לתוכן העניינים

kiel diri "Pulled Pork"?

של tomithy83, 3 בנובמבר 2014

הודעות: 18

שפה: Esperanto

tomithy83 (הצגת פרופיל) 3 בנובמבר 2014, 19:20:49

Gi prezentis si en konversacio kaj mi malpovis tovi "Pulled Pork" traduko. Mi scias "Pork" tradukas al porkaĵo sed "pulled" estas ne verbo. Gi estas adjektivo.

Bonvolu uzi malgranda vortoj, mi estas komencanto.

Donkon.

Rujo (הצגת פרופיל) 3 בנובמבר 2014, 19:35:04

Ŝinko; ŝinketo; porkviando.

Balbutanto (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2014, 01:57:51

Saluton.

Mi sugestas, laŭ la franca, "disfibrita porkviando".

Ĉu apetitveke? okulumo.gif

robbkvasnak (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2014, 02:42:31

Porkŝiraĵo - ĉe ni (do en nia regiono) vivas multaj kubanoj. Ili manĝas similan pladon sed el bovaĵo. Ili nomas ĝin "malnovaj vestaĵoj" (ropa vieja) - eble porkĉifonaĵo aŭ simple porkĉifonoj taŭgas.

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2014, 11:02:06

tomithy83:Gi prezentis si en konversacio kaj mi malpovis tovi "Pulled Pork" traduko. Mi scias "Pork" tradukas al porkaĵo sed "pulled" estas ne verbo. Gi estas adjektivo.
Bonvolu uzi malgranda vortoj, mi estas komencanto.
Donkon.
unue: (damne, mi ja estas lingvohelpanto)
Ĝi prezentis sin en konversacio kaj mi ne povis trovi la tradukon de "Pulled Pork". Mi scias, ke angla vorto "Pork" tradukiĝas kiel porkaĵo, sed "pulled" ne estas verbo. Ĝi estas adjektivo.
Bonvolu uzi malgrandajn vortojn, ĉar mi estas komencanto.
Dankon.

due
kiel oni kuiras la porkaĵon?
laŭ mia kompreno, unue oni stufas la porkaĵon, t.e. (tio estas) oni kuiras la porkaĵon en fermita kaserolo kun salo kaj spicoj super malgranda fajro.
poste oni eltiras jam preparitan porkaĵon per viandmuelilo aŭ io simila.
kaj fine oni metas eltiritan viandon inter du duonoj de la bulko.

trie
la nomo "stufita kaj eltirita porkaĵo" estas tro longa kaj ĝena, kvankam ĝi (la nomo) plene priskribas tutan procedon de la manĝaĵ-produktado. mi opinias, ke okazos entuziasmuloj, kiuj inventos pli kurtan nomon de la bongustaĵo.

sergejm (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2014, 12:11:02

Porka stufitaĵo:
externalImage.png

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2014, 13:18:28

mi opinias, ke la fadeno estas malĝentila, ksenofobia, rasisma, seksisma, netolerema, homofobia kaj devas esti evitata.
oni devas estimi aliajn kulturojn, ĉu ne?

Bruso (הצגת פרופיל) 6 בנובמבר 2014, 10:02:44

Terurĉjo:
oni devas estimi aliajn kulturojn, ĉu ne?
Eĉ la kulturo de porkoj?

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 6 בנובמבר 2014, 11:53:42

Bruso:
Terurĉjo:
oni devas estimi aliajn kulturojn, ĉu ne?
Eĉ la kulturo de porkoj?
unue, eĉ la kulturon...

due, porkoj ne havas kulturon.

trie, ekzistas kulturoj, kiuj opinias porkaĵon kiel malpuraĵon, kiuj ne manĝas porkaĵon, por kiuj porko estas diabla animalo, ĉu ne?

ĉu ni devas estimi la reprezentantojn de tiaj kulturoj?

Bruso (הצגת פרופיל) 6 בנובמבר 2014, 12:45:44

Terurĉjo:porkoj ne havas kulturon.
Vi estas bigoto kontraŭ porkoj.

Porkoj havas sentojn.

לראש הדף