Al la enhavo

kiel diri "Pulled Pork"?

de tomithy83, 2014-novembro-03

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

tomithy83 (Montri la profilon) 2014-novembro-03 19:20:49

Gi prezentis si en konversacio kaj mi malpovis tovi "Pulled Pork" traduko. Mi scias "Pork" tradukas al porkaĵo sed "pulled" estas ne verbo. Gi estas adjektivo.

Bonvolu uzi malgranda vortoj, mi estas komencanto.

Donkon.

Rujo (Montri la profilon) 2014-novembro-03 19:35:04

Ŝinko; ŝinketo; porkviando.

Balbutanto (Montri la profilon) 2014-novembro-05 01:57:51

Saluton.

Mi sugestas, laŭ la franca, "disfibrita porkviando".

Ĉu apetitveke? okulumo.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-novembro-05 02:42:31

Porkŝiraĵo - ĉe ni (do en nia regiono) vivas multaj kubanoj. Ili manĝas similan pladon sed el bovaĵo. Ili nomas ĝin "malnovaj vestaĵoj" (ropa vieja) - eble porkĉifonaĵo aŭ simple porkĉifonoj taŭgas.

sergejm (Montri la profilon) 2014-novembro-05 12:11:02

Porka stufitaĵo:
externalImage.png

Bruso (Montri la profilon) 2014-novembro-06 10:02:44

Terurĉjo:
oni devas estimi aliajn kulturojn, ĉu ne?
Eĉ la kulturo de porkoj?

Bruso (Montri la profilon) 2014-novembro-06 12:45:44

Terurĉjo:porkoj ne havas kulturon.
Vi estas bigoto kontraŭ porkoj.

Porkoj havas sentojn.

Christa627 (Montri la profilon) 2014-novembro-07 20:35:39

Terurĉjo:ekzistas kulturoj, kiuj opinias porkaĵon kiel malpuraĵon, kiuj ne manĝas porkaĵon, por kiuj porko estas diabla animalo, ĉu ne?

ĉu ni devas estimi la reprezentantojn de tiaj kulturoj?
Mi ne komprenas, kion vi celas. Ekzistas kulturoj, kiuj opinias bovojn kiel sanktajn bestojn kaj neniam manĝus ilin. Ekzistas personoj, kiuj taksas la manĝadon de ia ajn viando kiel krimon similan al murdo. Kiel tio rilatas al la temo, t.e., kiel nomi disŝiritan porkaĵon en Esperanto? En mia kulturo, oni ne manĝas hundojn. Sed, se oni volas paroli en Esperanto pri ia formo de kuirita hundaĵo, tiu rajtas fari tion.

Mi tute ne vidas rilaton al seksismo, kaj kio diable estas "ksenofobio"??? "Homofobio;" ĉu fobio pri homoj?

Aŭ ĉu vi nur "ŝercas" denove?

Bruso (Montri la profilon) 2014-novembro-07 20:47:09

Christa627:
kaj kio diable estas "ksenofobio"??? "
Ksenofobio estas timo aŭ malamo de eksterlanduloj.

Christa627 (Montri la profilon) 2014-novembro-07 20:59:08

Bruso:
Christa627:
kaj kio diable estas "ksenofobio"??? "
Ksenofobio estas timo aŭ malamo de eksterlanduloj.
Mi ankoraŭ ne vidas, kiel ĝi rilatas al la temo, sed dankon pro la klarigo ridulo.gif.

Reen al la supro