Į turinį

Hejma Instruado

ustra, 2014 m. lapkritis 22 d.

Žinutės: 55

Kalba: Esperanto

raffadalbo (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 22 d. 21:27:53

ustra:Ankaŭ interesa estas la jura situacio en via ŝtato. Jen internacia resumeto ĉe Vikipedio.
En Italio veras ke hejma instruado estas permesata. Mi neniam spertis tian instruadon, mi ne konas homojn spertintajn ĝin, mi ne konsilus ĝin, kaj, supozeble, nur malmultaj infanoj ricevas ĝin. Tamen, mi serĉis sur la retpaĝaro de Itala Ministerio pri Edukado kaj ja trovis informojn pri tia instruado (Istruzione parentale): la gepatroj devas nur montri ke ili havas sufiĉan kapablon (aŭ sufiĉan monon) por tia instruado, kaj devas sciigi la lokan estraron, kiu rajtas kontroli.

La bazaj ideoj estas ke (1) la gepatroj havas pli grandan povon sur la gefiloj ol la lernejoj; (2) infana instruado estas deviga; (3) la ŝtato devas kombini (1) kaj (2).

Tio valoras ankaŭ por la ordinara lernado. En Italio, se la familio volas restigi filon hejme unu aŭ kelkajn tagojn, ili rajtas sen antaŭsciigi la lernejon, kaj la lernejo ne rajtas malpermesi sed nur demandi. Nur se la malĉeestaj tagoj superas 1/4 de la totalo, estas apartaj reguloj. Do, kiam la malĉeestoj ne grave frapas la efikon de la instruado, la leĝo uzas regulon (1) - male oni kombinas regulojn (1) kaj (2).

Christa627 (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 22 d. 21:41:20

Simon_Gauvain:
Sunjo:Krom tio mi opinias ke nur ege malmultaj gepatroj kapablus (pro propra scio kaj tempo) plenumi la eduktaskojn almenaŭ same bone kiel instruistoj kiuj studis kaj la edukmanierojn kaj la specialajn fakojn.
Kiel mi ekdiris, la ĉefa ideo de tiu metodo estas ke oni fakte ne instruas. Junaĝaj infanoj ne metas demandojn, al kiuj mezkleraj gepatroj ne povus respondi. Kaj se oni ne povas respondi fakan demandon, oni simple diras "mi ne scias, eble vi trovos la respondon en tiu libro, aŭ en Interreto".
En tiuj cirkonstancoj, oni do ne bezonas esti studinta fakojn.
Mi kaj ĉiuj miaj gefratoj estas denaskaj hejmlernantoj (kaj jes, mi komprenas, ke tio eĉ pligrandigos la antaŭjuĝojn de iuj kontraŭ mi). La gepatroj ne devas scii ion, por ke la infanoj povu lerni ĝin hejme. Ekzemple, mia patrino apenaŭ konas algebron, sed mi lernis ĝin bone. Oni nur bezonas libron kiu bone klarigas la aferon, kaj oni tiel povas lerni mem. En lernejo, oni devigas ĉiujn el la lernantoj lerni ion proksimume je la sama rapido; do, kaj pli rapidaj kaj malpli rapidaj lernantoj suferas; kaj multe (ne ĉiuj) lernis malami studadon, kaj neniam vere lernas la aferojn. Mi ne povas paroli pri lernejoj tra la mondo, nur pri tiuj en Usono, el kiuj oni ofte eliras ankoraŭ ne povante bone legi. Oni lernas la ŝtatajn propogandon, timon esti "malmojosa", kiel trompi instruistojn, kaj similaj aferoj, kiuj ne vere utilas en la plenkreskula vivo. Mi ne diras, ke hejma instruo estas ĉiam perfekta, sed nek lerneja instruo estas, kaj lerneja instruado (mi parolas ĉefe pri la Ŝtate regataj publikaj lernejoj en Usono) havas tre gravajn problemojn, kaj ne estas la sola maniero eduki infanon, aŭ eĉ nepre la plej bona.

La avantaĝojn de hejma instruado estas ĝenerale (kvankam estas esceptoj al ĉiu ĝeneraligo):

-Amo inter lernanto kaj instruanto (kutime unu el la gepatroj); tio helpas al la lernado.
-La eblo studi laŭ la propra rapideco kaj povo, do, oni povas studadi aferon, kaj provi aliajn studmanierojn, ĝis oni vere komprenas ĝin.
-La fakto, ke la instruanto estas tiu, kiu plej bone konas la lernanton, kaj do povas instrui en tiu maniero kiu plej taŭgas por li/ŝi.
-La eblo iri vojaĝi, sen zorgi pri la lerneja horaro/tagaro.
-La manko de la premo esti "mojosa". Eble iuj dirus, "Terure! Ili lernas esti stranguloj!" Sed vere, kio pli malbonas; esti stranga laŭ la opinio de aliuloj, aŭ fari stultaĵojn nur ĉar la kunuloj faras?
-Libero sekvi la proprajn interesojn. Estas fakto, ke mi ne lernus Esperanton en lernejo ridulo.gif!

Estas multaj aliaj, sed mankas al mi spaco ĉi tie...

Sunjo (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 22 d. 22:05:40

ustra, ĉar vi evidente ĉion komprenas alimaniere ol mi esprimis ĝin, kaj pro tio poste misprezentas ĝin, mi petas vian komprenon ke mi enhave ne respondas al vi (persone).

Christa627 (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 22 d. 22:59:22

Christa627:(kvankam estas esceptoj al ĉiu ĝeneraligo)
Do, ankaŭ al tiu. ridego.gif

lagtendisto (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 23 d. 12:01:37

ustra:Ĉu ĉiu ne devus mem decidi kion estas pli bone por sia familio?
Ne malmulta ol tion, vi postulas maksimuman liberecon por vivu sia persona individuismo. Mi komprenas tion deziron. Do, tamen, en ordo, fiktiva, en germanio hejma instruado permesus. Tiam, sekva, kio de liberecon oni postulus poste? Ĉu, eble, mi ne ŝatas nuntempan politikan staton de germanio. Pri tio, mi ne volas pagi imposton al socio de germanio. Do, tiam, kio estus sekva postulo?

ustra (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 23 d. 12:23:54

spreecamper:
ustra:Ĉu ĉiu ne devus mem decidi kion estas pli bone por sia familio?
Ne malmulta ol tion, vi postulas maksimuman liberecon por vivu sia persona individuismo. Mi komprenas tion deziron. Do, tamen, en ordo, fiktiva, en germanio hejma instruado permesus. Tiam, sekva, kio de liberecon oni postulus poste? Ĉu, eble, mi ne ŝatas nuntempan politikan staton de germanio. Pri tio, mi ne volas pagi imposton al socio de germanio. Do, tiam, kio estus sekva postulo?
Vi miskomprenas min. Mi ne apogas individuismon. Sed mi subtenas komunitarismon, kie la familio (ene komunumo) estas la fundamento. Ankaŭ mi ne estas kontraŭ impostoj. Sed mi certe kontraŭas la misuzon de impostoj kiel tio nuntempe okazas.
Tiuj estas temoj por pli ĝusta fadeno, ĉu vi ne pensas?

lagtendisto (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 23 d. 12:35:25

Christa627:-Amo inter lernanto kaj instruanto (kutime unu el la gepatroj); tio helpas al la lernado.
Jes, sed tion rilaton lernanto ne povos atendi dum sekva altmatura edukado. Tiam, dependa de mentaleco de infano, tiu infano igas aŭ multa agresema, aŭ kapitulacema. Ĉu tion intencis sia gepatroj? Mi pensas, ke gepatroj devus prepari siajn infanojn por malhejma, plu postulata, konkurencema vivo. En germana lingvo ekzistas vorto 'verhätscheln' por tio ago de gepatroj. En angla ekzistas helikopterecaj gepatroj.

Christa627:-La eblo studi laŭ la propra rapideco kaj povo, do, oni povas studadi aferon, kaj provi aliajn studmanierojn, ĝis oni vere komprenas ĝin.
Mi konsentas, ke tio estas perfekta ielo por lernu baza scio.

Christa627:-La fakto, ke la instruanto estas tiu, kiu plej bone konas la lernanton, kaj do povas instrui en tiu maniero kiu plej taŭgas por li/ŝi.
Por mi, tio ŝajnas modelo por aŭ riĉa gepatroj, aŭ unariĉperlabora gepatraro.

Christa627:-La eblo iri vojaĝi, sen zorgi pri la lerneja horaro/tagaro.
Kiel tio preparas por 'senamata' laborvivo poste?

Christa627:-La manko de la premo esti "mojosa".
De vidpunkto de infano estas mojosa. De ekstera vidpunkto de gepatroj, tute ne ŝajnas mojosa. Miaopinie, amasa lernejo estas unua maturprovo por infanoj. Amasa lernejo estas ŝtata servo, ne iu de 'egalŝaltiga propagando maŝino'. Sen servo de amasa lernejo, minimuma unu de gepatro devas agi kia instruisto. Miaopinie, (mi ankaŭ ne konas alie), estas bona vivkonzepto, se kune de gepatroj laboras.

Christa627:-Libero sekvi la proprajn interesojn. Estas fakto, ke mi ne lernus Esperanton en lernejo ridulo.gif!
Ne kompleta, nur limiga, sed pli malpli ankaŭ en amasa lernejo oni povas sekvi propajn interesojn.

lagtendisto (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 23 d. 13:10:42

ustra:Vi miskomprenas min. Mi ne apogas individuismon. Sed mi subtenas komunitarismon, kie la familio (ene komunumo) estas la fundamento.
Mi devas konfesi, ke mi kreskis laŭ ŝtatpremita kolektivemo en DDR. Tute jes, tio modelis min kaj provokis mian individuisemon. Sed ankaŭ, eble ĵus pri reĝimo de DDR, familio estis (kaj estas) mia fundamento. Sed oni ankaŭ mencius, ke sen ŝtata servo de kaj amasa lernejo, kaj frua-infanzorgejo (Kinderkrippe*), kaj malfrua-infanzorgejo (Kindergarten*), mia patrino ne estis kapable por reenigu al 'normala' laborovivo. Ŝi multe ŝatas ŝian profesion. Ŝtatpolitika volite, kontraŭe al okzidenta germanio, en DDR ĉiu virino posedis profesion, sed ankaŭ, ĉiu virino devigitis por resti hejmzorginte infanoj plej malmulte. Tamen, eĉ se laborinte malhejma, egaltempa ŝi estis zorginta patrino al mi. Mi tute ne povas plendi, ke miaj gepatroj nezorgus pri min.

ustra:Ankaŭ mi ne estas kontraŭ impostoj. Sed mi certe kontraŭas la misuzon de impostoj kiel tio nuntempe okazas.
Tiuj estas temoj por pli ĝusta fadeno, ĉu vi ne pensas?
Jes, mi petas, ke tion ne enmetigus al tio fadeno.

*

ustra (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 23 d. 14:17:40

spreecamper:
Christa627:-La fakto, ke la instruanto estas tiu, kiu plej bone konas la lernanton, kaj do povas instrui en tiu maniero kiu plej taŭgas por li/ŝi.
Por mi, tio ŝajnas modelo por aŭ riĉa gepatroj, aŭ unariĉperlabora gepatraro.
Ekzakte.
Sed kial estas tio tiel? Kial estas ambaŭ gepatroj devigataj labori?

La fundamento de nia (eŭropa) socio estas ne la familio, sed la laboro. La naskaj kvotoj substrekas tion ĉi aserton.

(Mi ne diras, ke virinoj devas resti hejme. Plie, mi ne konsideras "resti hejme" kiel "fari nenion".)

lagtendisto (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 23 d. 15:39:31

ustra:Kial estas ambaŭ gepatroj devigataj labori?
Do, bedaŭrinde, tute jes, ŝanĝinda, tio dependas de 'mona merkatvaloro' de profesio. Apud tion, miaopinie, se ambaŭ de geedzoj laboras, tiam ankaŭ oni plu bone povas kunvivi. Oni renkontas similajn situaciojn en laborejo, oni povas interŝanĝi spertoj, sukcesaj solvojn, k.t.p. Por mi, vivo estas interesa, sporta defio, ne fatala turmento.

ustra:La fundamento de nia (eŭropa) socio estas ne la familio, sed la laboro.
Mi konsentas. Ĉefe oni ofte definas sin kunhelpe de sia sukceso en laborejo. Sed samtempe tio ne malpermesus, ke oni ankaŭ povus defini sin kunhelpe pri tion de sukceso, kion siaj infanoj akzeptis valoreca instruita antaŭe al ili de iliaj gepatroj.

ustra:La naskaj kvotoj substrekas tion ĉi aserton.
Do, oni ankaŭ rajtas malakzepti ĉefopiniojn.

ustra:(Mi ne diras, ke virinoj devas resti hejme. Plie, mi ne konsideras "resti hejme" kiel "fari nenion".)
Ĉu iomete temas konzepto de 'Bedingungsloses Grundeinkommen' (senkondiĉa ŝtata bazrento; 'Basic Income Grant'; 'Social Credit' )?

Atgal į pradžią