Till sidans innehåll

Ĉu oni povas forigi adjektivon de ties ĉi substantivo?

av Cocio_16, 27 oktober 2014

Meddelanden: 13

Språk: Esperanto

Cocio_16 (Visa profilen) 27 oktober 2014 05:37:10

Saluton,
Tiu mia unua mesaĝo esperante estas.

Mi ĵus lernis pri la perverba priskribo de objekto. Mi miras se en frazoj tiel "Mario farbas la domon bela" iu (mi...) povus rajte kompreni ke Mario estas bela kaj ŝi farbis la domon. Kial?

La sama demando en alia formo : Ĉu oni povas forigi adjektivon de ties ĉi substantivo?

Dankon.

(Ĉu mi malbonan malkompreneblan esperanton skribas? malgajo.gif )

sergejm (Visa profilen) 27 oktober 2014 08:00:26

Mario farbas la domon bela = Mario farbas la domon ĝis ĝi estu bela
Se belas Mario, metu "bela" apud "Mario":
Mario bela farbas la domon.
Bela Mario farbas la domon.

"Ĉu oni povas forigi adjektivon de tiu ĉi substantivo?"

Cocio_16 (Visa profilen) 27 oktober 2014 13:45:31

Ĉu la adjektivo bezonas apudi la substantivon kiun ĝi priskribi?

amigueo (Visa profilen) 27 oktober 2014 15:34:57

Terurĉjo en http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1... diris ke
"infano ekvidinte sian patrinon, brakumis ŝin ĝoja"
signifas ke "infano, ĝoja tuj post vido sian patrinon, brakumis ŝin"

sed ĉitemfadene mi trovas ke sergejm diris:
"Mario farbas la domon bela = Mario farbas la domon ĝis ĝi estu bela"

do, mi ŝatus defendi alian signifon por la unua frazo:

"infano ekvidinte sian patrinon, brakumis ŝin ĝoja = infano ekvidinte sian patrinon, brakumis ŝin ĝis ĝojigi ŝin"

(farbi --> beli) ==> (brakumi --> ĝoji)

Rugxdoma (Visa profilen) 27 oktober 2014 17:06:26

Cocio_16:Ĉu la adjektivo bezonas apudi la substantivon kiun ĝi priskribi?
Jes. Almenaŭ plejeble proksime, tiel, ke neniu miskompreno eblos.

Terurĉjo (Visa profilen) 27 oktober 2014 17:23:29

verdire, mi ne komprenas, kial ĉiuj konstante elpensas tre strangajn, kurbajn, kriplajn esprimojn, frazojn, vortojn.

eĉ Zam postulis, ke la stilo de Esperanto estu plej eble simpla, klara kaj komprenebla.

ne, novicoj-entuziasmuloj eĉ konkuras, kiu el ili inventos la plej teruran kaj malsimplan propozicion.

estimata TS, kie vi trovis la frazon?

mi komprenas:
bela mario farbas la domon
mario bele farbas la domon
mario farbas la belan domon
mario farbas la domon por ĝi (la domo) estu (fariĝu) bela
eĉ mario farbos la domon ĝis tiu momento, kiam la domo fariĝos bela

sed mario farbas la domon bela ne estas por mi komprenebla kaj ŝajnas erara kaj speciale kripligita.

Rugxdoma (Visa profilen) 27 oktober 2014 18:15:52

Terurĉjo:verdire, mi ne komprenas, kial ĉiuj konstante elpensas tre strangajn, kurbajn, kriplajn esprimojn, frazojn, vortojn.

eĉ Zam postulis, ke la stilo de Esperanto estu plej eble simpla, klara kaj komprenebla.

ne, novicoj-entuziasmuloj eĉ konkuras, kiu el ili inventos la plej teruran kaj malsimplan propozicion.
Mi tute konsentas. Mi konsilas al ĉiuj, uzu plej eble simplan lingvon. Tio aplikas al komencantoj kaj aliaj. Se vi ne scias vorton, serĉu en la vortaro. Via inventita vorto povas esti nekomprenebla. Se vi volas diskuti strangajn gramatikaĵojn, diskutu ilin ne en fadeno de komencanto, kiu petas konsilon pri baza afero, sed en alia loko.

Terurĉjo:estimata TS, kie vi trovis la frazon?
... mario farbas la domon bela ...
POMEGO havas tiajn frazojn. Tio ne indikas, ke oni devas uzi ilin. Ili ne estas parto de la plej baza gramatiko.

Terurĉjo (Visa profilen) 27 oktober 2014 18:46:52

ha, mi trovis la frazon en PMEG.

Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. Ruĝa estas perverba priskribo de la domo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni povas ankaŭ diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.*)

nu, verŝajne, bertilo komprenas tion, kion li skribis, sed mi mem skribus: vi farbas la domon por fari ĝin ruĝa aŭ per ruĝa farbo okulumo.gif aŭ vi ruĝigas la domon, farbante ĝin aŭ eĉ vi faras la domon ruĝa per farbado,
sed la frazo vi farbas la domon ruĝa ege ne plaĉas al mi.

amigueo (Visa profilen) 28 oktober 2014 14:23:46

Terurĉjo:...PMEG. [...]
Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.
"vi farbas ruĝan la domo"??
klarige: vi disponas nur ruĝan farbon. elekteble: farbi aŭ la domon aŭ la aŭton. tuje, la najbaroj observas vin farbi ruĝan la domo. ridulo.gif

Simon_Gauvain (Visa profilen) 28 oktober 2014 15:38:25

amigueo:"vi farbas ruĝan la domo"??
Tio sensencas. Kio estas farbata? Se temas pri la domo, tiu vorto ricevu la markon de akuzativo.

amigueo:klarige: vi disponas nur ruĝan farbon. elekteble: farbi aŭ la domon aŭ la aŭton. tuje, la najbaroj observas vin farbi ruĝan la domo. ridulo.gif
Mi ne komprenas, eĉ helpe de viaj klarigoj.

Tillbaka till toppen