Sadržaj

"I wish they had told me sooner."

od DuckFiasco, 2. studenoga 2014.

Poruke: 24

Jezik: Esperanto

akueck (Prikaz profila) 5. studenoga 2014. 15:01:36

sudanglo:Preskaŭ centprocente oni trovas la verbon en u-formo post 'deziri ke' en la Tekstaro.
Chu ankau por tiaj okazoj, en kiuj la dezirata afero ne plenumighis en la pasinteco, kiel ekzemple okaze de "I wish they had told me sooner."?

Au chu nur por tiaj okazoj, en kiuj la afero estas dezirata por la estanteco kaj/au estonteco?

akueck (Prikaz profila) 5. studenoga 2014. 16:02:30

DuckFiasco:Kiel vi tradukus tion?

Mi deziras, ke ili estu dirinta al mi tion pli frue.
Mi dezirus, ke ili diru al mi tion pli frue.
Mi sopiras... ?

Mi preferus eviti "esti -nta" formon, se eble.
Mi rekonsideris vian demandon kaj nun venas al jena respondo modifita kompare kun mia antaua:

"Mi deziras, ke ili estu dirintaj tion al mi tamen pli frue."

Klarigo:

1) "Mi deziras", char temas pri reala deziro.
2) "estu", char temas pri io, kio estu (ne: estus) efektivighinta.
3) "dirintaj", char sufiche frua dirinteco estas dezirata. Evito de la "-int'"-formo efikas, ke tiu ideo ne estas sufiche klare komunikata.
4) "tamen" estas oportuna, char ghi chi-kuntekste komunikas, ke el la dezirata sufiche frua dirinteco efektive farighis tro malfrua dirinteco.

akueck (Prikaz profila) 8. studenoga 2014. 14:19:37

Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.

Terurĉjo:mi deziras, ke ili diru al mi plej baldaŭ
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke en unu okazo la dirinteco de ili estis tro malfrua.

Por malneglekti tiujn chi informojn, mia propono restas, kiel prezentita kaj klarigita en mia chi-temfadena kontribuajho de 2014-11-05 17:02:30:

"Mi deziras, ke ili estu dirintaj tion al mi tamen pli frue."

amigueo (Prikaz profila) 8. studenoga 2014. 18:26:26

"plifruuntu ilininformiteco"
=
"mi ŝatus ke ili estus informintaj al mi antaŭe"

(ĉu eblas plikoncizo kun samkompleto?)

amigueo (Prikaz profila) 8. studenoga 2014. 18:27:47

eĉ pli koncize:
"plifruuntu ilininformiti"

sudanglo (Prikaz profila) 9. studenoga 2014. 11:44:05

akueck:
Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.
Sed la signifo de 'I wish they had told me' estas pli bedaŭro ol deziro.

'I wish I had more money', tamen, estas ja deziro

amigueo (Prikaz profila) 9. studenoga 2014. 16:06:00

sudanglo:
akueck:
Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.
Sed la signifo de 'I wish they had told me' estas pli bedaŭro ol deziro.

'I wish I had more money', tamen, estas ja deziro
okej:
"regrete malfruon ilininformiti"

robbkvasnak (Prikaz profila) 9. studenoga 2014. 19:10:34

Mi tute samopnias kun Sudanglo. La angla frazo "I wish that" esprimas bedaŭron. "Mi bedaŭras ke ili ne tion diris al mi pli frue" - aŭ "Se nur ili diris tion al mi pli frue" vere estas tradukoj de la angla esprimo. Egalas iomete al la germana "Ach, wenn man es mir nur früher gesagt hätte" oder "Hätte man's mir nur früher gesagt!"
Nia Zamenhof ne tiom regis la anglan kaj ĝi certe ne estu modelo por bona Esperanto. La historio de la anglaj lingvoj estas tute alia ol tiu de Esperanto. La sociaj premoj en la anglalingvaj socioj ne similas al la kulturo de Esperanto. En la angla la esprimo "I wish" povas esti maniero por pardonpeti, t.e. por diri (en tiu-ĉi kazo) "Mi ne faris tion (ion) ĉar oni ne diris ion al mi pli frue - do bv. pardoni min - mi ja ne sciis.) Oni ofte diras "perdita en traduko" kaj lingvo ja estas kulturligita fenomeno. Sudanglo precize priskribas la aferon laŭ la profunda senco de la esprimo.

Kirilo81 (Prikaz profila) 9. studenoga 2014. 20:28:19

amigueo:"regrete malfruon ilininformiti"
Kial tiom analize? Nur informintuilimindezirbedaŭrasmi estas sufiĉe konciza kaj klara.

akueck (Prikaz profila) 10. studenoga 2014. 04:28:58

sudanglo:
akueck:
Terurĉjo:domaĝe, ke ili ne diris al mi antaŭe
En la supra traduko ne estas komunikata tio, ke la parolanto deziras ion.
Sed la signifo de 'I wish they had told me' estas pli bedaŭro ol deziro.

'I wish I had more money', tamen, estas ja deziro
Kaj kiel vi anglen tradukas:
"Mi deziras, ke ili estu dirintaj tion al mi tamen pli frue."?

Natrag na vrh