Wpisy: 11
Język: Esperanto
Cocio_16 (Pokaż profil) 27 października 2014, 05:37:10
Tiu mia unua mesaĝo esperante estas.
Mi ĵus lernis pri la perverba priskribo de objekto. Mi miras se en frazoj tiel "Mario farbas la domon bela" iu (mi...) povus rajte kompreni ke Mario estas bela kaj ŝi farbis la domon. Kial?
La sama demando en alia formo : Ĉu oni povas forigi adjektivon de ties ĉi substantivo?
Dankon.
(Ĉu mi malbonan malkompreneblan esperanton skribas? )
sergejm (Pokaż profil) 27 października 2014, 08:00:26
Se belas Mario, metu "bela" apud "Mario":
Mario bela farbas la domon.
Bela Mario farbas la domon.
"Ĉu oni povas forigi adjektivon de tiu ĉi substantivo?"
Cocio_16 (Pokaż profil) 27 października 2014, 13:45:31
amigueo (Pokaż profil) 27 października 2014, 15:34:57
"infano ekvidinte sian patrinon, brakumis ŝin ĝoja"
signifas ke "infano, ĝoja tuj post vido sian patrinon, brakumis ŝin"
sed ĉitemfadene mi trovas ke sergejm diris:
"Mario farbas la domon bela = Mario farbas la domon ĝis ĝi estu bela"
do, mi ŝatus defendi alian signifon por la unua frazo:
"infano ekvidinte sian patrinon, brakumis ŝin ĝoja = infano ekvidinte sian patrinon, brakumis ŝin ĝis ĝojigi ŝin"
(farbi --> beli) ==> (brakumi --> ĝoji)
Rugxdoma (Pokaż profil) 27 października 2014, 17:06:26
Cocio_16:Ĉu la adjektivo bezonas apudi la substantivon kiun ĝi priskribi?Jes. Almenaŭ plejeble proksime, tiel, ke neniu miskompreno eblos.
Rugxdoma (Pokaż profil) 27 października 2014, 18:15:52
Terurĉjo:verdire, mi ne komprenas, kial ĉiuj konstante elpensas tre strangajn, kurbajn, kriplajn esprimojn, frazojn, vortojn.Mi tute konsentas. Mi konsilas al ĉiuj, uzu plej eble simplan lingvon. Tio aplikas al komencantoj kaj aliaj. Se vi ne scias vorton, serĉu en la vortaro. Via inventita vorto povas esti nekomprenebla. Se vi volas diskuti strangajn gramatikaĵojn, diskutu ilin ne en fadeno de komencanto, kiu petas konsilon pri baza afero, sed en alia loko.
eĉ Zam postulis, ke la stilo de Esperanto estu plej eble simpla, klara kaj komprenebla.
ne, novicoj-entuziasmuloj eĉ konkuras, kiu el ili inventos la plej teruran kaj malsimplan propozicion.
Terurĉjo:estimata TS, kie vi trovis la frazon?POMEGO havas tiajn frazojn. Tio ne indikas, ke oni devas uzi ilin. Ili ne estas parto de la plej baza gramatiko.
... mario farbas la domon bela ...
amigueo (Pokaż profil) 28 października 2014, 14:23:46
Terurĉjo:...PMEG. [...]"vi farbas ruĝan la domo"??
Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.
klarige: vi disponas nur ruĝan farbon. elekteble: farbi aŭ la domon aŭ la aŭton. tuje, la najbaroj observas vin farbi ruĝan la domo.
Simon_Gauvain (Pokaż profil) 28 października 2014, 15:38:25
amigueo:"vi farbas ruĝan la domo"??Tio sensencas. Kio estas farbata? Se temas pri la domo, tiu vorto ricevu la markon de akuzativo.
amigueo:klarige: vi disponas nur ruĝan farbon. elekteble: farbi aŭ la domon aŭ la aŭton. tuje, la najbaroj observas vin farbi ruĝan la domo.Mi ne komprenas, eĉ helpe de viaj klarigoj.
nornen (Pokaż profil) 28 października 2014, 15:46:21
Terurĉjo:ha, mi trovis la frazon en PMEG.Tiu ĉi fenomeno estas Fundamenta:
Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. Ruĝa estas perverba priskribo de la domo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni povas ankaŭ diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.*)
nu, verŝajne, bertilo komprenas tion, kion li skribis, sed mi mem skribus: vi farbas la domon por fari ĝin ruĝa aŭ per ruĝa farbo aŭ vi ruĝigas la domon, farbante ĝin aŭ eĉ vi faras la domon ruĝa per farbado,
sed la frazo vi farbas la domon ruĝa ege ne plaĉas al mi.
Z:Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.Kaj anstataŭante "mi farbas ĝin ruĝa" per "mi farbas ĝin por fari ĝin ruĝa", vi uzas du fojojn ekzakte la saman konstruaĵon kaj gajnas nenion.
amigueo (Pokaż profil) 30 października 2014, 20:23:42
Simon_Gauvain:se vi nur disponas ruĝan farbon, vi farbos ruĝan ion, kaj la novaĵo en la frazo estas ke vi elektis la domon.
amigueo:klarige: vi disponas nur ruĝan farbon. elekteble: farbi aŭ la domon aŭ la aŭton. tuje, la najbaroj observas vin farbi ruĝan la domo.Mi ne komprenas, eĉ helpe de viaj klarigoj.
mi pensas ke tiu noveco aŭ vera informo povas esprimiĝi analoge de: "mi farbas la domon ruĝa", kie la informo estas "ruĝa".
tamen, mi dankus koni alternativan manieron emfazi la novan informon. ĉi kaze "la domo"