Към съдържанието

Hejma Instruado

от ustra, 22 ноември 2014

Съобщения: 55

Език: Esperanto

ustra (Покажи профила) 10 декември 2014, 11:58:06

Rugxdoma:
ustra:Mi ne komprenas vian argumenton pri klasaj barieroj. Ĉu vi volas esprimi, ke dank' al lerneja devigo hodiaŭ ne ekzistas tiaj klasaj barieroj?
Mi ja male diris pri (ekzistantaj) barieroj. En komuna lernejo infanoj spertas pri tiu socia trajto, ke ne al ĉiuj homoj komunaj interesoj eblas. Kontraŭe, infanoj instruitaj hejme verŝajne renkontas nur malmultajn personojn, kaj ofte de malpli diversaj kondicioj. Tio limigas iliajn diskuteblojn.
Mi ne diras, ke antaŭjuĝoj neeblus en komunaj lernejoj, sed kio estas komuna, tion oni povas plibonigi per politikaj iloj.

Redaktita
Christa skribis eĉ pri internaciaj renkontoj de hejme instruitaj uloj. Mi ege dubas, ke ĉi tiu argumento vere tiom valoras. Krome atentu, ke mi ne nepre kontraŭas publikajn lernejojn. Se gepatroj (kaj infanoj) preferas tion, mi certe ne opozicias tion. Estas la devigo kion mi kontraŭas.

Hazarde hodiaŭ mi legis, ke Finnlando volas forigi la manskribon el lernejoj. Anstataŭ lernejanoj devos lerni rapide skribi pere klavaro. Ĉu vi konsentas kun ĉi tiu decido, precipe kiam oni scias, ke elitaj lernejoj sekvas tute alian koncepton?
Kaj kio estas via opinio pri la seksigo de elementaj lernejanoj?
Ĉu vi konas la usonan (fakte, financistaran) Common Core?

Rugxdoma (Покажи профила) 10 декември 2014, 12:51:57

ustra:
Rugxdoma:
ustra:Mi ne komprenas vian argumenton pri klasaj barieroj. Ĉu vi volas esprimi, ke dank' al lerneja devigo hodiaŭ ne ekzistas tiaj klasaj barieroj?
Mi ja male diris pri (ekzistantaj) barieroj. En komuna lernejo infanoj spertas pri tiu socia trajto, ke ne al ĉiuj homoj komunaj interesoj eblas. Kontraŭe, infanoj instruitaj hejme verŝajne renkontas nur malmultajn personojn, kaj ofte de malpli diversaj kondicioj. Tio limigas iliajn diskuteblojn.
Mi ne diras, ke antaŭjuĝoj neeblus en komunaj lernejoj, sed kio estas komuna, tion oni povas plibonigi per politikaj iloj.
Christa skribis eĉ pri internaciaj renkontoj de hejme instruitaj uloj. Mi ege dubas, ke ĉi tiu argumento vere tiom valoras. Krome atentu, ke mi ne nepre kontraŭas publikajn lernejojn. Se gepatroj (kaj infanoj) preferas tion, mi certe ne opozicias tion. Estas la devigo kion mi kontraŭas.
La ebleco de laŭvola elekto por iuj samtempe estas perforto por aliaj. Vojo al segregacio komencas kiam elitoj kreas siajn proprajn strukturojn.

Rugxdoma (Покажи профила) 10 декември 2014, 16:04:48

ustra:Hazarde hodiaŭ mi legis, ke Finnlando volas forigi la manskribon el lernejoj. Anstataŭ lernejanoj devos lerni rapide skribi pere klavaro. Ĉu vi konsentas kun ĉi tiu decido, precipe kiam oni scias, ke elitaj lernejoj sekvas tute alian koncepton?
Kaj kio estas via opinio pri la seksigo de elementaj lernejanoj?
Ĉu vi konas la usonan (fakte, financistaran) Common Core?
Doni altkvalitan klerigado al ĉiuj kostas multe. Ĉar la popolo en Finnlando kontraŭas nekomunajn lernejojn (hejminstruo estas permesita sed tre malofte praktikita), iuj komunumaj kaj ŝtataj politikistoj penas trovi aliajn manierojn malaltigi la elspezojn. Unu slogano uzata estas ”Komputiloj estas malmultekostaj ol instruistoj”. Tio estas duoble naiva vidpunkto.

Moderna komputilo ne estas aparato, kion oni unufoje instalas kaj poste uzas dum 20 jaroj sen multe da problemoj. Necesas ankaŭ ĉiamaj novaĉetadoj, diskutoj kun liverantoj, sekurec-aktualigadoj kaj tiel plu. Ĝis nun preskaŭ ĉiun tian laboron faris viglaj instruistoj senpage, sed tio ne plu eblas, kaj precipe ne eblas se komputiloj anstataŭus instruistojn. La budĝeto por riparado kaj konservado de la komputila reto do estas tro malalte taksita.

Ankaŭ mankas ideoj pri kiujn taskojn la komputiloj kaj la retaj iloj faru. Kiu estas la rolo kaj la tasko de la nunaj instruistoj - ĉu reprezentanto de la plenkreskularo, solvanto de konfliktoj inter la lernantoj, diagnozanto de obstakloj en la lernkapablo…? Kion oni pensas ke komputiloj faru? Ofte oni nur kredas ke pli da bildoj kaj filmoj donas al la lernantoj pliajn ŝancojn lerni. Oni ankaŭ kredas ke pedagogiaj ludoj faciligus la laboron kaj por lernantoj kaj por instruistoj. Sed ĝis nun mirige malmultaj ideoj el la internacia komputilluda industrio trovis aplikon en la lernejoj. Kaj simple lasi la lernantojn ludi normalaj ludojn - al tio la politikistoj ne celas. (Fakte, la lernu!-retpaĝo estas inter la plej bonaj pedagogiaj iloj. Ĝis nun la lernejoj en Finnlando ne sukcesis doni pli pri komputilinstruo.)

En ĉi tiu situacio gravas, ke ni kontraŭas ĉiujn postulojn malpliigi la nombro de la laborantoj en la lernejoj. Tio por gardi la komunan klerigadon, kie ĝi jam estas kompare bona, kaj helpi ke ĝi pliboniĝos aliloke.

Pri klavaro, mi iom esperas ke tiu ilo ne transvivu 10 pluajn jarojn. Stenografio estas pli rapido metodo, kiu bezonas nur malmulte pli da trejnado por atingi la rapideco de la klavaro. Ĝis nun mankas programoj por skribi ciferec-legeble per stenografio. Teknike tio ne estus problemo, sed iom da mono kaj volo necesas (do la sama problemo, kiel pri Esperanto kiel monduzata lingvo...). Ankaŭ parol-rekono evoluos iom. Tial mi kredas, ke por nunaj infanoj la lerto uzi klavaro estos malpli avantaĝa ol estis ĝi por iliaj gepatroj. (La Qwerty-klavaro estis eĉ inventita por malhelpi rapidan skribadon.)

ustra (Покажи профила) 10 декември 2014, 17:50:23

Rugxdoma:La ebleco de laŭvola elekto por iuj samtempe estas perforto por aliaj. Vojo al segregacio komencas kiam elitoj kreas siajn proprajn strukturojn.
Unu celo de ŝtato estas la malpliigo de propra respondeco kaj memdetermino de la homoj. Alikaze ĝia aŭtoritato estus pridubita. Immanuel Kant formulis tion jene:

"Estu kuraĝa, servi vin pri via propra menso."

Sendube la elitoj jam delonge kreis siajn proprajn strukturojn. Tial ja necesas pripensi ankaŭ la lernejan edukadon.
Kvankam sciencaj studaĵoj unusence konfirmas, ke lernado (precipe skribi kaj kalkuli) nur per komputilo estas multe pli malefika ol per la tradicia maniero per mano. Mi taksas la finnlandan decidon kiel provo instali Common Core en Eŭropo. Ĝi estas programo por intence stultigi infanojn.

Christa627 (Покажи профила) 10 декември 2014, 19:28:44

ustra:
Ĉu vi konas la usonan (fakte, financistaran) Common Core?
Ulĥ! Mi ja konas ĝin tro bone; vomiga rubo.

Обратно нагоре