Kwa maudhui

Ĉu oni povas forigi adjektivon de ties ĉi substantivo?

ya Cocio_16, 27 Oktoba 2014

Ujumbe: 11

Lugha: Esperanto

Cocio_16 (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2014 5:37:10 asubuhi

Saluton,
Tiu mia unua mesaĝo esperante estas.

Mi ĵus lernis pri la perverba priskribo de objekto. Mi miras se en frazoj tiel "Mario farbas la domon bela" iu (mi...) povus rajte kompreni ke Mario estas bela kaj ŝi farbis la domon. Kial?

La sama demando en alia formo : Ĉu oni povas forigi adjektivon de ties ĉi substantivo?

Dankon.

(Ĉu mi malbonan malkompreneblan esperanton skribas? malgajo.gif )

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2014 8:00:26 asubuhi

Mario farbas la domon bela = Mario farbas la domon ĝis ĝi estu bela
Se belas Mario, metu "bela" apud "Mario":
Mario bela farbas la domon.
Bela Mario farbas la domon.

"Ĉu oni povas forigi adjektivon de tiu ĉi substantivo?"

Cocio_16 (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2014 1:45:31 alasiri

Ĉu la adjektivo bezonas apudi la substantivon kiun ĝi priskribi?

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2014 3:34:57 alasiri

Terurĉjo en http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1... diris ke
"infano ekvidinte sian patrinon, brakumis ŝin ĝoja"
signifas ke "infano, ĝoja tuj post vido sian patrinon, brakumis ŝin"

sed ĉitemfadene mi trovas ke sergejm diris:
"Mario farbas la domon bela = Mario farbas la domon ĝis ĝi estu bela"

do, mi ŝatus defendi alian signifon por la unua frazo:

"infano ekvidinte sian patrinon, brakumis ŝin ĝoja = infano ekvidinte sian patrinon, brakumis ŝin ĝis ĝojigi ŝin"

(farbi --> beli) ==> (brakumi --> ĝoji)

Rugxdoma (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2014 5:06:26 alasiri

Cocio_16:Ĉu la adjektivo bezonas apudi la substantivon kiun ĝi priskribi?
Jes. Almenaŭ plejeble proksime, tiel, ke neniu miskompreno eblos.

Rugxdoma (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2014 6:15:52 alasiri

Terurĉjo:verdire, mi ne komprenas, kial ĉiuj konstante elpensas tre strangajn, kurbajn, kriplajn esprimojn, frazojn, vortojn.

eĉ Zam postulis, ke la stilo de Esperanto estu plej eble simpla, klara kaj komprenebla.

ne, novicoj-entuziasmuloj eĉ konkuras, kiu el ili inventos la plej teruran kaj malsimplan propozicion.
Mi tute konsentas. Mi konsilas al ĉiuj, uzu plej eble simplan lingvon. Tio aplikas al komencantoj kaj aliaj. Se vi ne scias vorton, serĉu en la vortaro. Via inventita vorto povas esti nekomprenebla. Se vi volas diskuti strangajn gramatikaĵojn, diskutu ilin ne en fadeno de komencanto, kiu petas konsilon pri baza afero, sed en alia loko.

Terurĉjo:estimata TS, kie vi trovis la frazon?
... mario farbas la domon bela ...
POMEGO havas tiajn frazojn. Tio ne indikas, ke oni devas uzi ilin. Ili ne estas parto de la plej baza gramatiko.

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2014 2:23:46 alasiri

Terurĉjo:...PMEG. [...]
Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.
"vi farbas ruĝan la domo"??
klarige: vi disponas nur ruĝan farbon. elekteble: farbi aŭ la domon aŭ la aŭton. tuje, la najbaroj observas vin farbi ruĝan la domo. ridulo.gif

Simon_Gauvain (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2014 3:38:25 alasiri

amigueo:"vi farbas ruĝan la domo"??
Tio sensencas. Kio estas farbata? Se temas pri la domo, tiu vorto ricevu la markon de akuzativo.

amigueo:klarige: vi disponas nur ruĝan farbon. elekteble: farbi aŭ la domon aŭ la aŭton. tuje, la najbaroj observas vin farbi ruĝan la domo. ridulo.gif
Mi ne komprenas, eĉ helpe de viaj klarigoj.

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2014 3:46:21 alasiri

Terurĉjo:ha, mi trovis la frazon en PMEG.

Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. Ruĝa estas perverba priskribo de la domo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni povas ankaŭ diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.*)

nu, verŝajne, bertilo komprenas tion, kion li skribis, sed mi mem skribus: vi farbas la domon por fari ĝin ruĝa aŭ per ruĝa farbo okulumo.gif aŭ vi ruĝigas la domon, farbante ĝin aŭ eĉ vi faras la domon ruĝa per farbado,
sed la frazo vi farbas la domon ruĝa ege ne plaĉas al mi.
Tiu ĉi fenomeno estas Fundamenta:

Z:Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.
Kaj anstataŭante "mi farbas ĝin ruĝa" per "mi farbas ĝin por fari ĝin ruĝa", vi uzas du fojojn ekzakte la saman konstruaĵon kaj gajnas nenion.

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Oktoba 2014 8:23:42 alasiri

Simon_Gauvain:
amigueo:klarige: vi disponas nur ruĝan farbon. elekteble: farbi aŭ la domon aŭ la aŭton. tuje, la najbaroj observas vin farbi ruĝan la domo. ridulo.gif
Mi ne komprenas, eĉ helpe de viaj klarigoj.
se vi nur disponas ruĝan farbon, vi farbos ruĝan ion, kaj la novaĵo en la frazo estas ke vi elektis la domon.
mi pensas ke tiu noveco aŭ vera informo povas esprimiĝi analoge de: "mi farbas la domon ruĝa", kie la informo estas "ruĝa".

tamen, mi dankus koni alternativan manieron emfazi la novan informon. ĉi kaze "la domo"

Kurudi juu