Al la enhavo

"I wish they had told me sooner."

de DuckFiasco, 2014-novembro-02

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2014-novembro-05 15:01:36

sudanglo:Preskaŭ centprocente oni trovas la verbon en u-formo post 'deziri ke' en la Tekstaro.
Chu ankau por tiaj okazoj, en kiuj la dezirata afero ne plenumighis en la pasinteco, kiel ekzemple okaze de "I wish they had told me sooner."?

Au chu nur por tiaj okazoj, en kiuj la afero estas dezirata por la estanteco kaj/au estonteco?

akueck (Montri la profilon) 2014-novembro-05 16:02:30

DuckFiasco:Kiel vi tradukus tion?

Mi deziras, ke ili estu dirinta al mi tion pli frue.
Mi dezirus, ke ili diru al mi tion pli frue.
Mi sopiras... ?

Mi preferus eviti "esti -nta" formon, se eble.
Mi rekonsideris vian demandon kaj nun venas al jena respondo modifita kompare kun mia antaua:

"Mi deziras, ke ili estu dirintaj tion al mi tamen pli frue."

Klarigo:

1) "Mi deziras", char temas pri reala deziro.
2) "estu", char temas pri io, kio estu (ne: estus) efektivighinta.
3) "dirintaj", char sufiche frua dirinteco estas dezirata. Evito de la "-int'"-formo efikas, ke tiu ideo ne estas sufiche klare komunikata.
4) "tamen" estas oportuna, char ghi chi-kuntekste komunikas, ke el la dezirata sufiche frua dirinteco efektive farighis tro malfrua dirinteco.

akueck (Montri la profilon) 2014-novembro-08 14:19:37

Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.

Terurĉjo:mi deziras, ke ili diru al mi plej baldaŭ
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke en unu okazo la dirinteco de ili estis tro malfrua.

Por malneglekti tiujn chi informojn, mia propono restas, kiel prezentita kaj klarigita en mia chi-temfadena kontribuajho de 2014-11-05 17:02:30:

"Mi deziras, ke ili estu dirintaj tion al mi tamen pli frue."

amigueo (Montri la profilon) 2014-novembro-08 18:26:26

"plifruuntu ilininformiteco"
=
"mi ŝatus ke ili estus informintaj al mi antaŭe"

(ĉu eblas plikoncizo kun samkompleto?)

amigueo (Montri la profilon) 2014-novembro-08 18:27:47

eĉ pli koncize:
"plifruuntu ilininformiti"

sudanglo (Montri la profilon) 2014-novembro-09 11:44:05

akueck:
Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.
Sed la signifo de 'I wish they had told me' estas pli bedaŭro ol deziro.

'I wish I had more money', tamen, estas ja deziro

amigueo (Montri la profilon) 2014-novembro-09 16:06:00

sudanglo:
akueck:
Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.
Sed la signifo de 'I wish they had told me' estas pli bedaŭro ol deziro.

'I wish I had more money', tamen, estas ja deziro
okej:
"regrete malfruon ilininformiti"

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-novembro-09 19:10:34

Mi tute samopnias kun Sudanglo. La angla frazo "I wish that" esprimas bedaŭron. "Mi bedaŭras ke ili ne tion diris al mi pli frue" - aŭ "Se nur ili diris tion al mi pli frue" vere estas tradukoj de la angla esprimo. Egalas iomete al la germana "Ach, wenn man es mir nur früher gesagt hätte" oder "Hätte man's mir nur früher gesagt!"
Nia Zamenhof ne tiom regis la anglan kaj ĝi certe ne estu modelo por bona Esperanto. La historio de la anglaj lingvoj estas tute alia ol tiu de Esperanto. La sociaj premoj en la anglalingvaj socioj ne similas al la kulturo de Esperanto. En la angla la esprimo "I wish" povas esti maniero por pardonpeti, t.e. por diri (en tiu-ĉi kazo) "Mi ne faris tion (ion) ĉar oni ne diris ion al mi pli frue - do bv. pardoni min - mi ja ne sciis.) Oni ofte diras "perdita en traduko" kaj lingvo ja estas kulturligita fenomeno. Sudanglo precize priskribas la aferon laŭ la profunda senco de la esprimo.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-novembro-09 20:28:19

amigueo:"regrete malfruon ilininformiti"
Kial tiom analize? Nur informintuilimindezirbedaŭrasmi estas sufiĉe konciza kaj klara.

akueck (Montri la profilon) 2014-novembro-10 04:28:58

sudanglo:
akueck:
Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.
Sed la signifo de 'I wish they had told me' estas pli bedaŭro ol deziro.

'I wish I had more money', tamen, estas ja deziro
Kaj kiel vi anglen tradukas:
"Mi deziras, ke ili estu dirintaj tion al mi tamen pli frue."?

Reen al la supro