去目錄頁

kiel diri "Pulled Pork"?

tomithy83, 2014年11月3日

讯息: 15

语言: Esperanto

tomithy83 (显示个人资料) 2014年11月3日下午7:20:49

Gi prezentis si en konversacio kaj mi malpovis tovi "Pulled Pork" traduko. Mi scias "Pork" tradukas al porkaĵo sed "pulled" estas ne verbo. Gi estas adjektivo.

Bonvolu uzi malgranda vortoj, mi estas komencanto.

Donkon.

Rujo (显示个人资料) 2014年11月3日下午7:35:04

Ŝinko; ŝinketo; porkviando.

Balbutanto (显示个人资料) 2014年11月5日上午1:57:51

Saluton.

Mi sugestas, laŭ la franca, "disfibrita porkviando".

Ĉu apetitveke? okulumo.gif

robbkvasnak (显示个人资料) 2014年11月5日上午2:42:31

Porkŝiraĵo - ĉe ni (do en nia regiono) vivas multaj kubanoj. Ili manĝas similan pladon sed el bovaĵo. Ili nomas ĝin "malnovaj vestaĵoj" (ropa vieja) - eble porkĉifonaĵo aŭ simple porkĉifonoj taŭgas.

sergejm (显示个人资料) 2014年11月5日下午12:11:02

Porka stufitaĵo:
externalImage.png

Bruso (显示个人资料) 2014年11月6日上午10:02:44

Terurĉjo:
oni devas estimi aliajn kulturojn, ĉu ne?
Eĉ la kulturo de porkoj?

Bruso (显示个人资料) 2014年11月6日下午12:45:44

Terurĉjo:porkoj ne havas kulturon.
Vi estas bigoto kontraŭ porkoj.

Porkoj havas sentojn.

Christa627 (显示个人资料) 2014年11月7日下午8:35:39

Terurĉjo:ekzistas kulturoj, kiuj opinias porkaĵon kiel malpuraĵon, kiuj ne manĝas porkaĵon, por kiuj porko estas diabla animalo, ĉu ne?

ĉu ni devas estimi la reprezentantojn de tiaj kulturoj?
Mi ne komprenas, kion vi celas. Ekzistas kulturoj, kiuj opinias bovojn kiel sanktajn bestojn kaj neniam manĝus ilin. Ekzistas personoj, kiuj taksas la manĝadon de ia ajn viando kiel krimon similan al murdo. Kiel tio rilatas al la temo, t.e., kiel nomi disŝiritan porkaĵon en Esperanto? En mia kulturo, oni ne manĝas hundojn. Sed, se oni volas paroli en Esperanto pri ia formo de kuirita hundaĵo, tiu rajtas fari tion.

Mi tute ne vidas rilaton al seksismo, kaj kio diable estas "ksenofobio"??? "Homofobio;" ĉu fobio pri homoj?

Aŭ ĉu vi nur "ŝercas" denove?

Bruso (显示个人资料) 2014年11月7日下午8:47:09

Christa627:
kaj kio diable estas "ksenofobio"??? "
Ksenofobio estas timo aŭ malamo de eksterlanduloj.

Christa627 (显示个人资料) 2014年11月7日下午8:59:08

Bruso:
Christa627:
kaj kio diable estas "ksenofobio"??? "
Ksenofobio estas timo aŭ malamo de eksterlanduloj.
Mi ankoraŭ ne vidas, kiel ĝi rilatas al la temo, sed dankon pro la klarigo ridulo.gif.

回到上端