Към съдържанието

"I wish they had told me sooner."

от DuckFiasco, 02 ноември 2014

Съобщения: 32

Език: Esperanto

Terurĉjo (Покажи профила) 09 ноември 2014, 11:54:18

lastatempe mi opinias, ke esperantigon de anglaj novvortoj kaj frazoj pli konvenas diskuti en koncernaj lingvaj forumoj

amigueo (Покажи профила) 09 ноември 2014, 16:06:00

sudanglo:
akueck:
Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.
Sed la signifo de 'I wish they had told me' estas pli bedaŭro ol deziro.

'I wish I had more money', tamen, estas ja deziro
okej:
"regrete malfruon ilininformiti"

Terurĉjo (Покажи профила) 09 ноември 2014, 17:54:40

vi konstante miksas esperanton kaj la ĉukĉan

robbkvasnak (Покажи профила) 09 ноември 2014, 19:10:34

Mi tute samopnias kun Sudanglo. La angla frazo "I wish that" esprimas bedaŭron. "Mi bedaŭras ke ili ne tion diris al mi pli frue" - aŭ "Se nur ili diris tion al mi pli frue" vere estas tradukoj de la angla esprimo. Egalas iomete al la germana "Ach, wenn man es mir nur früher gesagt hätte" oder "Hätte man's mir nur früher gesagt!"
Nia Zamenhof ne tiom regis la anglan kaj ĝi certe ne estu modelo por bona Esperanto. La historio de la anglaj lingvoj estas tute alia ol tiu de Esperanto. La sociaj premoj en la anglalingvaj socioj ne similas al la kulturo de Esperanto. En la angla la esprimo "I wish" povas esti maniero por pardonpeti, t.e. por diri (en tiu-ĉi kazo) "Mi ne faris tion (ion) ĉar oni ne diris ion al mi pli frue - do bv. pardoni min - mi ja ne sciis.) Oni ofte diras "perdita en traduko" kaj lingvo ja estas kulturligita fenomeno. Sudanglo precize priskribas la aferon laŭ la profunda senco de la esprimo.

Kirilo81 (Покажи профила) 09 ноември 2014, 20:28:19

amigueo:"regrete malfruon ilininformiti"
Kial tiom analize? Nur informintuilimindezirbedaŭrasmi estas sufiĉe konciza kaj klara.

akueck (Покажи профила) 10 ноември 2014, 04:28:58

sudanglo:
akueck:
Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.
Sed la signifo de 'I wish they had told me' estas pli bedaŭro ol deziro.

'I wish I had more money', tamen, estas ja deziro
Kaj kiel vi anglen tradukas:
"Mi deziras, ke ili estu dirintaj tion al mi tamen pli frue."?

amigueo (Покажи профила) 10 ноември 2014, 16:05:11

Kirilo81:
amigueo:"regrete malfruon ilininformiti"
Kial tiom analize? Nur informintuilimindezirbedaŭrasmi estas sufiĉe konciza kaj klara.
"regret-e mal-fru-o-n ili-n-inform-it-i" estas laŭgramatika kaj ĝustsignifa frazo, eble tro analiza do nekamaleona al anglalingvo, tamen la frazo estas en konciza indiĝenema esperanto.
eĉ ne tro analiza, ĉar en ĉiu vorto nur aperas unu leksika radiko, la aliaj partetoj estas gramatikaj.

via ekzemplo "informintuilimindezirbedaŭrasmi" ŝajnas pli satirema ol konstruema (eble mi mistaksas, pardonu), sed mi komprenas ke troigi tendencon estas facila metodo moki do misargumenti.
"ilian informmalfruon bedaŭras mi" aŭ
"mi bedaŭras ilininformiti malfrue" aŭ
"mi bedaŭras malfruon informiti ilin" aŭ
"mi bedaŭras malfruon de ilia informo" aŭ
"mi bedaŭras ilin ne antaŭe informinti" aŭ...

"(se) ilininformute antaŭe!"

Terurĉjo (Покажи профила) 10 ноември 2014, 21:07:07

amigueo:"regret-e mal-fru-o-n ili-n-inform-it-i" estas laŭgramatika kaj ĝustsignifa frazo, eble tro analiza do nekamaleona al anglalingvo, tamen la frazo estas en konciza indiĝenema esperanto.
eĉ ne tro analiza, ĉar en ĉiu vorto nur aperas unu leksika radiko, la aliaj partetoj estas gramatikaj.
la vorto 'regret' en esperanto ne ekzistas. do, 'bedaŭr-'.
'-it-' estas sufikso de participoj kaj adverbaj participoj, sed ne verboj. verbo informiti ne ekzistas kaj estas sensenca.
oni neniam forgesu, ke la Fundamento konsistas el 4 partoj:
Antaŭparolo
Gramatiko
Ekzercaro
Universala Vortaro,
sed ne el nur 16 reguloj.
laŭ mi la ĉefa kaj la plej grava parto de la Fundamento estas ekzercaro, pri kiu nuntempaj lernolibroj, kursoj kaj instruistoj bedaŭrinde plene forgesis.
en ekzercaro oni ne trovas eĉ solan ekzemplon, kiam iu pronomo estas parto de vortkunmetaĵo. en esperanto personaj pronomoj ĉiam uziĝas aparte.

viaj lingvaj testoj aŭ eksperimentoj ne havas ion komunan kun 'indiĝena' esperanto.

amigueo (Покажи профила) 12 ноември 2014, 14:54:40

Terurĉjo:
'bedaŭr' anstataŭ 'regret'.
OKEJ
Terurĉjo:
verbo informiti ne ekzistas kaj estas sensenca.
SED interesito, interesiti, plaĉito, plaĉiti?

Terurĉjo:
en ekzercaro [de la Fundamento] oni ne trovas eĉ solan ekzemplon, kiam iu pronomo estas parto de vortkunmetaĵo. en esperanto personaj pronomoj ĉiam uziĝas aparte.
escepte de "sin" en "sinteno", "sindono" ktp.
Terurĉjo:
viaj lingvaj testoj aŭ eksperimentoj ne havas ion komunan kun 'indiĝena' esperanto.
konsentite! tial mi skribis "indiĝenema", mi komprenas ke mi ne verkas en "indiĝena" esperanto, kaj ke miaj spertoj en eo ne sufiĉas por koni eon indiĝena, se tio ekzistas.

akueck (Покажи профила) 12 ноември 2014, 19:47:36

akueck:
sudanglo:
akueck:
Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.
Sed la signifo de 'I wish they had told me' estas pli bedaŭro ol deziro.

'I wish I had more money', tamen, estas ja deziro
Kaj kiel vi anglen tradukas:
"Mi deziras, ke ili estu dirintaj tion al mi tamen pli frue."?
Char ne venis respondo, jen mia tradukpropono:

"I wish they had told me that, however, earlier."

Обратно нагоре