Tin nhắn: 87
Nội dung: Esperanto
nornen (Xem thông tin cá nhân) 00:59:07 Ngày 05 tháng 11 năm 2014
Terurĉjo:ni demandu nin, ĉu "multe da riveroj" estas kie aŭ tie, alivorte montras lokon? ne, multe da riveroj estas ne loko, sed kvanto aŭ nombro, respondas al la demando kiom, kaj sekve ne povas montri direkton.Mi ne komprenas kial "multe de riveroj" ne povas montri lokon, tamen "multo da riveroj" ja povas montri lokon.
montri lokon povas la esprimoj aŭ multo da riveroj aŭ multaj riveroj.
Ne estas "multe da riveroj" kaj "multo da riveroj" semantike la sama, kaj ili nur malsamas je eta gramatikaĵo?
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:07:40 Ngày 05 tháng 11 năm 2014
tekstaro skribis:Tre bone, Nornen.
Tiutempe kaj poste la libro estis tradukita en pli ol dudek lingvojn.
Kaj eĉ estas ankoraŭ unu kun 'en pli ol' + akuzativo
per kiu ili boras truon eĉ en pli ol unumetran glacion
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:34:39 Ngày 05 tháng 11 năm 2014
ni demandu nin, ĉu "multe da riveroj" estas kie aŭ tie, alivorte montras lokon? ne, multe da riveroj estas ne loko, sed kvanto aŭ nombro, respondas al la demando kiom, kaj sekve ne povas montri direkton.Sed Terurĉjo, laŭ via logiko oni devus diri 'Mi flugis trans tri riveroj', ĉar 3 riveroj respondas al la demando kiom.
Sed certe oni pli klare dirus 'Mi flugis trans tri riverojn' por eviti konfuzon kun ŝvebado super 3 riveroj.
Tamen mi konsentas ke multe da riveroj estas esence pli kvanteca ol specife lokeca.
Mi ankaŭ kulpis pri misargumentado - en la provo tiri konkludon el la geografia svageco de multe da. Ĉar 'pli ol unu' estas ankaŭ geografie ne-ekzakta. Sed oni kredeble dirus mi flugis trans pli ol unu riveron.
Mi kredas ke la argumento devas esti ke per aldono de 'n' al 'multe' oni traktas 'multe' kiel lokon - kio ĝi evidente ne estas. Tamen 'multe da io' ja povas okupi fizikan spacon.
nornen (Xem thông tin cá nhân) 18:23:20 Ngày 05 tháng 11 năm 2014
La kapo de frazo povas ricevi la finaĵon –en (alativo, adverba akuzativo, akuzativa adverbo), se la sama frazo kun la finaĵo –e povas montri lokon.
Alivorte: [X'en YP*] ekzistas, kiam kaj nur kiam [X'e YP*] povas montri lokon.
Tiu hipotezo malpermesas formojn kiel belen, granden, saĝen, kelken kaj multen, tamen permesas domen, hejmen kaj dekstren.
Bele ne povas esti interpretata kiel “en bela loko”, kaj sekve belen ne ekzistas.
Dome ja povas esti interpretata kiel “en domo”, kaj sekve domen ja ekzistas.
Dome ankaŭ povas esti interpretata kiel “je doma maniero”, sed tio tute ne gravas, ĉar sufiĉas ke la loka interpretado eblas.
Tiu hipotezo ankaŭ permesas “en multon da domoj”, ĉar ĝi tute ne tuŝas la finaĵon –on.
Du ekzemploj:
Malnova Testamento:ne estas eble dekliniĝi dekstren nek maldekstren de ĉio[maldekstre de [ĉio]]] povas montri lokon (fakte ĉiam montras ĝin).
Eblas diri “La birdoj nestas maldekstre de la rivero”.
Sekve eblas [maldekstren de [ĉio]]]
?La birdo flugis trans multen da riveroj.[multe da [riveroj]]] ne povas montri lokon.
Ne eblas diri “La birdoj nestas multe da riveroj” por diri “La birdoj nestas en/apud/ĉe multe da riveroj.”
Ia loka prepozicio necesas.
Ĉar ĝi ne povas montri lokon per si mem, ne eblas [multen da [riveroj]]], ĉu sole, ĉu malantaŭ prepozicio (ekz. trans).
akueck (Xem thông tin cá nhân) 17:36:37 Ngày 06 tháng 11 năm 2014
nornen:Mia hipotezo kaj klopodo aserti, kial ne eblas “multen”: ..Mi opinias vian klarigon trafa kaj konvinka.
akueck (Xem thông tin cá nhân) 19:12:06 Ngày 06 tháng 11 năm 2014
Terurĉjo:Char la e-finajho de "multe" estas fiksita je tio, marki kvanton, do: "Multe" ghis nun ne alprenis ian signifon de loko, kiel ekzemple "en multo", "che multo", "apud multo", ech ne almenau figure.nornen:[multe da [riveroj]]] ne povas montri lokon.Mi ne komprenas kial "multe de riveroj" ne povas montri lokon
Analogajho: Estas ja ankau tiel, ke ne sufiksa "ujo" ghis nun ne alprenis la signifojn "lando" kaj "vegetalo".
nornen (Xem thông tin cá nhân) 19:36:20 Ngày 06 tháng 11 năm 2014
Terurĉjo:Vi ja estas lerta leganto. Mi neniel diris ke "multo da rivero" povus montri lokon. Tion ĉi diris vi kaj ne mi:nornen:[multe da [riveroj]]] ne povas montri lokon.Mi ne komprenas kial "multe de riveroj" ne povas montri lokon, tamen "multo da riveroj" ja povas montri lokon.
Ne estas "multe da riveroj" kaj "multo da riveroj" semantike la sama, kaj ili nur malsamas je eta gramatikaĵo?
terurĉjo:montri lokon povas la esprimoj aŭ multo da riveroj aŭ multaj riveroj.Laŭ mia kompreno, nek "multe da riveroj" nek "multo da riveroj" nek "multaj riveroj" povas montri lokon.
Ne eblas diri:
-Kie nestas ili? =Multo da rivero.
-Kie nestas ili? =Multaj riveroj.
-Kie nestas ili? =Multe da rivero.
Mi hipotezumis, ke nur tiaj adverboj, kiuj povas esti uzataj kiel lokaj priskriboj, povas formi alativan formon je -en.
Ĝustas: -Kie nestas ili? =Dekstre. --> -Kien flugas ili? Dekstren.
Se adverbo ne povas esti loka, ĝi ne povas havi formon je -en.
Malĝustas: -Kie nestas ili? =*Multe. --> Kien flugas ili? =*Multen.
Se vi vidas kontraŭdiron en tiu ĉi aserto, bonvolu sciigi ĝin, ĉar tiuokaze necesus repensi kaj reformuli miajn skribaĵojn.
nornen (Xem thông tin cá nhân) 22:36:37 Ngày 06 tháng 11 năm 2014
Terurĉjo:Bone, se vi respondas la demandon "Kie loĝas vi?" per la respondo "Urbo.", evidente vi kaj mi parolas malsaman Esperanton. Mi respondus aŭ "Urbe." aŭ "En (la) urbo."nornen:Laŭ mia kompreno, nek "multe da riveroj" nek "multo da riveroj" nek "multaj riveroj" povas montri lokon.kie loĝas vi?
Ne eblas diri:
-Kie nestas ili? =Multo da rivero.
-Kie nestas ili? =Multaj riveroj.
-Kie nestas ili? =Multe da rivero.
urbo
urbo ne estas loko
Mi respondus tiel, ĉar miaopinie kaj "urbe" kaj "en (la) urbo" estas lokaj priskriboj, tamen "urbo" ne estas loka priskribo.
"Urbe" estas ankaŭ maniera priskribo kaj respondas la demandon "kiel?".
amigueo (Xem thông tin cá nhân) 20:04:34 Ngày 07 tháng 11 năm 2014
tekstaro:Tiutempe kaj poste la libro estis tradukita en pli ol dudek lingvojn.mi trovas ke ekzistas signifo kiu gramatike validigas frazon
"la libro estas tradukita en pli lingvojn"
ĉu vere?
jes, almenaŭ kiam oni subkomprenas "la libro estas tradukita en pli ol dudek lingvojn"
nornen (Xem thông tin cá nhân) 21:10:41 Ngày 07 tháng 11 năm 2014
amigueo:Laŭ mia scio, via propozicio estas tute sintakse ĝusta.tekstaro:Tiutempe kaj poste la libro estis tradukita en pli ol dudek lingvojn.mi trovas ke ekzistas signifo kiu gramatike validigas frazon
"la libro estas tradukita en pli lingvojn"
ĉu vere?
jes, almenaŭ kiam oni subkomprenas "la libro estas tradukita en pli ol dudek lingvojn"
La libro estas tradukita en neniun lingvon.
La libro estas tradukita en la Klingonan lingvon.
La libro estas tradukita en du lingvojn.
La libro estas tradukita en tri lingvojn.
La libro estas tradukita en pli (ol iu nombro antaŭe menciita) lingvojn.