前往目錄

"La birdo flugis trans multe(n?) da riveroj."

貼文者: akueck, 2014年10月24日

訊息: 87

語言: Esperanto

nornen (顯示個人資料) 2014年11月5日上午12:59:07

Terurĉjo:ni demandu nin, ĉu "multe da riveroj" estas kietie, alivorte montras lokon? ne, multe da riveroj estas ne loko, sed kvanto aŭ nombro, respondas al la demando kiom, kaj sekve ne povas montri direkton.
montri lokon povas la esprimoj aŭ multo da riveroj aŭ multaj riveroj.
Mi ne komprenas kial "multe de riveroj" ne povas montri lokon, tamen "multo da riveroj" ja povas montri lokon.
Ne estas "multe da riveroj" kaj "multo da riveroj" semantike la sama, kaj ili nur malsamas je eta gramatikaĵo?

sudanglo (顯示個人資料) 2014年11月5日上午11:07:40

tekstaro skribis:
Tiutempe kaj poste la libro estis tradukita en pli ol dudek lingvojn.
Tre bone, Nornen.

Kaj eĉ estas ankoraŭ unu kun 'en pli ol' + akuzativo

per kiu ili boras truon eĉ en pli ol unumetran glacion

sudanglo (顯示個人資料) 2014年11月5日上午11:34:39

ni demandu nin, ĉu "multe da riveroj" estas kie aŭ tie, alivorte montras lokon? ne, multe da riveroj estas ne loko, sed kvanto aŭ nombro, respondas al la demando kiom, kaj sekve ne povas montri direkton.
Sed Terurĉjo, laŭ via logiko oni devus diri 'Mi flugis trans tri riveroj', ĉar 3 riveroj respondas al la demando kiom.

Sed certe oni pli klare dirus 'Mi flugis trans tri riverojn' por eviti konfuzon kun ŝvebado super 3 riveroj.

Tamen mi konsentas ke multe da riveroj estas esence pli kvanteca ol specife lokeca.

Mi ankaŭ kulpis pri misargumentado - en la provo tiri konkludon el la geografia svageco de multe da. Ĉar 'pli ol unu' estas ankaŭ geografie ne-ekzakta. Sed oni kredeble dirus mi flugis trans pli ol unu riveron.

Mi kredas ke la argumento devas esti ke per aldono de 'n' al 'multe' oni traktas 'multe' kiel lokon - kio ĝi evidente ne estas. Tamen 'multe da io' ja povas okupi fizikan spacon.

nornen (顯示個人資料) 2014年11月5日下午6:23:20

Mia hipotezo kaj klopodo aserti, kial ne eblas “multen”:

La kapo de frazo povas ricevi la finaĵon –en (alativo, adverba akuzativo, akuzativa adverbo), se la sama frazo kun la finaĵo –e povas montri lokon.


Alivorte: [X'en YP*] ekzistas, kiam kaj nur kiam [X'e YP*] povas montri lokon.

Tiu hipotezo malpermesas formojn kiel belen, granden, saĝen, kelken kaj multen, tamen permesas domen, hejmen kaj dekstren.

Bele ne povas esti interpretata kiel “en bela loko”, kaj sekve belen ne ekzistas.
Dome ja povas esti interpretata kiel “en domo”, kaj sekve domen ja ekzistas.
Dome ankaŭ povas esti interpretata kiel “je doma maniero”, sed tio tute ne gravas, ĉar sufiĉas ke la loka interpretado eblas.

Tiu hipotezo ankaŭ permesas “en multon da domoj”, ĉar ĝi tute ne tuŝas la finaĵon –on.

Du ekzemploj:
Malnova Testamento:ne estas eble dekliniĝi dekstren nek maldekstren de ĉio
[maldekstre de [ĉio]]] povas montri lokon (fakte ĉiam montras ĝin).
Eblas diri “La birdoj nestas maldekstre de la rivero”.
Sekve eblas [maldekstren de [ĉio]]]
?La birdo flugis trans multen da riveroj.
[multe da [riveroj]]] ne povas montri lokon.
Ne eblas diri “La birdoj nestas multe da riveroj” por diri “La birdoj nestas en/apud/ĉe multe da riveroj.”
Ia loka prepozicio necesas.
Ĉar ĝi ne povas montri lokon per si mem, ne eblas [multen da [riveroj]]], ĉu sole, ĉu malantaŭ prepozicio (ekz. trans).

akueck (顯示個人資料) 2014年11月6日下午5:36:37

nornen:Mia hipotezo kaj klopodo aserti, kial ne eblas “multen”: ..
Mi opinias vian klarigon trafa kaj konvinka.

akueck (顯示個人資料) 2014年11月6日下午7:12:06

Terurĉjo:
nornen:[multe da [riveroj]]] ne povas montri lokon.
Mi ne komprenas kial "multe de riveroj" ne povas montri lokon
Char la e-finajho de "multe" estas fiksita je tio, marki kvanton, do: "Multe" ghis nun ne alprenis ian signifon de loko, kiel ekzemple "en multo", "che multo", "apud multo", ech ne almenau figure.

Analogajho: Estas ja ankau tiel, ke ne sufiksa "ujo" ghis nun ne alprenis la signifojn "lando" kaj "vegetalo".

nornen (顯示個人資料) 2014年11月6日下午7:36:20

Terurĉjo:
nornen:[multe da [riveroj]]] ne povas montri lokon.
Mi ne komprenas kial "multe de riveroj" ne povas montri lokon, tamen "multo da riveroj" ja povas montri lokon.
Ne estas "multe da riveroj" kaj "multo da riveroj" semantike la sama, kaj ili nur malsamas je eta gramatikaĵo?
Vi ja estas lerta leganto. Mi neniel diris ke "multo da rivero" povus montri lokon. Tion ĉi diris vi kaj ne mi:

terurĉjo:montri lokon povas la esprimoj aŭ multo da riveroj aŭ multaj riveroj.
Laŭ mia kompreno, nek "multe da riveroj" nek "multo da riveroj" nek "multaj riveroj" povas montri lokon.
Ne eblas diri:
-Kie nestas ili? =Multo da rivero.
-Kie nestas ili? =Multaj riveroj.
-Kie nestas ili? =Multe da rivero.

Mi hipotezumis, ke nur tiaj adverboj, kiuj povas esti uzataj kiel lokaj priskriboj, povas formi alativan formon je -en.

Ĝustas: -Kie nestas ili? =Dekstre. --> -Kien flugas ili? Dekstren.

Se adverbo ne povas esti loka, ĝi ne povas havi formon je -en.

Malĝustas: -Kie nestas ili? =*Multe. --> Kien flugas ili? =*Multen.

Se vi vidas kontraŭdiron en tiu ĉi aserto, bonvolu sciigi ĝin, ĉar tiuokaze necesus repensi kaj reformuli miajn skribaĵojn.

nornen (顯示個人資料) 2014年11月6日下午10:36:37

Terurĉjo:
nornen:Laŭ mia kompreno, nek "multe da riveroj" nek "multo da riveroj" nek "multaj riveroj" povas montri lokon.
Ne eblas diri:
-Kie nestas ili? =Multo da rivero.
-Kie nestas ili? =Multaj riveroj.
-Kie nestas ili? =Multe da rivero.
kie loĝas vi?
urbo
urbo ne estas loko
Bone, se vi respondas la demandon "Kie loĝas vi?" per la respondo "Urbo.", evidente vi kaj mi parolas malsaman Esperanton. Mi respondus aŭ "Urbe." aŭ "En (la) urbo."

Mi respondus tiel, ĉar miaopinie kaj "urbe" kaj "en (la) urbo" estas lokaj priskriboj, tamen "urbo" ne estas loka priskribo.

"Urbe" estas ankaŭ maniera priskribo kaj respondas la demandon "kiel?".

amigueo (顯示個人資料) 2014年11月7日下午8:04:34

tekstaro:Tiutempe kaj poste la libro estis tradukita en pli ol dudek lingvojn.
mi trovas ke ekzistas signifo kiu gramatike validigas frazon
"la libro estas tradukita en pli lingvojn"

ĉu vere?

jes, almenaŭ kiam oni subkomprenas "la libro estas tradukita en pli ol dudek lingvojn"

nornen (顯示個人資料) 2014年11月7日下午9:10:41

amigueo:
tekstaro:Tiutempe kaj poste la libro estis tradukita en pli ol dudek lingvojn.
mi trovas ke ekzistas signifo kiu gramatike validigas frazon
"la libro estas tradukita en pli lingvojn"

ĉu vere?

jes, almenaŭ kiam oni subkomprenas "la libro estas tradukita en pli ol dudek lingvojn"
Laŭ mia scio, via propozicio estas tute sintakse ĝusta.

La libro estas tradukita en neniun lingvon.
La libro estas tradukita en la Klingonan lingvon.
La libro estas tradukita en du lingvojn.
La libro estas tradukita en tri lingvojn.
La libro estas tradukita en pli (ol iu nombro antaŭe menciita) lingvojn.

回到上端