresto de -n dependas de la vortspeco de "multe" kaj de nenio alia. Mi volus pliigi tiun konkludon, tamen antaŭe restas al mi unu demando:Mi iras Parizon = mi iras en Parizon (en kion)
Kial ni diras "Mi iras Parizon." kaj "Mi iras domen.", kaj ne "Mi iras Parizen" kaj "Mi iras domon."?
Mi iras domon = mi iras en domon (en kion)
Mi iras Parizen = mi iras al Parizo (en direkto, kien)
Mi iras domen = mi iras al domo (en direkto, kien)
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 4 نوفمبر، 2014 2:35:39 م
Li estis ĉe mi pli ol tri horojn.Sendube, Nornen, en tiaj kazoj, oni akuzativigas post pli ol.
Mi havas ne pli ol kvindek spesmilojn
Sed en la tuta Tekstaro mi ne trovis ekzemplon por indiki ĉu post prepozicio + pli + ol oni ankaŭ akuzativigas (por signali direktan signifon).
Tamen, la logiko de senambiguigo apogus 'flugi trans pli ol unu riveron'.
nornen (عرض الملف الشخصي) 4 نوفمبر، 2014 2:41:26 م
sudanglo:Vidu:Li estis ĉe mi pli ol tri horojn.Sendube, Nornen, en tiaj kazoj, oni akuzativigas post pli ol.
Mi havas ne pli ol kvindek spesmilojn
Sed en la tuta Tekstaro mi ne trovis ekzemplon por indiki ĉu post prepozicio + pli + ol oni ankaŭ akuzativigas (por signali direktan signifon).
Tamen, la logiko de senambiguigo apogus 'flugi trans pli ol unu riveron'.
tekstaro:Tiutempe kaj poste la libro estis tradukita en pli ol dudek lingvojn.
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 4 نوفمبر، 2014 4:09:27 م
nornen:Ĉu mia intuicio ne taŭgas?Lakiro:Ĉu vi povus sciigi, kiuj bazoj aŭ indikoj pensigas al vi tion ĉi?nornen:Post ok paĝoj, almenaŭ por mi estas evidente, ke la postulata foresto de -n dependas de la vortspeco de "multe" kaj de nenio alia. Mi volus pliigi tiun konkludon, tamen antaŭe restas al mi unu demando:Mi iras Parizon = mi iras en Parizon (en kion)
Kial ni diras "Mi iras Parizon." kaj "Mi iras domen.", kaj ne "Mi iras Parizen" kaj "Mi iras domon."?
Mi iras domon = mi iras en domon (en kion)
Mi iras Parizen = mi iras al Parizo (en direkto, kien)
Mi iras domen = mi iras al domo (en direkto, kien)
Legu pri la direkto
aliloke, eksterlande, aliflanke...